Humanitarismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Humanitarismo havas ĉu konceptan, ĉu sentimentan signifon. En internacia juro ĝi rilatas al la "protektado de homoj de ekzistanta minaco".

La koncepta signifo, kiu respektas la abstraktan kvaliton de la homaro, celas amigi ĉiujn homojn. La jezuitoj, kritikaj intelektuloj, kreis en la 17-a jarcento la tiel nomataj 'studia humanitatis'[1] por esplori 'klo esence faras homon de la homo' kaj klopodis difini sin mem surbaze de tio kio estas komuna al aliaj homoj anstataŭ kreskigi sentojn de diferencoj, forgesante ke nia propraĵo estas ke ni kundividas unu saman veran naturo :komparu kun la Zamenhofa homaranismo kaj precipe la du unuaj punktoj de la "Deklaracio pri Homaranismo" :

Zamenhof pri barbarismo.
Zamenhof pri barbarismo.

Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion; la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. ĉiun ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

Humanitara interveno[redakti | redakti fonton]

En internacia juro, humanitarismo rilatas al la "protektado de homoj de ekzistanta minaco". Humanitarismo signifas bazan moralecon nemalhaveblan por ĉiu homa estaĵo. Ekzistas internaciaj leĝoj nomataj "internaciaj humanitaraj leĝoj" kiuj estus elkreskintaj el la humanitarsmo, inter kiuj la Konvencioj de Ĝenevo dum militaj tempoj, estas bone konataj.

Humanitara helpo[redakti | redakti fonton]

Pli detala artikolo sub : humanitara helpo.

Kutime la sentimenta signifo estas la plej vasta disvastigita signifo nuntempe, nome maniero konduti sin el bonkoreco al aliaj homoj. Iu kiu estas humanitara estas persono kiu helpas plibonigi la vivojn de aliaj homoj sen pensi pri sia raso, kredonacieco.

Bona ekzemplo de humanitarismo estas la bone konata rakonto el la Nova Testamento pri la Bona Samaritano kiu iras helpi prirabitan malriĉan viron.

Humanitarismo verso humanismo kaj altruismo[redakti | redakti fonton]

Humanitarismo ne estas la sama afero kiel humanismo kiu estas ne-relegia filozofio kiu emfazas la homan dignon, liberecon, personecon, racion, justecon, tutmondan civitanecon kaj edukadon (germane : Bildung), La jezuitoj kun la kreo iliaj 'studia humanitatis' tamen ne celis ekzercon en altruismo[2].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

(germana) Christoph Plath, Utopien im Wandel: Zur Geschichte der Menschenrechte und des Humanitarismus im 20. Jahrhundert (Utopioj en Transiro: La Historio de Homaj Rajtoj kaj Humanitarismo en la 20-a jarcento),

Rilataj paĝoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Noto : studia humanitatis, laŭvorte "studado pri la homaro" aŭ "antikvaj literaturoj". Humanitas signifas "homaron" en la latina.
  2. Aulus Gellius, Noctes Atticae, en : Julien Benda, La trahison des clercs (la perfido de la intelektuloj), 1927.