Ahom Regno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ahom Regno.

La Ahoma Regno (1228–1826) estis regno sur la valo de la rivero Bramaputro en Asamo, Barato, kiu retenis sian suverenecon dum preskaŭ 600 jaroj kaj sukcese rezistis kontraŭ la etendo de Mogoloj en Nordorienta Barato.

La Ahoma Armeo[redakti | redakti fonton]

La Ahoma Armeo konsistis kavalerion, infanterion kaj ankaŭ militŝiparoj. La regno ne havis profesiajn soldatojn armeanojn de fino de 18a jarcento kaj frua 19a jarcento, tiam Purnandan Burhagohain rimarkis la efikon de soldatoj de kapitano Thomas Welsh kontraŭ la Moamora ribelo.

La Ahoma Armeo alfrontis multajn agadojn kaj la plej signifaj estis kontraŭ la sultanoj de okcidenta Bengalo kaj la Mogola Imperio; kaj kontraŭ la suda dinastio Konbaung (Birmo). Ahoma Armeo venkis kontraŭ armeo de Turbak (1532), de la Mogola Imperio en la Batalo de Saraighat (1671), kaj en la fina batalo de Itaĥuli (1682) kiu forigis mogolan armeon for de Asamo. La falo de la Ahoma Armeo okazis kontraŭ la armeo de Ĉilarai (1653), kaj la armeo de Mir Jumla la 2-a (1662), kaj fine pro la invado de Asamo fare de birmanoj (1817, 1819, 1921). La Ahoma regno kontraŭis kaj venkis kontraŭ multajn invadojn de okcidento, sed la tuta regno estis detruita kiam venis unu signifa defio el sudo.


Organizo[redakti | redakti fonton]

La Ahoma Armeo baze insistis partoprenon de membroj pere de Paik sistemo, ili sekvis la korvean laborsistemon. Paikoj formis grupojn de 4 (kaj poste 3) nomate ‘gots’, ĉiam minimume unu el paik el unu ‘got’ estas en armeopublika servo. Ili ankaŭ ricevis terpecon por agrikulturo, kaj en la tempo de paik, la aliaj membroj de sia ‘got’ protektis lian terpecon. Viroj inter aĝo 15 kaj 50 devigis esti membro de Pike sistemo. Do la tuta popolo formis kiel armeo sur kiu Ahoma Armeo dependis; kaj en la tempo de militoj la ekonomiaj kaj agrikulturaj aferoj funkciis.

Paik Oficisto Membroj
Phukan 7000
Rajkhowa 3000
Hazarika 1000
Saikia 100