Diskuto:Trockiismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Trockismo)

Trockismo / Trockiismo / Trotski(i)smo / Trockijismo ktp[redakti fonton]

Mi opinias, ke oni ne esperantigu la nomo de Trotski, ĉu? Sed tiukaze oni bone transkribu la rusa formo, ĉu ? Kaj mi timas ke mi ne enmetis la ĝustan, ĉu?
Eliott

Estu Lev TROTSKIJ. Arno Lagrange 12:01, 14. Jan 2004 (UTC)
Ne! Lev TROCKIJ. Estas 1-1-eca korespondo inter la cirilaj literoj en lia nomo kaj esperantaj literoj. (Nu, ĉu LjevLev?) Aŭ ĉu vi uzas iun latinigon norman?
Ups ! Jes prave : Lev TROCKIJ . AL
Mi ne kuraĝas traduki, kaj eĉ malpli sintezi, tutan tekston pri iliaj tezoj (kaj la variecoj!), sed mi metis almenaŭ unu sloganon pli signifa de tiuj ol la antaŭa
Eliott, kial forigi erojn ? Mi restarigis la citaĵon ĉar mi trovis ĝin signifoplena ke trockistoj kreantaj 4-an internacion samtempe diris ke la 3 antaŭaj ekfaris bonan laboron sed ke necesas krei kvaran por finfari ĝin. Ankaŭ ne mi havas sufiĉajn fortojn por tuj pli redakti pri ĉi temo. Tamen ĉiu kiu povas kaj volas povas nutri ĝin per eroj. La interlingvaj ligoj partoprenas en tio. Arno Lagrange 20:57, 14. Jan 2004 (UTC)

Kial la artikolo nomiĝas Trockismo? Tio signifus Trock/ism/o, t.e. ismo de Trock/o, ne Trockij aŭ Trocki aŭ kiel ajn oni volas skribi ĝin. livajo 12:42, 18. Aŭg 2004 (UTC)

La NPIV esperantigas la ruslingvan nomon kiel Trocki(o); tiel, la ideologio estas trocki/ism/o. Sekvanta la aŭtoritaton de tiu vortaro, tial mi preferus la formon trockiismo. (Iuj alilingvaj formoj uzas du-vokalajn formojn: vd. anglalingve en:Trotskyism, indonezilingve id:trotskyisme, islandlingve is:Trotskíismi. Male, aliaj lingvoj preferas unuvokalajn formojn: franclingve fr:trotskisme, hispanlignve es:trotskismo, ruslingve ru:Троцкизм.) Osteologia (diskuto) 18:59, 1 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Ebla mistajpaĵo?[redakti fonton]

En la artikolo oni legas: Ĉefa slogano de la trockistoj: "La liberigo de la ekspluatataj laboristoj estos la fero de la laboristoj mem." Ĉu fero? Ĉu ne faro?--Helmut Welger 22:19, 7. Mar 2005 (UTC)