Monda Tago pri Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Monda Tago pri Teatro, Monda Teatra Tago aŭ en angla internacie World Theatre Day estas internacia tago celebrata ĉiujare la 27an de marto. Ĝi estis establita en 1961 fare de la Internacia Teatro Instituto.[1] Tiuokaze oni organizas specifajn omaĝojn tutmonde al la teatra medio. Iu gravulo legas mesaĝon, kiu reproduktiĝas pere de amaskomunikiloj. Lastajn jarojn plenumis tiun funkcion Isabelle Huppert (2017), Dario Fo (2013), John Malkovich (2012), Judi Dench (2010) aŭ Vaclav Havel en 1994. La unua estis Jean Cocteau en 1962.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chambers, Colin. (2006) Continuum Companion to Twentieth Century Theatre (angle). Continuum International Publishing Group, p. 849. ISBN 9781847140012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]