Azolo (planto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Azolo (Azolla)
Azolla caroliniana
Azolla caroliniana
Biologia klasado
Regno: Plantoj
Divizio: Pteridophyta
Klaso: Pteridopsida
Ordo: Salviniales
Familio: Salviniaceae
Genro: Azolla
Lam.
A. filiculoides[1]
Specioj

vidu liston sube

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Azolo[2] (science: Azolla) estas genro, kiu apartenas al familio de Salviniaceae. Pli frue ĝi estis klasifikita al la familio Azollaceae. La genro konsistas el sep specioj, kiuj indiĝenas en la tropikoj.

Azoloj grandas de 0,5 ĝis 15 cm, ŝvebas sur la akvosurfaco. Ili disvastiĝas per stolonoj kaj povas traplekti grandaree al la akvosurfacon. Iliaj radikaj haroj pendas kelkajn centimetrojn suben, sed ne enradikiĝas en la grundo. Pro tio, azoloj vivas nur en konstantaj aŭ malrapide fluantaj akvujo.

La azoloj havas nitrogenfiksajn cianobakteriojn (Anabaena azollae, Nostoc azollae) en siaj folikavoj. Tiu ĉi simbiozo estas eluzata en la rizokultivado: azolo kunvivas sur la rizokampoj kaj aldonas post ties kompoŝtado al prizorgo kun nitrogeno.

Krom tio la densa kreskoplektaĵo de azolo malhelpas la evoluon de multaj kuloformaj specoj, kiu estas avantaĝo en tiuj regionoj, kie okazas malario.

Azoloj estas uzataj ankaŭ kiel ornamplantoj en ĝardenaj lagetoj aŭ akvarioj kaj disvastiĝis tiel en multaj partoj de la mondo.

Parte, ĝi evoluas al "trudherbo", tiam kurkulio Stenopelmus rufinasus estas sukcese aplikata por biologia kontrolo.

Specioj[redakti | redakti fonton]

malgranda algofiliko (A. caroliniana) formas dikan tapiŝon sur akvosurfaco.

Al genro azolo apartenas sekvaj specioj:

Aziaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Azolla japonica Franch. & Sav.
  • Azolla filiculoides Lam.
  • Azolla pinnata R. Br. (devenas el Afriko)

Afrika specio[redakti | redakti fonton]

  • Azolla nilotica Decne. ex Mett.

Amerikaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Azolla caroliniana Willd.
  • Azolla mexicana Presl
  • Azolla microphylla Kaulf.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. In: Encyclopédie Méthodique, Botanique 1(1): 343. 1783. Name - Azolla Lam.. Tropicos. Missouri Botanical Garden. Alirita February 19, 2010. “Annotation: a sp. nov. reference for Azolla filiculoides
    Type Specimens HT: Azolla filiculoides”.
  2. azolo en vortaro.net