Nitrogena fiksado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Noduloj de nitrogenfiksantaj bakterioj en trifoliaj radikoj.

Nitrogena fiksado estas la proceso, per kiu la aera nitrogeno (en la molekula formo de N2) estas kaptita kaj transformita al nitrogenaj kombinaĵoj por pliaj ĥemiaj procesoj (ekz. amonio, nitrato kaj nitrogen-dioksido).

La nitrogena fiksado estas okazigita de multaj diversaj bakterioj, protistoj, aktinomicetoj, cianobakterioj, kaj kelkaj tipoj de anaerobaj bakterioj. Multaj pli evoluintaj plantoj formis simbiozan rilaton kun tiuj mikroorganismoj. La plej konataj estas la fabacoj kiel trifolio kun entenataj simbiozaj bakterioj en la tuberetoj de la radika sistemo. Ili produktas la nitrogenajn kombinaĵojn, kiuj helpas tiel sterkigi la agron. Multaj aliaj plantaj familioj havas similan simbiozismon kiel alno, Ceanothus, Azolla, Allocasuarina, kaj Casuarina. Kelkaj likenoj ankaŭ entenas nitrogen-fiksantajn cianobakteriojn.

La nitrogeno povas ankaŭ fiksiĝi por arta sterko en industriaj procesoj. La plej populara metodo estas la Haber-proceso.

Ne-papiliofloraj N-fiksantaj plantoj[redakti | redakti fonton]

  • Lobaria pulmonaria ( likeno )
  • cikasoj
  • Gunnera
  • Ruĝa alno
  • Ceanothus velutinus (en: Snowbrush)
  • Myrica californica (en: Wax myrtle)
  • Montara mahagonio (Cercocarpus ledifolius)
  • Purshia tridentata (en: Bitterbrush)
  • Shepherdia argentea (en: Buffalo berry)
  • Casuarina equisetifolia (en: Beefwood)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nitrogen Cycle.jpg