Gunero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gunero
Gunnera manicata3.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: unukotiledonuloj monocotyledones
Ordo: Guneraloj Gunnerales
Familio: Guneracoj Gunneraceae
Gunnera
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

GuneroGunnera[1], estas la sola genro de la plantfamilio de la guneracoj (Gunneraceae) en la malgranda ordo de la guneraloj (Gunnerales). La planto ne estas parenca al ordinara rabarbo (Rheum rhabarbarum). Malmultaj specioj estas kultivataj kiel ornamplantoj en parkoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Gunnera-specioj estas plej ofte grandaj, multjaraj, herbaj plantoj. Ili formas rizomojstolonoj kiel rezervorganoj. La rabarbosimilaj, longpetiolaj, simplaj folioj kreskas el la bazo. Apud specioj, kiuj havas foliojn de pluraj metroj, akzistas specioj, kiuj havas pli malgrandajn foliojn, Ezemple Gunnera albocarpa, novzelanda specio kun 1 ĝis 2 cm longa folioj kaj Gunnera magellanica, sudamerika specio kun nur 5 ĝis 9cm longaj folioj.

En disbranĉitaj floraroj kreiĝas multaj floroj. Po duseksa floro ekzistas du ĝis malofte tri liberaj sepaloj,du liberaj petaloj, unu ĝis du stamenoj kaj du sinkarpaj karpeloj. La ovario estas hipogina.

Simbiozo kun cianobakterioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj Gunnera-specioj vivas en simbiozo kun Cianobakterioj de la genro Nostoc, kiuj fiksiĝas aernitrogeno. La planto profitas de la fiksita nitrogeno kaj la bakterioj de la asimilatoj. Gunero estas inter vaskulaj plantoj la sola genro kiu havas simbiozon kun cianobakterioj por nitrogeno-fiksado.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Gunnera-specioj kreskas de la tropikoj ĝis la moderaj klimatoj en la suda hemisfero. Ili hejmiĝas en la tuta suda Pacifika regiono, krome en Afriko kaj Madagaskaro. Ili troviĝas en la Nova Mondo kaj la Malnova Mondo. Sovaĝe kreskantaj plantoj troviĝas ankaŭ en sudokcidenta Irlando.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Gunnera estis priskribita en 1767 fare de Carl von Linné en Systema Naturae, 12a eldono, 2, p. 587, 597 kaj ankaŭ en Mantissa Plantarum, 16, p. 121. tipospecio estas Gunnera perpensa L..[2][3] La genronomo honoras la norvegan botanikiston Johan Ernst Gunnerus.

Al la genro gunero (Gunnera) apartenas 40 ĝis 50 specioj (elekto):

Utiligado[redakti | redakti fonton]

De unu specioj ekzistas raportojn pri medicina utiligado. Gunnera perpensa estas uzata en Sudafriko. El la radikoj oni ekstraktas rimedon kontraŭ psoriazo gewonnen. De tiu specio la radikoj ankaŭ helpas sanigi vundojn. La senŝeligitaj junaj petioloj estas manĝataj de la enloĝantoj de la Insulo Ĉiloeo. Krome oni uzas la radikojn por tani ledon kaj gajni nigran koloraĵon.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Gunnera manicata:

Gunnera tinctoria:

Gunnera insignis:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Walter Erhardt, Erich Götz, Nils Bödeker, Siegmund Seybold: Der große Zander. Enzyklopädie der Pflanzennamen. Band 2. Arten und Sorten. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5406-7.
  2. Gunero ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  3. Gunero en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

}}