Diskuto:Malikata acido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nomo de tiu acido en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto estas [1], respondanta al la nomo de la saloj de tiu acido, malatoj. Tiu acido ne estas sama kiel la maleata acido, kies saloj estas maleatoj. Jen la nacilingvaj nomoj:

lingvo malato (malata) maleato (maleata)
angla malate (malic) maleate (maleic)
franca malate (malique) maléate (maléique)
hispana malato (málico) maleato (maleico)
germana Malate (Apfelsäure "pomacido") Maleate (Maleinsäure)
rusa малат (яблочная кислота "pomacido") малеат (малеиновая)

Antaŭe, la nomo malata acido malĝuste alidirektiĝis al maleata acido. Mi korektis tion. Sed la nomo de ĉi tiu artikolo estu malata acido, laŭ vortaroj kaj laŭ internaciaj nomoj. Bonvolu ankaŭ vidi la paĝon Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#malikata_acido_→_malata_acido. Osteologia (diskuto) 07:51, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Osteologia. Laŭ la fakvortaro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", el 1993, verkita de Doug Portmann kaj Donald Rogers, la termino estas eĉ "poma acido". Tion mi tie trovis sur la paĝo 101, kiel traduko de la angla malic acide, apple acide kaj de la germana Äpfelsäure. Tiu termino eĉ uzas nur oficialajn vortojn. Vidu ankaŭ mian alian diskuton. --Tlustulimu (diskuto) 09:43, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Dankon pro via komento, Tlustulimu. Mi notu ke "pomata acido" troviĝas en NPIV [2] kaj en la Germana-Esperanta Vortaro de Krause [3]. NPIV ankaŭ havas la alternativan formon [4] kaj same en Krause. Se vi volas, bonvolu ankaŭ komenti ĉe Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#malikata_acido_→_malata_acido. Osteologia (diskuto) 19:13, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]