Uzanto-Diskuto:Ceancata

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ceancata!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi DidiWeidmann 22:24, 7. Sep 2009 (UTC)

En via vikipediista paĝo vi diras, ke vi studas sinjoron. Tio ne estas normala studfako. Eble vi eraris skribante.--kani (diskuto) 17:14, 12 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mezono J/Ψ[redakti fonton]

Saluton. La unua paragrafo de tiu artikolo Mezono J/Ψ havas lingvajn erarojn. Kompreneble mi ne komprenas la enhavon, ĉar mi ne estas kompetenta tiufake. Sed ankaŭ la lingvon mi ne komprenas. Mi tre ofte no komprenas enhavon de tekstoj sed kiujn mi tute komprenas lingve. Eble vi devos korekti ion. Dankon.--kani (diskuto) 00:25, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Ceancata! Koncerne artikolojn Ambato (Ekvadoro) kaj Quevedo (Ekvadoro), aldoni {{informkesto urbo}} ne sufiĉas, kaj la artikolo trafas en la kaŝitan kategorion Kategorio:Parametra eraro. Necesas aldoni "|regiono-ISO=EC". Tio estas ekzemplo por Ekvadoro. Ekzemple por Hispanio estas "|regiono-ISO=ES". Ĉiam temas pri la landokodo de la koncerna lando. Mi ĵus aldonis la mankantan parametron al ambaŭ artikoloj. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 07:13, 13 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton Ceancata! Mi denove atentigas vin pri la sama problemo koncerne tutan serion da urboj kiujn vi modifis. BV rigardi la kategorion Kategorio:Parametra eraro, tie aperas la listo (6) de urboj kun mankantaj parametroj "|regiono-ISO=AR" kaj "|regiono-ISO=CL", depende de la lando. Kiam la parametro estas aldonita, la urbo aperas sur la landa mapo en informkesto. --Dominik (diskuto) 06:00, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Saluton Dominik, dankon pro via korektado, vi tute pravas, --Ceancata (diskuto) 18:10, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Dua mondmilito[redakti fonton]

Saluton. Por la Dua mondmilito mi lastajn monatojn dediĉis tempon kaj energion al tiu temo en Vikipedio. Mi ne verkis la artikolon prie, sed plibonigis ĝin, bluigis ligilojn (kreis rilatajn artikolojn) kaj aldonis ion. Krome mi kreis artikolojn Tempolinio por ĉiu unuopa jaro kaj samtempe kreis pliajn artikolojn prie. Mi proponis la artikolon por esti konsiderata Leginda (ne Elstara) kaj baloto aperas en la komenco, sed mi tion faris antaŭ pli ol du monatoj kaj ĝis nun neniu balotis. Mi petas al vi baloti pore kaj same mi proponos al aliaj konatuloj por poste peti al administranto plenumi la kategoriigon. Dankon, amike.--kani (diskuto) 13:37, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon. Mi restas je via dispono.--kani (diskuto) 14:02, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Enordigo en kategoriojn[redakti fonton]

Estimata! Mi vidis ke vi redaktis en artikolo Faŭzia Ŝirin, sed vi verŝajne ne vidis la atentigon en Kategorio:Dinastio Pahlavi kiu klarigas la enordigon. Same estas skribite en multaj kategorioj por dinastioj/familioj. Tiuj kiuj enestas nur pro geedzeco aperu sub simbolo "⚭" (kelkfoje "∞"). Aliaj familianoj aperu sub la persona nomo. (Ordigi laŭ la familia nomo ne havas sencon se tiu ĉiuokaze estas la sama.) Mi malfaris vian redakton (parte), kaj petas vin estonte respekti kiumaniere homoj estas enordigitaj en kategorioj por dinastioj/familioj. Dankon! Moldur (diskuto) 17:54, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Plia problemo estas via amasa redaktado kie vi forprenas ĉiujn diakritajn signojn de la kategoriaj ordig-ŝlosiloj - eĉ de la esperantaj supersignoj. Teorie vi pravas, sed en praktiko ne. Ŝajne ekzistas neskribita regulo ke la Esperanto-Vikipedio ignoru la diakritajn signojn de ne-esperantoj literoj, sed la Esperanto-literoj kun supersignoj restu apartaj literoj. Se vi rigardas ĉirkaŭe en la Esperanto-Vikipedio, vi vidos ke praktike ĉie ajn la esperantaj literoj aperas kiel propraj literoj en kategorioj. Kelkaj etaj ekzemploj: Vidu ĉe Kategorio:Naskiĝintoj en Moskvo, Kategorio:Regantoj laŭ titoloj, Kategorio:Teritorioj de la Sankta Romia Imperio, ktp. Ĉie ajn vi vidos la samon. Verŝajne temas pri dekoj da miloj da paĝoj, kiuj fakte estas ordigitaj kun siaj ĝustaj esperantaj literoj, aperas sub apartaj literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ ... en kategorioj. Neniam antaŭe mi vidis ke iu Vikipediano enordigus ilin kiel C, G, H, J, S... Se tiu praktiko ne akordas kun la teoria regulo, en tiu kazo estas pli bone ke ni aktualigu la regulon al la realo kaj skribu: Por ordig-ŝlosiloj uzu ĉiujn esperantajn literojn tiaj kiaj ili estas, sed forprenu ĉiujn ne-esperantajn diakritajn signojn. - Resume: Vi faras bonan laboron, kaj mi aprezas vian agadon por forigi neesperantajn supersignojn el la ŝlosiloj, sed la esperantajn bonvolu lasi sendifekte. Dankon! - Sincere, Moldur (diskuto) 20:44, 22 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi gratulas vin pro viaj artikoloj pri elstaraj virinoj, Sed mi atentigas vin, ke ofte en la rapideco de la tajpado vi ofte tajpas li anstataŭ ŝi. Mi supozas, ke tio estas tute kontraŭ via propra intenco. Ĝis.--kani (diskuto) 17:03, 8 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ekvadoro[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro tiom da artikoloj pri urboj el Ekvadoro. Sed atentu, vi ne atingas la minimumon de almenaŭ tri frazoj kaj tri ligiloj. Do, iu persekutas vin ĝuste kaj aldonas avertilon ĝermeto, kiu signifas tion kaj ke la artikolo povus esti forigita. Do ankaŭ mi devas persekuti ĉiun vian artikolon, aldoni ion kaj konverti la ĝermeton en nur ĝermo. Se vi faras tion dekomence, oni evitos tiom da persekutado. Dankon.--kani (diskuto) 11:04, 17 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Atentu. La artikolo Baruj Benacerraf estis tro fuŝa en la fino; ĝi bezonis grandan korekton. Tiom mi jam faris. Ne tiom kuru, kurulo.--kani (diskuto) 22:02, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Administra baloto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 08:44, 3 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Cecilia Payne-Gaposchkin[redakti fonton]

Saluton! Mi plibonigis iomete la formaton de la artikolo, kiun vi kreis antaŭ kelkaj monatoj pri Cecilia Payne-Gaposchkin. Mi esperas, ke ĉi tiuj ŝanĝoj plaĉas al vi. Mi pensis, ke eble vi ŝatus ekspansiiĝi iom la artikolon. Gratulojn pro la laboro. Amike. Alzinous (diskuto) 20:16, 7 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:47, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Alfonso García Robles[redakti fonton]

Farite.--kani (diskuto) 18:05, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Nobel-premioj[redakti fonton]

Saluton. Foje vi uzas ĝi anstataŭ li en biografioj de viroj. Kial? --kani (diskuto) 20:53, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, mi tradukis per vikipedio tradukilo, mi revizios la venontajn tradukojn antaŭ ol eldoni ilin. Dankon pro via korektadoj. Ceancata (diskuto) 21:13, 17 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Györgyi Simon[redakti fonton]

Mi ne povas helpi. Mi ne scipovas la hungaran kaj mi neniam scias ĉu la unua vorto estas persona nomo aŭ familinomo. Mi malfermis kelkajn biografiojn de Györgyi kaj estis virinoj, sed eble ne ĉiuj. Dum Simon ja aspektas nomo de viro. Aliaj vikipediistoj estas hungaraj, kiel Crosstor kaj Koracio.--kani (diskuto) 17:31, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, Ceancata. Laŭ la artikolo de:Györgyi (Vorname) en la germana Vikipedio temas pri virina nomo. Ĝi estas ina varianto de "György" ("Georgo"). --Tlustulimu (diskuto) 17:54, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Li ricevis premion "por lia" estu "pro sia".--kani (diskuto) 12:47, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Krome vi lasas multajn vortojn en hispana; bonvolu ne tiom rapidi. Endas zorgitaj artikoloj pli ol multaj artikoloj.--kani (diskuto) 12:57, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Anstataŭ tiom danki, rigardu kion mi devis korekti en viaj artikoloj por ke mi ne devu fari same por venontaj artikoloj.--kani (diskuto) 19:34, 4 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Li estis premiita kun... ne! Li estis premiita per Premio ktp.--kani (diskuto) 12:34, 11 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton. Li ricevis premion "por lia" estu "pro sia".--kani (diskuto) 23:32, 18 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis troaj proponoj por Legindaj artikoloj kaj estis ioma ĥaoso inter du listoj; nun mi aranĝis la liston. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Sporto, Bestoj, Fajro, Mamuloj, Blankkapa maraglo, Mezepoko, Ponto, Muta cigno, Griza ansero, Albert Einstein, Alpoj, Dompasero kaj Portugalio. Bonvolu, kiam eblos, viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 13:18, 23 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Nova aspekto[redakti fonton]

Saluton. Mi estis surprizita per la nova aspekto de Vikipedio, Eble tio plaĉos al kelkaj, sed al mi plaĉas nek la malavantaĝoj nek la maniero per kiu oni decidis tion, ĉu demokrate? Kia demokratio? Mi bedaŭras, ke tio estos la lasta frapo en la maniero kiel homoj kiuj ne tiom laboras decidas gravajn aferojn, ekzemple la ĉefpaĝon iam. Mi estis kontenta esti (aparte kun vi) kunlaboranto dum jaroj, sed mi timas, ke se tio ne retroiros, mi ĉesos miajn laborojn en Vikipedio. Tiam mi publikigos liston de miaj taskoj: eble iu decidinto entreprenos ilin. Bonan sorton. kani (diskuto) 22:06, 24 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, bonvolu konsideri vian decidon Vikipedio estas tre interesa. Ceancata (diskuto) 16:37, 25 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Ceancata,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 14:00, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, dankon al vi, mi ĵus voĉdonis per Kani. Ceancata (diskuto) 17:15, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:53, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]