Quevedo (Ekvadoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 1°2′S 79°28′U  /  1.033°S, 79.467°U / -1.033; -79.467 (Quevedo (Ekvadoro))
Quevedo
urbo
Bandera de Quevedo.svg
Flago
Escudo-quevedo.jpg
Blazono
Ŝtato Ekvadoro Ekvadoro
Provinco Los Rios
Situo  
 - koordinatoj 1°2′S 79°28′U  /  1.033°S, 79.467°U / -1.033; -79.467 (Quevedo (Ekvadoro))
Loĝantaro 120 379 (2001)
Horzono UTC-5
Poŝtkodo
Situo de Quevedo en Ekvadoro
ButtonRed.svg
Situo de Quevedo en Ekvadoro
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Quevedo, Ecuador
Retpaĝo: www.quevedo.gob.ec

Quevedo [kebEdo] estas urbo en la vasta marborda ebenaĵo de Ekvadoro, okcidente de la Andoj. Ĝi apartenas al la provinco Los Ríos. Laŭ la stato de 2001 la urbo havis 120 379 loĝantojn. Sian nomon la urbo ekhavis honore al la hispanlingva verkisto Francisco de Quevedo.

En distanco de 237 kilometroj sudokcidente de la ekvadora ĉefurbo Kito kaj de 183 kilometroj nordoriente de la ĉefa ekvadora havenurbo Guayaquil, Quevedo estas inter la plej rapide kreskantaj urboj de Ekvadoro. Ĝi aparte konatas pro sia agrikultura tradicio: la urbo estas inter la tutmonde gvidaj elportejoj de bananoj, kakao, marakujoj kaj kafofaboj.

Kvankam la urbo ne situas marborde, la geografia situo igas la urbon grava transporta vojnodo inter la ĉefaj marbordaj urboj kiel Guayaquil, Santo Domingo and Manta kaj la urboj en la altebenaĵo de la Andoj kiel Ambato kaj Kito. Pro sia lokiĝo okcidente de la Andoj kaj borde de la rivero Vinces, grava akvovojo fluanta en la Pacifikan Oceanon, la urbo estas ripete minacata per inundoj. La urbo havas tropikan humidan klimaton, kiu kombine kun fekunda vulkana grundo tre favorigas agrikulturon.

urbocentra strato