Santo Domingo (Ekvadoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santo Domingo
Collage Santo Domingo.png

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo EC230150 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 270 875  (2010) [+]
Loĝdenso 3 429 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 0° 15′ S, 79° 10′ U (mapo)-0.25416666666667-79.171944444444Koordinatoj: 0° 15′ S, 79° 10′ U (mapo) [+]
Alto 550 m [+]
Areo 79 km² (7 900 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Situo de Santo Domingo

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santo Domingo, Ecuador [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Santo DomingoSanto Domingo de los Colorados (de la kolorigitoj) estas urbo ekvadora, ĉefurbo de la Provinco Santo Domingo de los Tsáchilas. Kun populacio de 270.875 loĝantoj (en 2010) estas la kvara urbo plej loĝata de Ekvadoro, post Guajakilo, Kito kaj Kuenko. Santo Domingo situantas en la Marborda Regiono de Ekvadoro. Estas komunika ligejo inter Kito, Guajakilo, Portoviejo, Chone, Esmeraldas, Manta, Ambato, Quevedo kaj aliaj gravaj urboj.

La urbo estas la politika centro de la provincio, kaj unu de la ĉefaj de la lando, estas sidejo de grandaj kulturaj, financaj, administraj kaj komercaj instancoj. Estas dividita en 7 urbaj paroĥejoj, kiuj siavice subdividiĝas en kvartaloj.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de Santo Domingo devenas el ĉirkaŭ 1660 pro la ĉeesto de la religa ordeno de predikistoj dominikanoj kiuj katolikigis la indiĝenajn popolojn nome colorados ("kolorigitoj") de Cocaniguas, Yambe, San Francisco, San Miguel kaj Santo Domingo. Kaj la termino "Colorados" aludas al kutimo de la indiĝenoj caĉilaoj farbi sian hararon ruĝe per ŝmirado de aĉiote. 0° 13′ 50″ S 79° 10′ 40″ O / 0.23056 °S, 79.17778 °O / -0.23056; 79.17778 (mapo)