Atomkerna eksplodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fungonubo post eksplodo de la nuklea bombo de Nagasako, Japanio, la 9-an de aŭgusto 1945.

Atomkerna eksplodonuklea eksplodo (aŭ komune erare nomata atomeksplodo) estas eksplodo, kiu okazas kiel rezulto de rapida liberigo de energio el rapidega nuklea ĉena reakcio. La okaziga reakcio povas esti nuklea fisio, nuklea fuzio aŭ mult-stadia kaskada kombino de ambaŭ, kvankam ĉiuj ĝisnune disponeblaj fuzi-bazitaj armiloj uzas ankaŭ fisian aparaton por komenci fuzion, kaj pure fuzia armilo restas hipoteza aparato.

Atmosferaj atomkernaj eksplodoj estas asociaj kun fungonuboj, kvankam fungonuboj ankaŭ povas okazi pro grandaj kemiaj eksplodoj. Atomkernaj eksplodoj produktas radiadon kaj radioaktivan rubon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruan nuklean eksplodon oni okazigis 1945-06-16 post trijara intensa esplora kaj produkta laboro. Tiam Usono posedis 3 bombojn, nome du plutoniajn (implodajn) kaj unu uranian (kunpafan). Oni decidis komenci per prova eksplodigo de unu el la du plutoniaj bomboj, kiuj estis pli komplikaj kaj pri kies taŭgeco oni malpli certis. La eksplodo okazis je tempopunkto 05:50 en dezerto, ĉe loko "Trinity Test Site" en subŝtato "New Mexico". La rezulto kongruis bone kun antaŭatendoj kaj kontentigis la respondeculojn. Estiĝis decido utiligi la du restantajn bombojn kontraŭ Japanlando, kiu daŭrigis la Duan Mondmiliton kontraŭ Usono malgraŭ fino de milito en Eŭropo kaj senespera situacio por Japanlando. La urania bombo nomita "Little Boy" eksplodis supre de urbo Hiroŝimo "Hiroshima" 1945-08-06, aŭ 50 tagoj post la prova eksplodo. Japanlando, ne sciante kiom da bomboj Usono havis, obstinis kaj rifuzis kapitulaci. Do Usono eksplodigis la plutonian bombon nomita "Fat Man" supre de urbo Nagasako "Nagasaki" je nur 3 tagoj poste.