Giganta pratatuo
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
FOSSIL
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La giganta pratatuo aŭ gliptodonto (Glyptodon) estis praa, giganta tatuo aŭ dazipo, kiu vivis origine en Sudameriko kaj dum la glaciepoko disvastiĝis ankaŭ en Nordameriko.
La besto estis herbovora, rinocerogranda. Ĝia kiraso povis havi la diametron de 2 m, la tuta besto longis 3-3,5 m. La fingroj finiĝis ne en ungegoj, sed en hufoj. La postaj kruroj estis pli forte evoluintaj ol la antaŭaj, kiuj apenaŭ portis pezon.
La kiraso konsistis el ostotabuletoj, multangulaj. La kiraso ne estis zonodividita - kiel la kiraso de la hodiaŭaj dazipoj -, tiel ke la besto ne povis buliĝi por defendi la ventroparton. La 'charrúa'-indiĝenoj de Sudameriko uzis la kirason kiel tegmenton.
Ili vivis en limepoko de plioceno-plejstoceno kaj ĉiuj formortis kun alveno de la glaciepoko.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]