Saltu al enhavo

Centra busa stacidomo de Moskvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centra busa stacidomo de Moskvo
Московский автобусный вокзал
busa stacio Redakti la valoron en Wikidata
Malfermo 1971
Lando Rusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Moskvo
Situanta sur ŝoseo Ŝĉolkovskaje
Situo
Geografia situo 55° 48′ 40″ N, 37° 48′ 8″ O (mapo)55.8110437.80223Koordinatoj: 55° 48′ 40″ N, 37° 48′ 8″ O (mapo)
Centra busa stacidomo de Moskvo (Moskvo)
Centra busa stacidomo de Moskvo (Moskvo)
DEC
Situo de Centra busa stacidomo de Moskvo
Map
Centra busa stacidomo de Moskvo
Retejo http://mosoblvokzaly.ru
vdr

La centra moskva busa stacidomo Ŝĉolkovskij (ruse Щёлковский автовокзал, Ŝĉolkovskij avtovokzal) estas la plej granda busa stacidomo en Moskvo kaj Rusio. Ĝi situas en orienta parto de Moskvo apud la metrostacio 030 Ŝĉolkovskaja en distrikto Goljanovo (Orienta arondismento).

la moskva busa stacidomo en 2008, antaŭ la novigo
post la novigo, en 2020 la stacidomo aspektas kiel kutima luksa vendejaro

De la stacidomo ekzistas kelkaj centoj da buslinioj al aliaj regionoj kaj apudmoskvaj.

En 2012 - 2013 la estroj de Moskva provinco agnoskis ke ĝia nuna stato estas paneeca kaj danĝera (ekzemple, ĝi eĉ ne havas propran medicinan punkton); ili proponis ankaŭ translokigi ĝin[1].

La nova stacidomo

[redakti | redakti fonton]

La projekto de nova stacidomo kun integrita komerca centro estis efektivigita ekde aprilo 2017,[2] kaj la malfermo de la nova konstruaĵo okazis la 29-an de oktobro 2020. La nuna stacidomo kun multaj butikoj konsistas el 11 etaĝoj, kvin el kiuj estas subteraj.[3]. En la unua etaĝo troviĝas kasista halo, atendohalo kaj stokejoj[4]. Distra zono, kafejo kaj 500-sidloka kinejo situas sur la kvina etaĝo. La sesa etaĝo estas rezervita por atendoĉambroj, patrinaj kaj infanĉambroj, medicina oficejo. Kvin subteraj etaĝoj estis okupitaj de parkado, riparejoj kaj metiaj prizorgejoj por aŭtobusoj, kaj ankaŭ hoteloj por ŝoforoj. Estas ok kajoj por antaŭurbaj kaj intraregionaj busoj sur la teritorio de la stacidomo, kaj la eliro al interregionaj kaj internaciaj itineroj situas sur la sesa etaĝo. Kvar travideblaj liftoj estas ekipitaj por konekti la etaĝojn, kiuj ankaŭ povas esti uzataj de homoj kun reduktita moviĝeblo.

La aspekto de la nova konstruaĵo similas al "vitra ŝipo kun diafana ŝelo kun ondigita geometrio, kies supra parto estas tegita per ondigitaj aluminiaj paneloj".[2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la nova stacidomo el birda perspektivo