Tass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la hungara vilaĝa Tass. Pri la sovetunia novaĵagentejo TASS vidu apartan artikolon.

Tass (taŝ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kunszentmiklós. Tas estis hungara gentestro, pri li estas nomumita ankaŭ Nyírtass.

Preĝejo de Tass

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Danubo, ĉe kunfluejo de Danubobranĉo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Baja. Kontraŭe estas Rácalmás, proksime estas Kunszentmiklós kaj Dömsöd. Tass estas grava haveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1325 en formo Tas. Tiutempe tie loĝadis reĝaj servistoj. Dum la turkoj la vilaĝo restis viva, precipe nobeloj loĝadis. En la 19-a jarcento sekvis vico de tragedioj: inundo, incendio kaj ĥolero. La fervojo atingis la vilaĝon en 1882.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj nomportantoj[redakti | redakti fonton]