Rácalmás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nobeldomo en Rácalmás
Rácalmás
Jankovich-kúria (3755. számú műemlék).jpg
Flag of Rácalmás.svg
Flago
HUN Rácalmás COA.jpg
Blazono
Areo 41 km² (4 100 ha)
Loĝantaro 4 572
Poŝtkodo 2459
Telefona antaŭkodo 25
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rácalmás
Retpaĝo: www.racalmas.hu

Rácalmás [rAcalmAŝ] estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros. La loknomo estas hungare: serba-pomoarbaro, tamen la lasta vorto temas pri hungara familia nomo.

Aerfoto pri Rácalmás

Situo[redakti | redakti fonton]

Rácalmás situas sur ebenaĵo ,laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Pécs, laŭ fervojo Pusztaszabolcs-Paks, laŭ dekstra bordo de Danubo apud Dunaújváros. Aŭtoŝoseoj M6 kaj M8 estas ne tro for.

Aerfoto pri Rácalmás

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli frue loĝis tie jam en la neolitiko kaj en la bronzepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj, romianoj, hunoj kaj avaroj vivis tie. Ofte alvenis serbaj rifuĝintoj de antaŭ la turkojn. En 1876 la vilaĝo iĝis centro de distrikto (subdepartemento). En 1945 la fronto daŭris 4 monatojn. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la serba ortodoksa, luterana kaj kalvinana preĝejoj, nobeldomoj de Modrovich kaj Jankovich.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Rácalmás naskiĝis Károly Posztóczky.

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri almás (= poma aŭ pomarbaro) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin en Bălan (Sălaj)!

Almás Almásfüzitő Almásháza Almáskamarás Almáskeresztúr Bácsalmás
Dunaalmás Fertősalmás Hontalmás Magyaralmás Pozsonyalmás Rácalmás
Szádalmás Szepesalmás Tóalmás Torontálalmás