Kalvinana-luterana preĝejo (Rácalmás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana-luterana preĝejo de
Rácalmás
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rácalmás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo; luteranismo
provinco Fejér
paroĥo en Dunaújváros
Arkitektura priskribo
Konstruado 1949
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2459 Rácalmás, Széchényi tér 1.
vdr

La Kalvinana-luterana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Rácalmás (Hungario), kiun uzas ambaŭ eklezioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri luteranoj en Rácalmás okazis en 1859. Ili luis ĉambron por aranĝi diservojn. En 1861 oni aĉetis loĝdomon, kiu iĝis preĝdomo, lernejo kaj instruista loĝejo. Ekde tiam religiaj vivoj de kalvinanoj kaj luteranoj kunplektiĝis, ili uzis la domon komune. En 1918 la preĝdomo ricevis altaron el Dunaföldvár. En 1949 estis konstruita la nun videbla kirko, poste la preĝdomo estis forvendita kaj estis aĉetita la kirka harmoniumo kaj motoro por la pastro. En 1994 la tegmento estis riparita, post 4 jaroj la turo. La orgeno alvenis donace en 2003 el Germanio, en la sama jaro la preĝejo plene estis renovigita.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur malalta monteto. La fasado estas simetria, meze malsupre la enirejo funkcias, kiun pluvŝirmilo defendas. La plej supre la turo altiĝas kun piramida tegmento. Inter la enirejo kaj turo estas ankaŭ malgranda ronda fenestro.

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.