Preĝdomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La preĝdomo estas konstruaĵo kun religia funkcio, en kiu okazas la diservoj kaj aliaj eventoj de eklezia komunumo. La altaro mankas kaj ne okazas tie baptadoj aŭ geedziĝoj, male ofte okazas instruadoj aŭ babiladoj pri Biblio. Ankaŭ sinagogojmoskeoj estas referencitaj kiel domoj de preĝo. En multaj okazoj, preĝdomoj estis origine konstruitaj kiel provizora solvo aŭ aĉetitaj domoj, poste transformitaj. Arkitekture ili ofte devias de preĝejoj pro la foresto de turo, kampanilo, ornamaĵoj. De ekstere ili estas rekoneblaj kiel kunvenaj konstruaĵoj aŭ prezentiĝas kiel pli granda loĝkonstruaĵo.

Kristanaj preĝdomoj[redakti | redakti fonton]

Diversaj kristanaj eklezioj kaj sektoj nomas siajn preĝejojn preĝdomoj. En Habsburga Imperio la protestantaj preĝejoj estis nur preĝdomoj pro la kontraŭreformacio. Baldaŭ Jozefo la 2-a deklaris "tolereman patenton", la protestantoj povis konstrui masonitajn preĝejojn, sed kun kondiĉo ekter la placoj, sen turo kaj sonoriloj. En la sama erao migrantoj alvenis amase, ofte luteranaj germanoj, kiuj tuj konstruis preĝdomojn. Same germanaj migrintoj venis al Rusa Imperio, ili konstruis preĝdomon en siaj vilaĝoj, ja tie ekzistis nur ortodoksaj preĝejoj. La dimanĉaj diservoj okazis en la preĝdomo, en la ceteraj tagoj ĝi estis lernejo. Apude oni konstruis sonoriloturojn.

Preĝdomoj ankaŭ nuntempe funkcias. La kialoj estas:

  • la uzantoj estas religiaj minoritatoj, kiuj aŭ ne povas financi preĝejon, nur simplan preĝdomon (memoru: turkonstruado estas kara kaj komplika),
  • aŭ membroj de la sekto havas malgrandan nombron, sufiĉas malgranda domo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]