Kalvinana preĝdomo (Kiskőrös)
Kalvinana preĝdomo de Kiskőrös | |
---|---|
Kalvinana preĝdomo en Kiskőrös
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kiskőrös |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝdomo estas sakrala konstruaĵo en urbo Kiskőrös (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1807 alvenis la unua kalvinana familio al tiam pura luterana komunumo Kiskőrös, iom poste pliaj kalvinanoj. La unua kalvinana diservo okazis en 1912 kaj en la sekva jaro estis fondita kalvinana grupo, kiel filio de Cegléd. En 1914 ekfunkciis la unua kalvinana preĝdomo, la dua en 1926. Post 2 jaroj la grupo ricevis paroĥan rajton. En 1937 sonorilostablo ekfunkciis. En 1944 stato de la preĝdomo estis vivdanĝera, tial ĝi estis malkonstruita. En 1948 la kalvinanoj aĉetis domon kaj en 1949 ĝi estis konsekrita preĝdomo. En 1994 ĝi estis renovigita, inter 2009-2013 pli grandaj renovigaj laboroj okazis. La sonorilostablo kadukiĝis en 2016, poste pli nova estis konstruita en 2021.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La origina teretaĝa domo kun mansardo estis ŝparkaso aŭ malgranda banko konstruita en 1914. Ĝi situas en korto, sed la fasado plene atingas la trotuaron. La domo havas enirejon dekstre, sed estas ankaŭ korta enirejo maldekstre.