Jabuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jabuka
vilaĝo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26201
Demografio
Loĝantaro 5 650  (2022) [+]
Geografio
Geografia situo 44° 57′ N, 20° 36′ O (mapo)44.94305555555620.593055555556Koordinatoj: 44° 57′ N, 20° 36′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Jabuka (Vojvodino)
Jabuka (Vojvodino)
DEC
Jabuka
Jabuka
Situo de Jabuka
Jabuka (Serbio)
Jabuka (Serbio)
DEC
Jabuka
Jabuka
Situo de Jabuka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jabuka [+]
vdr


Jabuka, serbe kaj makedone Јабука, estas vilaĝo en Serbio, en municipo de Panĉevo, distrikto Suda Banato, aŭtonomio Vojvodino. Jabuka situas ĉirkaŭ 27 km nordoriente de Belgrado, proksime al la rivero Timiș, en la sudo de la historian regionon Banaton. Ĝi havis 6 181 loĝantojn en 2011, kaj la loknomo signifas "pomo".

Jabuka situas en la mapo en la verda municipo

La plej fruaj artefaktoj kiuj oni trovis en la areo de Jabuka estis faritaj dum Neolitiko, la malfrua Ŝtonepoko. Oni ne scias kiam Jabuko estis fondiĝita. Laŭ nekonfirmiĝita legendo, slavaj fiŝistoj fondis la vilaĝon en la malfrua 17-a kaj la frua 18-a jarcento. Minimume ekde la malfrua 19-a jarcento ĝis mezume de la 20-a, la plej granda loĝantara grupo estis germanoj. Nuntempe la plej granda grupo estas serboj, sed Jabuka ankaŭ havas multe grandan makedonan loĝantaron, kaj post la Dua mondmilito, la makedonoj eĉ estis la plej granda loĝantara grupo. La vilaĝo ankaŭ ofte havis sufiĉe grandan rumanan minoritaton.

Malnova loĝdomo en Jabuka
Loko de iama katolika preĝejo en Jabuka

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La loknomo Jabuka signifas "pomo" en la serba lingvo, kaj la hungara kaj germana nomoj entenas same la vorton. En la hungara, la vilaĝo estas konata kiel Torontálalmás (oficiala nomo 1898–1920) – almás signifas "poma, pomujplena", kaj Torontál estis reĝa departemento de la Hungara Reĝlando. Germane oni uzas la nomo Jabuka, sed dum la okupo de la areo de Nazia Germanio en la Dua mondmilito, ĝi oficiale inter marto 1943 kaj septembro 1944 nomiĝis Apfeldorf – "Pomvilaĝo".

Laŭ legendo, Jabuka estis fondita de slavaj fiŝistoj, kiu konstruis siajn domojn ĉirkaŭ pomarbo sur la maldekstra riverbordo de Timiș. Cetere, Torontálalmas estas unu de multaj hungaraj loknomoj kiuj enhavas la ero almás.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtonaj iloj, ostoj de bestoj, kupro kaj bronzo kaj eroj de ujoj de argilo estis trovita en la areo de Jabuko dum arkeologiaj elfosadoj. Oni identifiĝis tiuj artefaktoj kiel specimenoj de la neolitikaj Vinĉa kaj Starĉeva kulturoj, la ĥalkolitika (de kuproepoko aŭ kuproŝtonepoko) Badena kulturo, la Hallstatt-kulturo, kaj ankaŭ de la periodo de elorienteŭropaj popolmigradoj.

Ne ekzistas historian dokumenton kun pruvoj aŭ iu informo pri la fondigo de Jabuka. Nekonfirmiĝita legendo unue publikigita en 1912, diras ke Jabuka estis fondita de slavaj fiŝistoj en la malfrua 17-a kaj frua 18-a jarcento. Laŭdire, ili trovis pomarbo sur la maldekstra riverbordo de Timiș, kaj ĉirkaŭ ĝi ili konstruis Jabuk – "Pomo". En la unua duono de la 18-a jarcento, ekzistis 15 domoj en la vilaĝo. Post la packontrakto de 1726, la areo iĝis limregiono kaj la loĝantoj devis batali. Laŭ la germana kaj angla Vikipedio, fonto diras ke laŭ censo de 1733, ekzistis en la vilaĝo 19 slavaj familioj, kiu povas esti ekzemple serbaj, bulgaraj aŭ rumanaj. Germanoj setlis tien ekde 1764 kaj hungaroj ekde 1766. La malnova vilaĝo estis forlasita kaj refondita 11 km norde de Pančevo sur la maldekstra bordo de rivero Timiş (1772–74). En 1774, la loĝantaro nombris 88 familioj kaj eksetlis eĉ rumanoj en la vilaĝo.[mankas fonto] En 1788 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1921, en la vilaĝo loĝis 3 265 personoj, el kiuj estis 2 918 germanoj, 348 rumanoj, 73 hungaroj, 20 serboj kaj kroatoj, 2 slovenoj, 2 rusoj, kaj 1 anglo.

Dum la Dua mondmilito, la vilaĝo suferis la germanan okupadon, tial post la milito la serboj forpelis ĉiujn germanojn. En 2002, en la vilaĝo loĝis 6 312 personoj, el kiuj 3 224 estis serboj kaj 2 054 makedonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]