Vinĉa kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Homforma figuro kun linioj priskribante vestaĵojn.

La Vinča kulturoVinĉa kulturo, konata ankaŭ kiel Turdaș kulturoTurdaș-Vinča kulturo, estas neolitika arkeologia kulturo en Centra Eŭropo kaj Sudorienta Eŭropo, datita el la periodo 5700–4500 a.K.[1][2] Nomita pro sia tipoloko, nome Vinča-Belo Brdo, granda monteta setlejoj malkovrita de la serba arkeologo Miloje Vasić en 1908, ĝi reprezentas la materialajn restojn de prahistoria societo ĉefe distingata pro sia setleja modelo kaj pro rita kutimaro. Farmoteknologio unuafoje enmetita en la regiono dum la Unua Modera Neolitiko estis disvastigita poste fare de la Vinča kulturo, kio havigis energion por loĝantareksplodo kaj produktis iomajn el la plej grandaj setlejoj en prahistoria Eŭropo. Tiuj setlejoj tenis altan gradon de kultura unuformeco tra la longdistanca ŝanĝo de ritaj aĵoj, sed probable ne estis politike unuigitaj. Variaj stiloj de bestomorfaj kaj antropomorfaj statuetoj estas markoj de la kulturo, kiel la Vinča simboloj, kiuj laŭ kelkaj estus frua formo de praskribado. Kvankam ne konvencie konsiderata parto de Ĥalkolitiko aŭ "Kuprepoko", la Vinča kulturo havigas la plej fruan konatan ekzemplon de kupra metalurgio.

La "Tordos" kulturo estis difinita de la hungara arkeologinbo Zsófia Torma. Ĝi ricevas sian nomon el la vilaĝo Turdaș (en hungara Tordos) en okcidenta Rumanio, kiu estis parto de la Regno de Hungario tiame.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Suciu, Cosmin Ioan (2011). "Early Vinča Culture Dynamic in South-Eastern Transylvania". In Mills, Steve; Mirea, Pavel. The Lower Danube in Prehistory: Landscape Changes and Human-Environment Interactions. Bucharest: Editura Renaissance. pp. 75–86. ISBN 978-606-8321-01-1. [1] Alirita la 1an de novembro 2015.
  2. Chapman, John (2000). Fragmentation in Archaeology: People, Places, and Broken Objects. London: Routledge. ISBN 978-0-415-15803-9. p. 239.