Kapsaicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kapsaicino
kapsaicino
Plata kemia strukturo de la Kapsaicino
kapsaicino
Tridimensia kemia strukturo de la Kapsaicino
Madame Jeanette and other chillies.jpg
Kapsaicino estas nature trovata en la fruktoj de la Capsicum annuum.
Alternativa(j) nomo(j)
  • n-vanilil-8-metil-alfa-nonenamido
Kemia formulo
C18H27NO3
CAS-numero-kodo 404-86-4
ChemSpider kodo 1265957
PubChem-kodo 1548943
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solidaĵo
Molmaso 305,418 g·mol-1
Denseco 1,041g cm−3[1]
Fandpunkto 62°C[2]
Bolpunkto 210°C
Refrakta indico  1,5137
Ekflama temperaturo 113 °C
Acideco (pKa) 6,11
Solvebleco Akvo:0,013 g/L
Mortiga dozo (LD50) 118 mg/kg (buŝe)[3]
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R25 R36/37/38 R37/38 R42/43
Sekureco S22 S26 S28 S36/39 S36/37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H315, H318
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P305+351+338, P310, P321, P330, P332+313, P362, P405, P501[4]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kapsaicino (kapsikino laŭ Plena Ilustrita Vortaro) aŭ C18H27NO3 estas natural substancoj devenintaj el plantoj de la genro Capsicum. Ĝi estas blanka solidaĵo kun pika odoro, irita al mamuloj, inklude de la homoj, kiu produktas bruladosenton en iu ajn histo kun kiu ĝi kontaktiĝas. Kapsaicino kaj diversaj aliaj komponaĵoj estas konataj kiel "kapsaicinoidoj" kaj produktiĝas kiel sekundaraj metabolaĵoj.[5]

Kapsaicino estas nesolvebla en akvo sed solvebla en etanolo, etero, kloroformo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Pro la brulado-sento kaŭzata de la kapsaicino kiam ĝi tuŝas la mukozan membranon, ĝi ordinare uzatas en nutraj produktoj por provizi iom da pikeco aŭ "varmo", kutime sub la formo de spicaĵoj kiel ĉilia pulvoro kaj papriko.

En altaj koncentriĝoj, kapsaicino kaŭzas brulefikon sur sensivaj areoj, tiaj kiaj haŭto aŭ okuloj. Kapsaicino posedas sennombrajn bonfarajn proprecojn. Ĝi estas antioksidiga, zorgas pri la korsano, malpliigas la doloron, estas kancero-preventa, helpas en la pezo-perdo, malhelpas formadon de sango-koagulaĵoj kaj stomakaj ulceroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kapsaicino estis unue ekstraktita sub la nepura formo en 1816 de la germana apotekisto Christian Friedrich Bucholz (1770–1818), kiu unue nomis ĝin. En 1876, la angla kemiisto John Clough Thresh (1850-1932) unue izolis ĝin sub la pura formo. En 1876, la germana apotekisto Karl Micko (1857-1918) ankaŭ izolis ĝin sub la pura formo.

En 1919, la usona kemiisto E. K. Nelson malkovris ke la zingerolo estas la akra principo de la zingibro kaj klarigis la kemian strukturon de la kapsaicino. Li ankaŭ elmontris ke la strukturo de la "paradolo" estas preskaŭ identa al tiu de la kapsaicino. En 1930 la aŭstra kemiisto Ernst Spath (1886-1946) kaj la usona kemiisto Stephen Foster Darling (1901-1990)[6] unue sintezis la kapsaicinon. En 1961, similaj substancoj ekstraktitaj el la kapsiketo de japanaj kemiistoj estis izolitaj kaj nomitaj "kapsaicinoidoj".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. GuideChem
  2. Chemical Book
  3. Toxnet
  4. PubChem
  5. Sekundaraj metabolaĵoj estas organikaj kombinaĵoj produktitaj de bakterioj, fungoj aŭ plantoj, kaj kiuj ne estas rekte envolvitaj en la ordinara kreskado, disvolvado kaj reproduktado de la organismo.
  6. Wiley Online Library