Japana dolĉaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakuramochi

Tradiciaj japanaj dolĉaĵoj (japane: 和菓子, hepburne: wagashi, prononcata kiel [ŭagaŝi]) estas produktitaj el naturaj plantaj ingrediencoj. La vorto wagashi vendas de wa (和 = japana, kaj gashi (菓子, origine kashi) = sukeraĵo), kiu estas japana frandaĵo. La nomo de klasikaj wagashi estas kutime nomo de natura belaĵo aŭ vorto el klasika belarto. Dolĉaĵoj faritaj el aliaj ingrediencoj aŭ devenaj el Okinavo, Ĉinio, UsonoEŭropo ne estas nomitaj wagashi, sed ekzemple Yōgashi (洋菓子).

Ingrediencoj[redakti | redakti fonton]

Japanaj dolĉaĵoj estas faritaj nur el naturaj plantaj ingrediencoj, baze el

Gustumado[redakti | redakti fonton]

Oni manĝas japanajn dolĉaĵojn kutime kun verda teo aŭ formale dum la teceremonio, ĉar la amara gusto de la pulvora teo (matcha) estas mildigita de la dolĉa gusto de la japanaj dolĉaĵoj.

Gustumo de japanaj dolĉaĵoj estas tuta arto kaj plezuro al la kvin sensoj de la homo:

  • vido: la okuloj vidas la kolorojn kaj formon de la dolĉaĵo
  • flaro: la nazo flaras la delikatan parfumon
  • tuŝo: la fingroj kaj la lango sentas la molecon
  • gusto: la lango malkovras la guston de la dolĉaĵo
  • aŭdo: la oreloj aŭdas la nomon de la japanaj dolĉaĵoj (nomo de printempa wagashi estas ekzemple to-zakura, vaporaj horizontoj de florantaj ĉerizujoj, tiu de aŭtuna ekzemple kozue no aki, aŭtuna paletro)

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĵomon-epoko[redakti | redakti fonton]

Tombo de Imperiestro Suinin, gubernio Nara

En malnova Japanio homoj ŝajne manĝis fruktojn kaj nuksojn kiel dolĉaĵojn aldone al cerealoj kiel rizo, tritiko kaj milio. Arkeologia elfosaĵo el la Epoko Jōmon (Ĵomon-epoko) montris kuiritajn kuketojn faritajn el kaŝtanfaruno.

Laŭ "Kojiki" (Koĵiki), imperiestro Suinin postulis de viro nomata Tajima-Mori (Taĵimamori) venigi tokijiku-no-kaku-no-konomi (登岐士玖能迦玖能木實, Citrus tachibana, speco de oranĝo) el Tokoyo-no-kuni (alilingve), la "eterna lando" (eble Okinavo, TajvanoĴeĵudo (alilingve)). Ĉirkaŭ 10 jarojn poste, kiam li portis ilin al Japanio, Suinin jam mortis. Li plendadis, ĉar li ne povis realigi sian mision kaj memmortigis sin.[1] Tradicie, Taĵimamori estas konsiderata kami (spirito aŭ sankta patrono) de dolĉaĵistoj.

Antaŭ la enkonduko de sukero dum la 16-a jarcento japanaj dolĉaĵoj estis dolĉigitaj per Mizuame, Suikazura aŭ freŝaj aŭ sekigitaj fruktoj. Taglibroj kaj notoj ekde la Ĵomon-epoko montras kiom alte oni estimis sekigitajn fruktojn, kiel kakinokojn (persimonojn) aŭ sekvinberojn de sovaĝaj vitoj. Ankoraŭ hodiaŭ la dolĉeco de la sekigita kakinoko estas gvidilo por la atinginda dolĉeco de japanaj dolĉaĵoj.

Edo-epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la Edo-epoko produktado de kansukero disvastiĝis en Okinavo kaj malaltkvalita bruna sukero (muskovadobarbada sukero, kiu estas pli malhelbruna kaj glueca ol normala bruna sukero) kiel ankaŭ altrafinita blanka sukero disponebliĝis ĉie. Speciala sukero, wasanbon estas produktata de tiam kaj daŭre utilas al nura fabrikado de japanaj dolĉaĵoj. Inter samurajoj japanaj dolĉaĵoj estis kutima kaj ŝatata donaco (kiel hodiaŭ ekzemple botelo da vino).

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Japanaj dolĉaĵoj estas servitaj dum japana teceremonio. Prezento de bona sezona dolĉaĵo montras bonan tradician edukadon. Japanaj dolĉaĵoj estas ankaŭ ŝatata memoraĵo, kiun oni hejmenportas post turismado aŭ vizito de sanktejo.

Kiam gasto ricevas teleron da dolĉaĵo dum la ceremonio, li kutime devas fini manĝi ĝin antaŭ ambaŭmane ricevi bovlon da pulvora teo. Tamen kiam oni trinkas alian verdoteon (ekzemple senchagyokuro), li povas ĝui teon kaj dolĉaĵon samtempe.

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Japanaj dolĉaĵoj

Distingeblas kvar kategorioj de japanaj dolĉaĵoj:

  • ĵeleoj (jokano)
  • dolĉaĵoj (higashi (干菓子), mulditaj pecoj el sukera kaj rizfaruna pastaĵo)
  • rizkukoj (manĵuoj, buloj boligitaj vapore)
  • bakitaj kuketoj (jakigaŝi, monaka, speco de sandviĉetoj enhavantaj fabojn)

Specoj[redakti | redakti fonton]

Persikformaj wagashi
Hanami-dango.
Jokano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.