Diskuto:Japana dolĉaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Titolŝanĝo[redakti fonton]

Mi proponas ŝanĝi la titolon de la artikolo al "Japana dolĉaĵo" (aŭ "Japanaj dolĉaĵoj"). Tio estas la signifo de la japana vorto "Wagashi", kaj ni kiel eble ja uzu esperantajn vortojn en titoloj, ne alilingvajn vortojn. Ni kompreneble daŭre menciu la vorton "wagashi" en la artikolo, kaj havu plusendilon de Wagashi al Japana dolĉaĵo. Sed mi ne vidas kialon uzi fremdlingvan titolon, kiam ĝi estas facile esperantigebla. Rimarku ke ankaŭ la germana Vikipedio elektis uzi tradukitan titolon ("Japanische Süßigkeiten") anstataŭ la japanan vorton "wagashi". Marcos 14:13, 13. Okt 2007 (UTC)

Leginda diskuto[redakti fonton]

  • Proponinto: Bea 15:45, 11. Okt 2007 (UTC)
  • Por:
  1. Por Por: Thomas Guibal 12:16, 19. Okt 2007 (UTC)
  2. Por Por: Yekrats 15:23, 5. Nov 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:

Vikipedia artikolo de la semajno[redakti fonton]

Mi proponas la tekston kiel Vikipedia artikolo de la semajno kaj aldonis novajn artikoletojn pri la imperiestro Suinin kaj la sukerospeco muskovado, por forigi iom da ruĝaj ligiloj. Bonvenus ankoraŭ krei pliajn artikoletojn pri tekste menciataj temoj, kiuj ĝis nun ne atentatas en la e-lingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 00:53, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

en VP:AA estis diskuto ĉu tamen alinomigi la tekston al iu japaneca neologismo kiel "Uagaŝi" aŭ por evito de komenca litero "Ŭ" vagaŝi. La rezulto estis kontraŭ alinomigo, kaj konsento estis sekvi la proponon de Marcos jam de 2007 lasi ĉion kiel estas nun. Ĉiukaze, kiel asertas la teksto, "ua/va" (和 = japana), kaj "gaŝi" (菓子 = dolĉaĵo) estas "japana dolĉaĵo", do la nuna titolo japana dolĉaĵo ne malĝustas. ThomasPusch (diskuto) 17:39, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kvankam mia japana vortaro diras ke "ua/va" 和 estas "suma" kaj "japana" estus 日本語 nihongo/nipon go. Do eble la vera traduko povus esti pli "kunmetita dolĉaĵo" ol "japana". Sed mi krom havi tiun vortaron ne parolas la lingvon kaj tial nur esprimas mian miron. Kaj aparte de tiu miro mi samopinias kun Marcos ke esperanta vorto ĉi tie pli taŭgas ol perforte enkonduki novan vorton, do mia miro ne ŝanĝas ion pri la decido. ThomasPusch (diskuto) 17:39, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]