Highland (konsilia areo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Highland (administra areo))
Highland
skotgaele A' Ghàidhealtachd
administra regiono
Blazono
administraj unuoj de Skotlando [+]

LandoSkotlando

ĈefurboInverness
- koordinatoj58° N, 5° U (mapo)57.5-5Koordinatoj: 58° N, 5° U (mapo)
Areo25 657,1465 km² (2 565 715 ha) [+]

Loĝantaro235 540 (2021)
Denseco9,18 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2GB-HLD

Highland (Skotlando)
Highland (Skotlando)
DEC
Highland
Highland

Map
Highland

Vikimedia Komunejo:  Highland (council area) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Highland (aŭ Highlands en la [angla]], en la skota: Heilan, en la skotgaela: A' Ghàidhealtachd, en Esperanto "Alta Lando", ofte plurale nomata "Altaj Landoj") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Ĝi estas la plej larĝa administra regiono en Skotlando kaj en Britio, tamen ĝi kovras nur parton de la geografia regionego Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas. Administra centro estas la urbo Inverness. Ĝi estis la 7-a plej loĝata konsilia areo laŭ la britia censo de 2011.La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Inverness-shire kaj Ross and Cromarty, ĉion de Caithness, Nairnshire kaj Sutherland kaj malgrandajn partojn de Argyll kaj Moray - sekve ĝi ne kovras la tutan areon de la tradicia pejzaĝo Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas.

La areo dividas limojn kun la konsiliaj areoj de Aberdeenshire, Argyll kaj Bute, Moray kaj Perth kaj Kinross. Tiuj konsiliaj areoj, kaj tiuj de Angus kaj Stirling, ankaŭ havas zonojn de la geografia regionego Altaj Landoj de Skotlando ene de iliaj administraj limoj.

Inverness (la ĉefurbo)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]