Moray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Moray
Moireibh

Moray in Scotland.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Elgin
Areo 864 km²
Loĝantaro 96 100 (takso meze de 2016)
ISO-kodo GB-MRY
Information icon.svg
vdr

Moray (jen angle kaj skote, en la skotgaela: MoireibhMoireabh, latine Moravia, norene Mýræf) estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando. Administra centro estas la urbo Elgin. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 96 100 loĝantoj. La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) County of Moray kaj Banffshire.

La konsilia regiono bordas la regionojn Highland okcidente kaj Aberdeenshire oriente.