Agreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Agresemo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Du verukaproj pretigas sin por batali

Agreso estas atako al aliulo, kiu ne mem minacas ataki la agresanton.[1] Ĝi povas okazi en tre diversaj kuntekstoj por tre diversaj celoj, kaj esti aŭ fizika aŭ psika. Kiam vivulo agresas al si mem, temas pri memvundanta konduto.

Evolusciencaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

Kiel multajn kondutojn, oni povas studi agresadon laŭ ĝia potencialo helpi beston pluvivi kaj generi, aŭ riski sian ŝancon de pluvivo kaj genero. Tio konceptas la kaŭzojn de agresado kiel analizon pri utilecoj kaj malutilecoj, kie la mezuro de utileco estas evolua taŭgeco. Konrad Lorenz asertis en 1963 en sia klasika verko La tiel nomata malbono, ke homa konduto estas formita de kvar instinktoj komunaj al aliaj bestoj - malsato, timo, generado, kaj agresado - kiuj pliigas evoluan taŭgecon. Profundaj malsamopiniecoj ekzistas pri la verŝajno de evolubiologia bazo de homa agresado.[2]

Socibiologiaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

Agreso inter samspecianoj en la sama socia grupo ĝenerale temas pri aliro al resursoj kaj generŝancoj. Unu el ĝiaj plej oftaj funkcioj estas starigi dominhierarkion kie la plej agresaj bestoj havas plejan aliron al resursoj.[3]

Seksaj malsamoj[redakti | redakti fonton]

Malsamoj laŭ sekso estas klare observeblaj en homa agresado.[4] Vira agresado pli ofte celis fizikan doloron aŭ vundon, dum ina agresado pli ofte celis psikan aŭ socian damaĝon.[5] Pluraj teorioj provas klarigi kial bestinoj kaj virbestoj de la sama specio povas havi malsamajn agresajn kondutemojn.

Ĝenerale, oni povas atribui seksan duformecon al plia graveco de enspecia konkurenco por unu sekso, ĉu por aliro al generkunuloj aŭ por esti elektita de ili.[6][7] La malsimetrio de konkurenco povas ekesti ĉar unu sekso estas pli limigita de la bezono provizi gepatran investadon, ekzemple per produktado de gametoj, gravedeco, produktado de lakto, aŭ vartado de idoj. Kvankam ekzistas multa vario inter specioj, la pli agresema sekso ĝenerale estas la vira, aparte ĉe mamuloj.[8] Ĉe specioj kie vartado fare de ambaŭ gepatroj estas bezonata, la malsamo tendencas esti pli malgranda. Kiam patrinoj havas eblon lasi la idojn al la patro por varti, la ina sekso povas esti pli granda kaj fizike agresema. Oni ankaŭ observis konkurencemon malgraŭ idvartemo ĉe iuj specioj.[9] Rilata faktoro estas la rapideco, laŭ kiu ina aŭ vira besto povas rekunuliĝi post naski, kaj la bazaj principoj de seksa selekto ankaŭ estas influataj de ekologiaj faktoroj limigantaj la manierojn aŭ eblecojn de la seksoj konkurenci unu pri la alia. La ebleco klarigi la unuopan kazon de la homa specio el tiaj transspeciaj tendencoj estas disputata.[10]

Sociaj kaj kulturaj faktoroj[redakti | redakti fonton]

Agresa konduto dependas de interago inter ena agresemo (tendenco ataki) kaj eksteraj situacioj, kiuj povas inciti ĝin aŭ ne. Agreso en homoj estas influata de genetiko, frua disvolviĝo, socia lernado, kultura moralo, kaj nedaŭraj cirkonstancoj. Ekzemple, agreso fare de grupo de futbalemuloj rezultas el interago inter genetikaj kaj lernitaj ecoj de la individuoj, kulturaj normoj pri futbalo, kaj cirkonstancoj kiel konsumo de alkoholo kaj frustriĝo pro malvenko de ŝatata teamo.

E. O. Wilson argumentis en Pri homa naturo, ke agreso normale estas rimedo por proprigi resursojn. Tial agresemo pligraviĝas kiam alta loĝdenseco estigas malabundon de resursoj.[11] Laŭ Richard Leakey kaj liaj kolegoj, agreso en homoj ankaŭ pliiĝas pro pliiĝinta kultura graveco de posedado kaj defendado de posedaĵoj.[12] Tiaj teorioj pri agreso vekadis polemikajn respondojn de tiuj, kiuj opinias, ke ili ankoraŭ tro emfazas biologiajn faktorojn. Unesko, ekzemple, neis, ke homaj militoj iel rilatas al agresaj kondutoj de aliaj bestoj, per la Sevila Komunikaĵo pri Perforto en 1989.[13][14]

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe homoj, agresemo estas aparte grava problemo inter infanoj, ofte en la formo de ĉikanado. La ofteco de fizika agreso pintas en la aĝo de 2-3 jaroj, kaj poste la averaĝo iom post iom malpliiĝas.[15][16]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1]
  2. (1990) “Humans, Chimps, and Bonobos: The Biological Bases of Aggression, War, and Peacemaking”, Journal of Conflict Resolution 34 (3), p. 553–82. doi:10.1177/0022002790034003008. 
  3. (2009) “Natural born killers: The genetic origins of extreme violence”, Aggression and Violent Behavior 14 (5), p. 286–94. doi:10.1016/j.avb.2009.03.005. 
  4. Lindenfors, P.. (2011) Evolutionary Aspects of Aggression: The Importance of Sexual Selection 75 (angle), p. 7–22. doi:10.1016/B978-0-12-380858-5.00009-5. ISBN 9780123808585.
  5. (1986) “Gender and aggressive behavior: A meta-analytic review of the social psychological literature”, Psychological Bulletin 100 (3), p. 309–30. doi:10.1037/0033-2909.100.3.309. 
  6. Lindenfors, Patrik. (2011) “Evolutionary Aspects of Aggression”, Aggression, Advances in Genetics 75. Elsevier, p. 7–22. doi:10.1016/b978-0-12-380858-5.00009-5. ISBN 9780123808585.
  7. (1 August 1998) “Phylogenetic analyses of primate size evolution: the consequences of sexual selection”, Biological Journal of the Linnean Society (en) 64 (4), p. 413–447. doi:10.1111/j.1095-8312.1998.tb00342.x. 
  8. Lindenfors, Patrik. (2007) Sex, Size and Gender Roles (en-US). Oxford University Press, p. 16–26. doi:10.1093/acprof:oso/9780199208784.003.0003. ISBN 9780199208784.
  9. (2006) “Intrasexual competition and sexual selection in cooperative mammals”, Nature 444 (7122), p. 1065–8. doi:10.1038/nature05386. 
  10. Zuk, M. "Sexual Selections: What We Can and Can't Learn about Sex from Animals." University of California Press, 2002{
  11. E.O. Wilson, On Human Nature (Harvard, 1978) pp.101–107.
  12. Leakey, R.,& Lewin, R. (1978). People of the lake. New York: Anchor Press/Doubleday.
  13. UNESCO, (1989). The Seville Statement, Retrieved: http://www.unesco.org/cpp/uk/declarations/seville.pdf Arkivigite je 2013-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  14. UNESCO Prize for Peace Education, (1989), Retrieved:http://www.demilitarisation.org/IMG/article_PDF/Seville-Statement-UNESCO-1989_a143.pdf
  15. (2000) “The development of aggressive behaviour during childhood: What have we learned in the past century?”, International Journal of Behavioral Development 24 (2), p. 129–41. doi:10.1080/016502500383232. 
  16. (2004) “Developmental Trajectories of Externalizing Behaviors in Childhood and Adolescence”, Child Development 75 (5), p. 1523–37. doi:10.1111/j.1467-8624.2004.00755.x.