Saltu al enhavo

Kampanjoj de la Tri Kontraŭoj kaj la Kvin Kontraŭoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kampanjo kontraŭ la tri malbonoj (1951) kaj la kampanjo kontraŭ la kvin malbonoj (1952) (ĉine 三反五反, pinjine: sān fǎn wǔ fǎn) estis reformaj movadoj lanĉitaj de Mao Zedong baldaŭ post la stariĝo de la Popola Respubliko Ĉinio. Ili celis purigi la ĉinajn urbojn disde korupto kaj disde la "malamikoj de la ŝtato". Tiuj kampanjoj celis aparte la politikajn kontraŭulojn kaj la kapitalistojn kaj rezultigis la firmigon de la potenco de Mao. La kampanjoj havis negativan efikon sur la ekonomion de grandaj urboj kiel Ŝanhajo, Tianjin kaj Chongqing. Multaj komercistoj sin mortigis; nur en Ŝanhajo, de la 25-a de januaro ĝis la 1-a de aprilo 1952, almenaŭ 876 personoj sin mortigis.

La Kampanjo de la Tri Kontraŭoj[redakti | redakti fonton]

La kampanjo de la Tri kontraŭoj oponis korupton, malŝparadon kaj burokratismon interne de la Partio, registaro, armeo kaj amasaj organizoj. Ĝi estis lanĉita en Manĉurio en 1951 de Gao Gang. Ĝi celis la membrojn de la ĉina komunista Partio, la eksajn membrojn de la Kuomintango kaj la burokratajn oficialulojn kiuj ne estis membroj de la partio.

La Kampanjo de la Kvin Kontraŭoj[redakti | redakti fonton]

La kampanjo estas lanĉita en januaro 1952 kaj celis aparte la kapitalistojn. Ĝi oponis korupton, eviton de impostoj, redukton de necesaj laboro kaj materialoj, ŝtelon kaj fraŭdon de la ŝtataj proprietaĵoj, kaj ŝtelon de ŝtataj ekonomiaj informoj.