Pitia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pizia)
Pitia
pozicio • eksa profesio
Informoj
vdr

En la Greka Mondo la PitiaPitio (greke Πυθία Pȳthíā), estis sacerdotino kiu proklamis la orakolojn inspiritaj de la diaĵo Apolono en la Orakolejo de Delfo, situinta en la omphalos, la «umbiliko de la mondo». En Esperanto iuj uzas Pitio kiel alternativan nomon de Delfo aŭ la ĉirkaŭa regiono[1] (greke Pȳthṓ) kaj ĝian adjektivan formon Pitia por la sacerdotino, sed aliaj uzas Pitio kiel nomon de la sacerdotino mem.

La Pitia komunikanta orakolon al Egeo. La mita reĝo de Ateno konsultas la Pitian sidantan sur la pelvo de la tripiedo. En Surskribaĵo, la figuro ŝin indentigas per Temi. (Medaljono de iu kilikso (pokalo) de atenstila ruĝkolora ceramikaĵo de epoko -430 a.K., verko de ceramikisto Kodros. Muzeo Antikensammlung de Berlino). Temas pri la unika tiuepoka bildo de Pitia.

La rolo estis plenumita de virinoj elektitaj el la urbo Delfo, senaĝaj limoj, laŭlonge de 2000 jaroj ĉirkaŭ, nome de 1400 a.K. ĝis al 392 kiam la praktiko estis malpermesita de la romia imperiestro Teodozio la 1-a post kiam li estis iginta kristanismon ŝtata religio en 380, aboliciante la paganajn kultojn pere de la teodoziaj dekretoj.[2]

La orakolo de Delfo estas unu el la religiaj institucioj de la klasika mondo plicerte dokumentitaj, kun plue eble la inter tiutipaj la plej fama. Laŭ Plutarko (Moralia[3] 414b), en la periodo de pli alta popolareco de la sanktejo de Delfo, samtempe almenaŭ tri virinoj Pitiaj aktivadis.
Inter la verkistoj kiuj tion mencias meritas memorigi; jen alfabetorde: Aristotelo, Diodoro Sicila, Herodoto, Eŭripido, Junianus Justinus, Lukano, Ovidio, Paŭzanio, Pindaro, Platono, Plutarko, Ksenofono, Sofoklo, Strabono kaj Tito Livio.

Organizo de la orakolado[redakti | redakti fonton]

La rolo de dia porparolantino donis al Pitia prestiĝon kaj socian pozicion nekutime altan en kulturo maĉisma kiel tiu greka. La devigoj altruditaj al ŝi estis la rita pureco kaj la formala seksabstino.

La preĝopetantoj kiuj vizitis Delfon por havigi orakolon, ofte post longa vojaĝo, estis selektitaj de la sacerdotoj kiuj juĝis la efektivan oportunon de ilia postulo konsulti la Pitian.

Antaŭ la konsulto oni kutimis oferi kaprinon, kies korpo estus lavita per akvo fluanta el la sankteja fonto kaj el kies visceroj, aparte el hepato, la sacerdotaro, en la rolo de haruspeksoj, estus antaŭvidinta la sukceson aŭ malsukceson de la renkonto kun la viziulino.
Estis kutimo krome donaci malavaran oferon al la sanktejo, kies kvanto kondiĉis ankaŭ la plian/malplian tempan proksimecon de la konsulto kun la Pitia.

Kutime la nomo de la preĝpetanto restis anonima, eventuale notigita nur post la evento aŭgurita.

Fine, kiam ĉiuj postuloj estas kontentigitaj, la preĝopetanto estis kondukita al la aditono (Άδυτον), la nealirebla ĉambro de la templo, kiu, en la aparta kazo de Delfo, konsistis en subtera ĉelo, kie li povis konsulti la Pitian kaj ricevi la revitan orakolon.

Origino de la Orakolejo[redakti | redakti fonton]

Restaĵo de la templo aŭ apuda de la templo.

La unua klasika aŭtoro kiu rakontas pri la originoj de la sanktejo estis Diodoro Sicila, verkisto de la 1-a jarcento, kiu informas [4] ke iu paŝtisto, certa Kouretas, iun tagon rimarkis ke unu el siaj kaprinoj – falinta en rokan foson – strangamaniere beadis.
La kaprobredisto, enirinte la groton, sin sentis trapenetrita de la dieca ĉeesto kaj ekde tiam li ekhavigis viziojn pri la pasinto kaj pri la estonto. Ekscitita pro la malkovraĵo, Kouretas avertis la loĝantojn de sia vilaĝo, kies multaj eniris plurfojojn la groton ĝis kiam unu el ili abrupte mortis.
Ekde tiu momento, la aliro al la roka fosaĵo estis permesita nur al junulinoj plej junaj kaj sekve, kun la fondado de la sanktejo, rigide reguligita de la sacerdotaro.

Diodoro asertas ke unuatempe la rolo de la Pitia estis rezervita al virgulinoj, sed ke kiam Ekekrato el Tesalio forrabis kaj sekse perfortis la viziulinon al kiu enamiĝis, estis dekretite ke neniu virgulino estu aŭgurinta kaj do la rolo estis laŭleĝe reservita al virinoj aĝe maturaj kiuj, tamen, daŭrigus vesti virguline kiel la originaj sacerdotinoj.

Kiel dedukte de Joseph Eddy Fontenrose kaj de aliaj mitologoj, la nomo Pȳthíā devenas el Pȳthṓ (Πυθώ), nome de la sanktejo laŭ la fondaĥa mito kiu vidas Apolonon mortiganto de la Pitono metita gvardio de la sanktejo de Delfo, jam dediĉita al virina diino. Aliaj milologoj, tamen, parolas pri aliaj dioj al kiuj estis dediĉita la templo kaj pri relativaj malsamaj mitaj eventoj.

Eĉ la nomo Delfo havus mitan originon: ekzemple el Δελφίνιoν (Delfinio) el la epiteto Δελφίνιος (Delfinio) atribuita al Apolono en la homeraj himnoj.

Ankaŭ Pitono havus sian etimologion originon, el verbo πύθειν kiu ĉikaze signifus putrigi) (Ĉu aludoj al najbaraj marĉoj?).

Ke la diaĵoj anstataŭis antaŭajn diaĵon estas evidentigate de la arkeologiaj elfosaĵoj kiuj montras la sinsekvon de spuroj de kulto al diversaj diaĵoj.[5].

Sciencaj hipotezoj pri la kreiĝo de la orakolo[redakti | redakti fonton]

Sacerdotino de Delfo- Priestess of Delphi (1891) de John Collier. Sidanta sur tripiedo, la Pitia spertas la efikon de la pneŭmo emananta el malalto.

Ofte oni supozis ke la Pitia elmetus siajn orakolojn en stato de mensa ekscitiĝo, pro halucinotranco, estiĝnita per inspiro de vaporaĵoj forvenintaj el surtera fendo aŭ per maĉo de halucinogemaj vegetaloj kiel laŭro, kaj poste rakontus la aŭguraĵojn konfuzomaniere al la sacerdoto kiu ilin interpretus por la preĝpetanto.

Oni ankaŭ sugestis ke la sugestia etoso de la loko, la sankta liturgio kun sugestiaj ritoj, la anksiaj atendoj kaj la entuziasmo de la preĝpetantoj, kontribuus por ke la viziulino enirus staton de mistika ekzaltado.

Kvankam la klasikaj fontoj estas unuanime liverantaj imagon de virino kiu sin esprimas laŭ inteligenta maniero kaj senpere al la preĝpentanto [6], rilate al la hipotezo de halucigena gaso, jam greka historiisto Plutarko, kiu junaĝe sacerdote deĵoris en la delfa templo, asertas (Moralia 437c) ke la Pitia – por havigi viziojn – sin enfermigis en la foso en kiu «dolĉaj vaporoj» foriris el la rokoj.

Pluraspektaj esploroj, ankaŭ geologitipaj, ofte ripetitaj per diversa teknikaĵoj, neniam konfirmis tiun Plutarkan priskribon.

En 2000, Luigi Piccardi, de la franca Nacia Konsilio pro la Esploroj, Formulis la hipotezon ke la orakola terfaŭko citita en la mito estus la rezulto de terena rompo kaŭzita de tertremo laŭlonge de la sisma faŭlto de Delfo, kaj ke la “vaporoj” povus esti spuroj de sulfura acido kaj karbona dioksido, kapablaj estigi psikoaktivajn efikojn en homo.

Aliaj geologoj en interdisciplina teamo, atentigis pri koncentrado de 15,3 ppm de metano kaj 0,3 ppm de etileno en la hidrologia fonto de Kerna, loko apuda al la Delfa templo[7]. Laŭ ili tiuj elementoj povus koincidi kaj esti la kaŭzoj de la efikoj priparolitaj de Plutarko. Aliaj esploroj tiudirektaj portis helpon al tiu hipotezo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV [1]
  2. La juĝo de la Patroj de la Eklezio pri la sibiloj ĝenerale estis kritikataj kiel superstiĉoj kaj trompoj, kvankam foje ili profitis de sibilaj sentencoj favoraj al dogmoj de kristanismo. Vidu en Tiburtina Sibilo [2] Arkivigite je 2013-04-18 per la retarkivo Wayback Machine.
  3. La verkoj de Plutarko estas kutime cititaj latinlingve.
  4. Diodoro Sicila, Bibliotheca historica 16.26.1-4.
  5. Margherita Bottino, La divinazione nell'antichità classica [3] Arkivigite je 2013-03-20 per la retarkivo Wayback Machine en Agorà VII, oktobro-dicembro 2001.
  6. Fontenrose 1978, pp. 196-227; Maurizio 2001, pp. 38-54.
  7. Henry A. Spiller, John R. Hale, Jelle Z. de Boer. The Delphic Oracle: A Multidisciplinary Defense of the Gaseous Vent Theory. In Clinical Toxicology 40.2 (2002) pp. 189-196.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Walter Burkert, La religione greca di epoca arcaica e classica, Jaca Book, 2003 ISBN 88-16-40585-6
  • Joseph Eddy Fontenrose, Python; a study of Delphic myth and its origins, 1959
  • Joseph Eddy Fontenrose, The Delphic Oracle: Its Responses and Operations, 1978.
  • Robert Graves, I miti greci, Longanesi, Milano 1989 ISBN 88-304-0923-5
  • Lisa Maurizio, The Voice at the Centre of the World: The Pythia's Ambiguity and Authority pp. 46–50 in Andre Lardinois e Laura McClure, Making Silence Speak: Women's Voices in Greek Literature and Society, Princeton University Press 2001
  • Luigi Piccardi, Active faulting at Delphi: seismotectonic remarks and a hypothesis for the geological environment of a myth. Geology, 28 (2000) pp. 651–654
  • Henry A. Spiller, John R. Hale, Jelle Z. de Boer. The Delphic Oracle: A Multidisciplinary Defense of the Gaseous Vent Theory. in Clinical Toxicology 40.2 (2002) pp. 189–196
  • Giuseppe Etiope, Papatheodorou, G., Christodoulou, D., Geraga, M., Favali, P., The geological links of the ancient Delphic Oracle (Greece): a reappraisal of natural gas occurrence and origin. Geology, v.34 (2006), pp. 821–824.
  • Luigi Piccardi, Monti C., Vaselli O., Tassi F., Gaki-Papanastassiou K., Papanastassiou D., Scient of a myth: tectonics, geochemistry and geomythology at Delphi (Greece). Journal of the Geological Society, London, 165 (2008), pp. 5–18

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]