Neĝoŝtormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trupoj marŝantaj sub neĝoŝtormo.

Neĝoŝtormo (angle blizzard) estas ŝtormo de neĝo, glacio kaj hajlo kun precipitaĵoj de neĝo en forta intenseco, kiu okazas ĝenerale en zonoj de alta montaro aŭ altaj latitudoj, kie la temperaturoj estas multe pli subaj ol 0°C.

La neĝoŝtormoj estas tre danĝeraj por la montogrimpistoj, ĉar ili malhelpas videblon kaj pliigas la riskon de morto pro la malaltaj temperaturoj kiuj okazas en ili. La temperatuara impreso dum neĝoŝtormo malpliiĝas facile sub −20°C kaj la videblo ege malpliiĝas.