Faka Esperanto-vortaro : Konstruado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekde 1993 la faka asocio Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) subtenis la eldonon de iuj fakaj Esperanto-vortaroj pri konstruado.

Ekzemple menciindas

  • Werner, Jan (2002-2016): Terminaro de betono kaj betonistaj laboroj, 67 paĝoj.
  • Werner, Jan (2015): Terminaro de kanalizacio, 350 terminoj (ankaŭ en la angla, ĉeha kaj germana), 89 paĝoj.

Krome pri la temo konstruado listiĝu la vortaroj

  • Lauriol, Frederic (2016): Teknika vortaro de Greziljono, eldoninto SAT[1] Tiu vortaro celas ĉiujn teknikistojn kaj ĉiofarantojn. Ĝi nomas ilojn aŭ provizojn uzatajn por fabriki, konstrui, ripari kaj ĝardeni (en Esperanto kaj franca lingvo, kun bildoj)[2]. La aŭtoro pro tiu eldonaĵo en julio 2018 honoriĝis per la OSIEK-premio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]