Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

TAKE-ESPERANTO estas la Tutmonda Asocio de Konstruistaj Esperantistoj fondita en 1993 en Wintzenheim, urbeto en la regiono Alzaco de Francio, fare de la esperantistoj Michel Basso, Jean-Pierre Cancel, Edmond Ludwig kaj André Grossmann. Daŭre la sidejo de la asocio estas en la urbo Wintzenheim.

La asocio havas komisionon kiu zorgas pri la terminologio en Esperanto pri konstruado. Inter pluraj projektoj menciindas helpo por fondado de esperantista konstru-firmao - Esperantista Investa Societo pri Loĝejoj.

Oficia eldonaĵo estas la trimonata revuo La domo. De 2005 aperas ĉiu-jaraj teknikaj artikolaroj Jarkolektoj de TAKE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]