Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Junio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 4 junio 2023 20:42
Artikolo
BA28 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ununuraj numeroj de revuoj (kiel BA28, BA29, BA30, BA31, BA32, ktop, ktp) ne estas menciindaj en VP. Ĉu ni kreu po unu artikolo por ĉiuj revuoj de Vikipedio (Vogue, National Geographic, Unesko-Kuriero, ...) aŭ ankaŭ simple por ĉiu eldonaĵo en Esperanto? Tio ne estas la celo de VP, laŭ mi. Tamen, mi ja kredas, ke tiuj informoj estas interesaj kaj utilaj (por aliaj projektoj). Eble indas movi ĉi tiujn informojn al alia retejo, antaŭ forigi la paĝojn. Kion vi opinias? Ĉu vi konsentas?
Uzanto
Super Nabla🪰 20:38, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
4 kontraŭ, 1 duba por forigo: ne forigita ThomasPusch (diskuto) 13:33, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi konsideras ĉiun volumon de BA mallarĝa antologio de kulturaj tekstoj, do komparebla al aliaj esperantlingvaj libraj antologioj kaj neniel al iu ajn taga eldono de nacilingva gazeto aŭ ĵurnalo. Por vikifontaro la resumoj ne taŭgus - tie oni atendus la plenajn tekstojn, kaj elporti la paĝojn al la persona retejo de iu privata volontulo alportus fortan riskon ke la tekstoj perdiĝos, plej malfrue post kvin aŭ dek jaroj. Mi persone neniam iel ajn engaĝiĝis por BA, sed mi forte konsideras ĉiun unuopan numeron menciinda por esperantlingva reta enciklopedio. ThomasPusch (diskuto) 22:01, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi tute konsentas kun ThomasPusch kaj nur bedaŭras, ke oni ne povis sekvi la serion ĝis nunaj numeroj. Iam mi akiris ekzemplerojn kaj povis fari kelkajn tiajn artikolojn, kiuj aparte utilis por bluigi ligilojn, tio estas krei apartajn artikolojn pri verkistoj, kaj teksi reton de esperantlingva literaturo.--kani (diskuto) 11:01, 29 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kontraŭ Kontraŭ: Kiam tiuj ĉi artikoloj ekaperis, ankaŭ mi ekdubis ĉu ili estas konservindaj, sed poste rimarkis ke ĉiu numero havas krom ISSN ankaŭ ISBN, do havas statuson de libro kaj ĝis nun ĉiu eo-libro estis konsiderata inda je artikolo (almenaŭ tiel mi komprenas la praktikon de nia Vikipedio). RG72 (diskuto) 09:44, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon, @RG72. Ĉar multaj libroj estas mem-eldonitaj, mi ne kredas, ke la lingvo estas sufiĉa kriterio por decidi la menciindecon. Indas inkluzivi aliajn kriteriojn kiel la eldonejo, la preskvanto, ktp., laŭ mi. — Super Nabla🪰 11:39, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne dankinde, kara. Eble vi pravas, sed mi antaŭvidas problemojn rilate difinadon de tiuj kriterioj. Eldonejoj aperas kaj malaperas, eldonkvanto kutime restas nekonata ktp. RG72 (diskuto) 11:53, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Supozeble ne eblos difini betonajn leĝojn pri minimuma eldonkvanto fidinde pruvata per sendependa tegmenta asocio de naciaj libroeldonejoj, jam pro tio ke ne ĉiu nacia libroeldonejo konsideros sin respondeca pri eldonaĵoj en sennacieca lingvo eldonata hazarde en la propra lando. Sed eblas individue juĝi la utilon. Mi iom dubas ĉu ĉiu "mem-eldonita libreto" havas kaj ISSN- kaj ISBN-numeron, la serio Beletra Almanako sendube havas, ĉiukaze la eldonoj aperas en (kompare kun la merkato de esperantlingvaj produktĵoj) konata profesieca eldonejo, kiu ne estas en danĝero rapide malaperi, kaj ili estas eksterordinare konataj inter esperantlingvaj literaturaj legantoj - do la unuopaj artikoloj ankaŭ tre utilas por mencioj de internaj ligiloj en listoj pri verkaĵoj de biografioj pri esperantlingvaj verkistoj. Kiel, vi pensas, la islanda vikipedio juĝas pri literaturaj produktaĵoj en la islanda lingvo? Supozeble tie same ekzistanta ISBN-numero kaj konata eldonejo sufiĉas por menciindeco en la islanda vikipedio (kaj eventuale ankaŭ tie oni povas foje individue fari escepton, ekzemple se originala libro memeldonita estas forte recenzata en la tiulingva gazetaro kaj rezulte oftas en libroservoj kaj bibliotekoj, eĉ se statistikoj pri tio eble nur pene atingeblas, sed konkretaj mencioj pri ekzisto en bibliotekoj estas) - mi eĉ pensas ke en lingvo kun konsiderinde malpli da parolantoj ol Esperanto aŭ la baltaj lingvoj la ekzisto entute de literatura produktado estas heroa ago, alte aprezinda! ThomasPusch (diskuto) 13:39, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eble indus aldoni al tiuj ĉi artikoloj referencojn al aŭtoritataj fontoj? Dum longa tempo ĉiu numero akiras apartan recenzon en La Ondo de Esperanto, afiŝatan ankaŭ en ĝia retejo. RG72 (diskuto) 04:33, 1 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Certe, estas tre bona ideo meti la koncernajn recenzojn en La Ondo en sekcioj pri referencoj! @RG72: Ĉu vi povus komenci meti ilin? Kaj aliflanke ankaŭ apartaj informkestoj indus: mi en BA28 eksperimente metis unuan. --ThomasPusch (diskuto) 11:38, 2 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi bone aspektas. Krome iam mi komencis alŝuti kovrilpaĝojn (kelkaj tre belaj), sed la vikimedia polico ne konsentis. Restis nur la naŭ unuaj. Oni supozas, ke tio estas protekto de aŭtorrajtoj, sed mi certas, ke la respondeculoj de BA preferus montri ilin.--kani (diskuto) 19:42, 2 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun jam ĉiuj numeroj de 28 ĝis 45 havas informkestojn, mi hieraŭ krude metis la mankajn ĝermojn pri numeroj 36 ĝis 45, tie ankaŭ elkonstruis la vikidatumajn erojn, kaj krome metis la enhavolistojn jam al la lastaj ses numeroj, do 40-45 - krome Kani meti la liston de BA 36. Do mankas ankoraŭ la enhavolistoj de la ceteraj novaj tekstetoj 37 ĝis 39, kaj jam kolektiĝis tuta fasko de novaj, "bonaj" ruĝaj ligiloj de literaturaj biografioj kiuj vere dezirindus. Tamen, @RG72: kio estas pri la ideo meti la koncernajn recenzojn en La Ondo en sekcioj pri referencoj? Vi vidas ke pri BA39 mi trovis retan recenzon en La Ondo kaj enkonstruis ĝin al la vikipedia teksto, sed krome mi rete ne jam trovis referencojn. ThomasPusch (diskuto) 13:02, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun ankaŭ la lasta el la mankantaj paĝoj pri numeroj 37 ĝis 39 havas enhavoliston. Tio pretas. Tamen restas demandoj pri iuj verkistoj, pri kiuj estas nul informoj en vikipedio inkluzive de vikidatumoj. Eble, se oni havus ekzempleron de la koncerna volumo, el tio eblus ĉerpi iom pli da informoj? ThomasPusch (diskuto) 19:43, 6 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ paŝon antaŭen: nun ankaŭ n-ro 1-27 havas decan informkeston, kaj 1-45 havas bonan etikedon en vikidatumoj, ankaŭ multlingve. ThomasPusch (diskuto) 10:53, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi tamen ankoraŭ alvokus aparte en la lastaj volumoj (40 41 42 43 44 45) krei biografiojn por verkistoj kaj tradukistoj kaj forigi ruĝajn ligilojn. Ĉu iu havas tiujn volumojn kaj ĉu en ili eble estas koncizaj biografiaj resumoj pri la koncernatoj? ThomasPusch (diskuto) 13:18, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Aidas (diskuto) 11:17, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Bruger:DKinzler (WMF)/Sandbox2 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
testaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 14:06, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Komento Komento: Same por Bruger:DKinzler (WMF)/Sandbox.--kani (diskuto) 14:06, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Kompreneble. Mi scivolemas kio estas tiu "T320529", kiun oni ĵus volis testi ĉe ni... Sed iel ajn, ne estas io malica. ThomasPusch (diskuto) 14:12, 31 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch JEN: phab:T320529 :-) Taylor 49 (diskuto) 19:11, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. TP 05:25, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Nun finfarita laboro[redakti fonton]

Taylor 49 (diskuto) 23:38, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun restas nur 90. Mi vere alvokas ke iu alia finu la laboron, kiu estas tiom teda ke justas dividi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 06:43, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se mi bone memoras, @KuboF Hromoslav havas roboton kun rajtoj kiel administranto kiu povus fari tion rapide. — Super Nabla🪰 08:49, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@KuboF Hromoslav Ĉu vi ankoraŭ ne vidis la noton por vi aŭ ne komprenis ke estis konkreta peto? Certe, estas konkreta peto. Aidas (diskuto) 11:22, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 09:46, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Dankon! Bone. ThomasPusch (diskuto) 18:55, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Publikaj festotagoj en Irano (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas en fuŝa alia lingvo.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:05, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva teksto. RG72 (diskuto) 03:47, 5 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: tuja forigo. Taylor 49 (diskuto) 22:04, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/de[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-04-19 > 2023-06-06
Artikolo
Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/de (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
neuzata subpaĝo, va Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/eo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 03:07, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ne eblas monatojn atendi, kaj kiel skribite, Tlustulimu povas senprobleme reaperigi la paĝon kaj provizi ĝin per tauĝa e-lingva klarigo. ThomasPusch (diskuto) 11:27, 8 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
kaj en kazo de dubo kaj en kazo de dubo Por Por: Aspektas kiel forgesita paĝo. Ĝin metis kaj supozeble forgesis Tlustulimu. Laŭ mi sufiĉas atentigi lin pri tio kaj li povas mem formeti la tekston, sen ke oni ĉi tie devus vaste diskuti pri tio. @Tlustulimu: Ĉu io kontraŭas ke vi simple ordigas la spacon? Tiam aŭtomate la diskutero forpulvoriĝas... Aidas (diskuto) 16:31, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi foje kreis dokumentadojn por Lua-moduloj laŭ la maniero de la germana Vikipedio. Do, la germanlingva subpaĝo celas ebligi eblajn transprenojn al alilingvaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 12 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas tre nekutima kazo, sed: Mi konsentas esti kontraŭ forigo de la malĝustlingva paĝo, SE vi, Tlustulimu, bone en Esperanto per kesto afiŝas kiun sencon la paĝo havas, kaj ke ĝi fakte estas nacilingva traduko de origine esperantlingva paĝo. Ne por ni, kiuj ĉi tie vidas klarigojn, sed por ĉiu ajn, kiu povus trafi la paĝon kiel ĵus Taylor 49 trovis ĝin - kaj kiuj certe miros, kaj kiel Aidas supozos ke "aspektas kiel forgesita paĝo". Ĉu cetere ekzistas informo, ke iu alilingvulo foje uzis la germanlingvan paĝon? Sed eĉ se ankoraŭ ne: LUA estas tiom malfacile komprenebla kaj samtempe tiom centra elementaro en Vikipedio, ke tendence informaj helpopaĝoj pri ĝi ĉiam bonvenas - se oni evidente klarigas kio estas la celo de iu informa helpopaĝo. ThomasPusch (diskuto) 12:22, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Hm, ĉi tie ne multo moviĝas. Mi daŭre estus por kontentiĝo nur havi Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/eo kaj formeti Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/de, se ne, kiel proponis Thomas antaŭ preskaŭ ses semajnoj, aldonatas klariga kesto en Esperanto, kiu afiŝas kiun sencon la paĝo havas. Sed iu ajn aŭtomata tradukilo kiel tiu de Guglo ankaŭ fidinde tradukos Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/eo al la germana aŭ al iu ajn alia lingvo. @Tlustulimu: Ĉu vi ankoraŭ volos fari klarigan keston, aŭ ĉu vi tamen rezignos pri la germanlingva versio de la esperanta helpopaĝo? Aidas (diskuto) 11:48, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
kaj post lasta atenda semajno kaj post lasta atenda semajno Por Por: Prave. Mi iom zorgigite rimarkas, ke Tlustulimu jam ekde la 6-a de majo vikiferias. Por tiom kerna, tre sperta kaj kutime aktivega kontribuanto tia malaktiviĝo bedaŭrindas, kvankam kompreneble ĉiu ajn foje havu kaj ĝuu ferion, ankaŭ ferion kvarsemajnan. Tial evidente li ne vidis la atentigon de la 23-a de majo. Mi proponas atendi lian reaperon lastan semajnon, ĝis la 6-a de junio, kaj tiam forigi la tekston en malĝusta lingvo. Kiam Tlustulimu reaperos, li jes havos ĉiujn rajtojn tuj reaperigi la germanlingvan paĝon kaj provizi ĝin per klarigo esperantlingva. Sed ankaŭ ĝustas, ke "iu ajn aŭtomata tradukilo kiel tiu de Guglo ankaŭ fidinde tradukos Vikipedio:Lua/Moduloj/Problemoj/eo al la germana aŭ al iu ajn alia lingvo". ThomasPusch (diskuto) 22:59, 28 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 04:04, 10 jun. 2023 (UTC)
Artikolo
Atmosfero (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Oni ne bezonas ĉi tiu apartigilo; ne estas multe da ambigueco pri kio la vorto priskribis. Atmosfero (astro) meritas la ĉi tiun spacon, artikolo kiu havas tre strangan k nekutiman titolon.
Uzanto
Johano 04:04, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 11:24, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: estas ankaŭ mezurunuo, krome la artikolo ekzistas en multaj aliaj lingvoj --Crosstor (diskuto) 04:24, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: ĉar estas ankaŭ kaj mezurunuo de premo pri gasoj aŭ vaporoj, t.e. 1 atm = 1013,25 mbar = 101 325 Pa (vidu: paskalo) kaj (metafore) cirkonstancaro, ĉe kiu iu vivas aŭ io okazas; etoso.
Sed mi komprenas kaj subtenas la deziron de Johano, ke bonus se ligilo "atmosfero" tuj gvidus al la teksto nun nomata "atmosfero (astro)".
Tial mi estas Por Por: alinomigo de teksto "atmosfero" al "atmosfero (apartigilo)" kaj por alinomigo de teksto "atmosfero (astro)" al "atmosfero". Tial nenio perdiĝas, sed tamen la ligiloj funkcias pli glate, kaj ne plu estas Atmosfero (astro), artikolo kiu laŭ Johano "havas tre strangan k nekutiman titolon." ThomasPusch (diskuto) 06:06, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: ĝi estas ankaŭ nomo de mezur-unuo. — Super Nabla🪰 09:07, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi starigis koncernan diskuton en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj#Pri atmosferoj. — Super Nabla🪰 09:14, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar la proponinto mem tute konsentas pri la alternativa aro de alinomigoj, kaj rezulte ne plu estas voĉo por forigo, mi pensas ke eblas pli frue fermi la proponon pri forigo. Ni diru post 24 horoj, do post 04:04, 10 jun. 2023 (UTC), ĉu? ThomasPusch (diskuto) 12:14, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo --- Por Por: "atmosfero" --> "atmosfero (apartigilo)" kaj "atmosfero (astro)" --> "atmosfero" --- Por Por: forpreno de metafora senco neenciklopedieca el la apartigilo Taylor 49 (diskuto) 17:18, 9 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Farite la alinomigoj, kaj pri la (ne)enciklopedieco de la metafora senco vidu la noton Diskuto:Atmosfero (apartigilo). ThomasPusch (diskuto) 11:46, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
China Three Red Lines (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jam konata spamulo metas tiajn sensencaĵojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:46, 10 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 06:55, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
La spamaĵo forigita, la vandalo blokita (por daŭro de jaro). Dankon pro la atentigo! RG72 (diskuto) 06:55, 11 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtutje
Artikolo
Velboota (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas kopio de artikolo Velŝipo, eble tajperaro el Velboato, kiu fakte esas alidirektilo al Velŝipo. Farita de anonimulo.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:36, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 09:46, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 23:35, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Uzantopaĝo:Badak Jawa/Provejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:18, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 09:40, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo -- testa paĝo. Taylor 49 (diskuto) 23:35, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Listo pri konataj finnaj kalvuloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas nun malplena, sed kreita enhavis nur stultaĵon kun nur persona intereso
Uzanto
--kani (diskuto) 14:43, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 09:43, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Eĉ necesus blokado de la titolo.--kani (diskuto) 14:44, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo Por Por: sxlosado de la titolo. Taylor 49 (diskuto) 23:35, 12 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite La titolo estas blokita porĉiam. ThomasPusch (diskuto) 18:20, 13 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 22 junio 2023 11:43
Artikolo
Mrs. Miniver (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Nur unu frazo, sen ŝablonoj kaj vikiigo, sen intervikioj. RG72 (diskuto) 11:45, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 11:45, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
ampleksigita al pli ol artikola ĝermo. dankon por trovi la antaŭe mankan tekston. ThomasPusch (diskuto) 04:17, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kompreneble en la origina versio la propono de RG72 ĝustis. Mi komence simple volis aldoneti informkeston, intervikiojn kaj eksteran ligilon al IMDb, kaj metis ŝablonon "ĝermeto", sed kiam mi legetis pri la filmo, tiu "ĝermeto" rapide fariĝis "ĝermo" kaj intertempe estas fakte jam pli ol artikola ĝermo, kun du referencoj, kaj kvin/ses ligiloj kiuj gvidas al ĝi, do ankaŭ ne plu orfa. Tial mi nun estas Kontraŭ Kontraŭ: Tiel sendube ĝi povas resti, miaopinie. ThomasPusch (diskuto) 13:10, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
PS, trivialaĵo: de la scenaristo, la aŭstro Georg Fröschel, eĉ romano aperis en Esperanto... TP
Kontraŭ Kontraŭ: ĉar nun estas sufiĉe kvalita por resti en VP. — Super Nabla🪰 22:05, 15 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Strangaj melkadoj: du alidirektiloj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 23 junio 2023 23:29
Artikolo
Melki (masturbi) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ankoraŭ ne komplete alkutimiĝis al la strangaĵoj de la esperantistoj. Ĉu tiu signifo de «melki» vere ekzistas? Mi kontrolis en PIV kaj ankaŭ en la tekstaro. Se ne ekzistas, indas forigi la alidirektilojn Melki (masturbi) kaj Melki sin.
Uzanto
Super Nabla🪰 23:43, 16 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
vidu sube ThomasPusch (diskuto) 10:08, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Min persone iom nervas ke iuj vikipedianoj ŝajne prenas grandan kontentiĝon el tio, plibuntigi "sekan, grizan enciklopedion" per slangaj ĵargonaĵoj de "sentite socie malpermesitaj" temoj aparte pri sekso, kaj kompreneble en sia volupteco de entuziasmo rompi sociajn normojn neniam pensos pri tio, serĉi aŭtoritatajn referencojn por siaj slangaj ĵargonaĵoj. Sed mi en la verkaĵo Tabuaj vortoj en Esperanto trovis trovis indikon "melki (ĵargono - pika vorto, kiu ne uzindas en pruda konversacio, verbo transitiva) eltiri la lakton el viro", kiu jes nomeblas aŭtoritata referenco. ThomasPusch (diskuto) 06:17, 17 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne interesiĝas ĉu estas tabuo aŭ ne. Se ĝi havas fonton (vi ĵus montris, ke fonto ja ekzistas), la vorto povas/devas resti. — Super Nabla🪰 06:44, 19 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Krome, mi volas pludiri, ke Esperanto estas ankaŭ por homoj «normalaj/ordinaraj», kiuj hontas kiam aŭskultas publikajn paroladojn pri sekso, kiuj ne volas rompi sociajn normojn, kiuj ŝatas manĝi viandon preskaŭ ĉiutage, ne interesiĝas pri internacieco, ne estas politike maldekstraj, ktp. Mi rekonas valoron de la Esperanta kulturo, sed mi ŝatas ankaŭ inkluzivi tiujn kiuj havas malsamajn vidpunktojn/sintenojn. — Super Nabla🪰 09:19, 19 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi jŭs enigis la aŭtoritatan referencon al la teksto (ĉar ne sufiĉas ke la referenco nur citiĝas ĉi tie), kaj krome riparis rompitan eksteran ligilon. Tiel la temon jam eblus fermi, kaj konsideri la problemon solvita. Aŭ, kvankam tio ne estus urĝe necesa, se estas ankoraŭ tri tagoj por diskutado, ĉu eble iu ankoraŭ havus ideon pri dua referenco? ThomasPusch (diskuto) 05:03, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
Tamen ne venis pliaj ideoj. Sed ĉar la teksto nun havas fonton kiu pravigas la alidirektilojn Melki (masturbi) kaj Melki sin, ili povas sendube resti. ThomasPusch (diskuto) 10:08, 24 jun. 2023 (UTC)[Respondi]