Uzanto-Diskuto:Johano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Johano!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  RG72 (diskuto) 13:20, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Faka temo[redakti fonton]

Saluton Jacjchango tre bone ke vi scias pri fakaj temoj kiel Altfrekvenco/radiofrekvenco, mi tre ŝatis vian kontribuon, dankon👍. JabieroKubo (diskuto) 01:52, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kaj bonvenon al artikoloj pri Irlando kiuj vere necesas. Tamen la uzado de "de" en geografiaj nomoj estas kontaĝo de la uzado en aliaj lingvoj. Graflando Waterford estas pli ĝusta ol Graflando de Waterford, kiu signifus, ke la tuta graflando estus posedo de Graflando Waterford. Ja estus ĝusta la municipa teritorio "de" Waterford, la ĉirkaŭa areo "de" Waterford, ktp. Tiel mi alinomis Montoj de Comeragh (kiu restos kiel alidirektilo) al Montoj Comeragh.--kani (diskuto) 12:57, 26 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Alia faka temo[redakti fonton]

Saluton. Mi bonvenigas artikolojn kiel Masenergia ekvivalento, pri kio mi scias absolute neniom. Krom kreado de novaj artikoloj, estas ege grava ankaŭ la plibonigo (respektive ampleksigo) de kelkaj el la mil havendaj artikoloj (fiksita listo) kiuj estas dividitaj en tri kategorioj laŭ la enhavokvanto, kaj el kiuj 34 ankoraŭ estas en la plej malalta kategorio (sub 10 000 bitokoj). Ekzemple Maso estas unu el tiuj 34 atingeblaj en Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB. Mi eĉ metis tien ion el via Masenergia ekvivalento. Sed en artikolo Maso ampleksigo ĝis 10 000 bitokoj ekzemple pere de tradukoj estus ege bonvena. En Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj Esperanto estas ne en 36a sed en 15a rango!--kani (diskuto) 16:03, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon pro la kreo de teknika artikolo Diskriminanto, pri kiu mi tute malfakas. Nun en Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 10 kB estas jam ne 34, sed nur 26 artikoloj, inter kiuj eble vi povos trafi iun kiu povus esti plialtigita al pli supra kategorio (pli grandaj ol 10 kB). En Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj Esperanto estas ne en 15a sed jam en 12a rango!--kani (diskuto) 13:01, 19 jul. 2022 (UTC)[Respondi]