Mrs. Miniver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mrs. Miniver
filmo
Originala titolo Mrs. Miniver
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1942, 1 dec. 1942
Ĝenro milita filmo, filma dramo, propaganda filmo, amafera filmo
Kameraado Joseph Ruttenberg
Reĝisoro(j) William Wyler
Produktisto(j) Sidney Franklin
Scenaro Georg Fröschel • James Hilton • Arthur Wimperis • Claudine West
Loko de rakonto Anglio
Muziko de Herbert Stothart
Rolantoj Greer Garson • Walter Pidgeon • Teresa Wright • Richard Ney • May Whitty • Reginald Owen • Henry Travers • Henry Wilcoxon • Helmut Dantine • Sidney Franklin • Peter Lawford • Paul Scardon • John Abbott • Rhys Williams • Charles Bennett • Leonard Carey • Alec Craig • Vernon Steele • Ian Wolfe
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Mrs. Miniver estas drama filmo de 1942, kiel ĉiuj filmoj de la epoko kompreneble farite nigra-blanke. Ĝin realigis la svis-german-usona reĝisoro William Wyler (Willy Wyler). Temo estis la erupcio de la Dua Mondmilito en ĝis tiam tre paca kaj burĝa kvartalo de Londono.

Dum filmado en decembro 1941, Nazia Germanio deklaris militon kontraŭ Usono. Kiel rezulto, la studio permesis al Willy Wyler refilmi kelkajn scenojn kiuj antaŭe estis moligitaj komparite kun la origina romano kaj portreti la germanajn karakterojn laŭ pli negativa maniero. Rezulte kompreneble temas pri propaganda filmo kontraŭ Nazia Germanio, en kiu motoris pluraj germanlingvaj fuĝintoj kaj kiu eĉ estis filmita en la germana kaj angla lingvoj.

Laŭdoj[redakti | redakti fonton]

La brita ĉefministro Winston Churchill laŭdire asertis ke la filmo alportis pli al la fino de la milito ol aro de fortegaj militŝipoj. La usona prezidanto Franklin D. Roosevelt estis tiel imponita de la fina parolado de la vikario en la bombardita preĝejo, ke li distribuis la paroladon en flugfolioj en Eŭropo kaj laŭtlegigis ĝin per la radio en Usono.[1] Unu el la admirantoj de la filmo estis la nazia ministro de propagando Joseph Goebbels: “Ĉi tie vi povas en perfekteco vidi ĉion, kion mi postulas ekde monatoj, eĉ jaroj de la germana filmproduktado." Li prezentis la filmon al germanaj reĝisoroj "por montri al ili kiel " perfekta propaganda filmo "devus esti farita".[2]

Oskar-premioj[redakti | redakti fonton]

La filmo estis nomumita por Oskar-premio en dek du kategorioj. Ĉe la premioceremonio la 4-an de marto 1943 ĉe la Ambasadora Hotelo en Los-Anĝeleso, la filmo gajnis fine ses Oskar-premiojn, interalie en la aparte renoma kategorio de plej bona filmo. La aktorino Greer Garson, kiu gajnis Oskaron por Plej bona Aktorino pro sia titolrolo, faris kvin-minutan akceptparoladon, kio supozeble estas la plej longa akceptparolado ĉe la ceremonio ĝis nun. Ankaŭ la reĝisoro William Wyler (Willy Wyler), la scenarista teamo gvide de la aŭstro Georg Fröschel kaj la aktorino Teresa Wright por la Plej Bonkvalita Helpaktorino en Mrs. Miniver estis inter la honorigitoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Troyan: ''A Rose for Mrs. Miniver. The Life of Greer Garson (Rozo por sinjorino Miniver. La Vivo de Greer Garson). The University Press of Kentucky, 1999, p. 134.
  2. Die Tagebücher von Joseph Goebbels: Teil II - Juli-September 1943 (La Taglibroj de Joseph Goebbels: Part II - julio-septembro 1943). Eldonejo KG. Saur, Munkeno 1993, p. 64.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Greer Garson kaj Teresa Wright en la filmo