Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2014/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 16:31, 4 Feb. 2014 (UTC)
Artikolo
Jorge Pavón (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Esti havinta iun postenon en esperantista organizo ne pravigas enciklopedian arikolon
Uzanto
Jorge Pavón (diskuto) 16:31, 3 Feb. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
konsiderita kiel grav(et?)a por Esperanta Vikipedio --KuboF (diskuto) 21:24, 4 Maj. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Esti havinta iun postenon en esperantista organizo ne neprigas enciklopedian artikolon, sed ankaŭ ne malpermesas ĝin. La artikola ĝermo havas tute neŭtralajn, esperantlingve utilajn biografiajn informojn, kiuj ekster vikipedio estus multe malpli facile kolekteblaj, kaj alia artikolo ligas al ĝi. Laŭ amplekso, la teksteto estas ĉe la limo ankoraŭ esti alineo en la listo ĝermolisto de hispanaj esperantistoj, sed ĝi plenumas la kriteriojn de artikola ĝermo kaj plivastigeblas, do senriproĉe povas resti kiel memstara artikola ĝermo. Nur mi proponas en la koncerna diskutpaĝo aldoni la ŝablonon {{Vikipediisto kun artikolo|Jorge Pavón|Jorge Pavón}} kaj realigas tion. Se Jorge Pavón havas fortajn riproĉojn, ke frazo de la teksto perfortus liajn personajn rajtojn, eblus redukti la tekston kaj tiam ĝi eventuale iĝus nepra kandidato por alineo en la listo ĝermolisto de hispanaj esperantistoj, sed laŭ la nuna stato tia riproĉo ne estas. Krome bonus laŭeble atenti ke la artikolo kiel ĉiuj biografiaj tekst(et)oj ne malaktualiĝu - se do ekzemple estas informo ke li finstudis, bonus ne plu nomi lin "studanto". Sed ĉio-ĉi ne neprigas forigon de la artikoleto. ThomasPusch (diskuto) 21:59, 19 Feb. 2014 (UTC)
  2. Por Por: La artikolo ne klarigas kial la persono estas sufiĉe menciinda por enciklopedia artikolo. Artikoloj pri esperantistoj ne sufiĉe menciindaj por Vikipedio eble povus esti metataj al alia reta enciklopedio (eble iu nova vikio de UEA?). Ĉiuokaze por restigi ĝin estas bezonata pruvi menciindecon. --KuboF (diskuto)19:02, 19 Mar. 2014 (UTC)
  3. Kontraŭ Kontraŭ: Ne grava por vikipedio sed por nia esperanta vikipedio. --pino (diskuto) 14:49, 27 Mar. 2014 (UTC)
  4. Kontraŭ Kontraŭ: Ne gravega por ekstera vikipedio sed ja por nia esperanta vikipedio.--kani (diskuto) 20:14, 4 Maj. 2014 (UTC)

Kategorio:Latvolingva literaturo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 februaro 2014 15:00
Artikolo
[[::Kategorio:Latvolingva literaturo]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Superflua kaj jam ne uzata kategorio. Krome ni havas Kategorio:Latva literaturo, kiu sekvas la nomskemon de pliaj tiaj kategorioj en Kategorio:Literaturo laŭ nacieco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 15:56, 19 Feb. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
malplena; sed afero pri "nacieco / lingvo / ŝtataneco" prefere estu pli pridiskututa --KuboF (diskuto) 21:28, 4 Maj. 2014 (UTC)
  1. Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:32, 19 Feb. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Termino "nacieco" havas multajn signifojn en aliaj lingvoj, sed "latvolingva" estas ĝusta. Restu Kategorio:Latvolingva literaturo kaj foru Kategorio:Latva literaturo (mi opinias, ke ambaŭ du kategorioj havas la saman signifon).--Dima41 (diskuto) 17:34, 6 Mar. 2014 (UTC)
  3. Por Por: {{TUJ|K1}} --Salatonbv (diskuto) 13:05, 3 Maj. 2014 (UTC)

József Stadler[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 18 marto 2014 10:26
Artikolo
József Stadler (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ek-pridubo de ties valoro
Uzanto
Narvalo (diskuto) 10:32, 11 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
volo de komunumo --KuboF (diskuto) 11:15, 4 Maj. 2014 (UTC)

Mi kreis tiun artikolon pri tiu krimulo, sed mi jam dubas, ĉu li vere meritas artikolon. Mia ĉefa dubo - kiel mi rimarkis hodiaŭ- estas, ke eĉ en la hungara vikipedio ne ekzistas artikolo pri li. Kvankam ekzistas multaj artikoloj en nia kaj aliaj vikipedioj pri krimuloj, trompistoj, mi ne plu certas, ĉu lia nomo, vere kurioza trompo, meritas eternigon per nia vikipedio. Do, kiel originala kreinto de la artikolo proponas ties forigon.Narvalo (diskuto) 10:32, 11 Mar. 2014 (UTC)

  1. Kontraŭ Kontraŭ: : estas troveblaj diversaj krimuloj en diversaj Vp-oj. La artikolo estas bone redaktita, do restu.--Crosstor (diskuto) 10:43, 11 Mar. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: :--pino (diskuto) 15:23, 27 Mar. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 6 aprilo 2014 11:09
Artikolo
Ĥuko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Plimulto da enhavo estas sama al [1], kaj oni povas rigardi ĝin kontraŭ Vikipedio:C. Oni povos skribi la artikolon denove kun korekta maniero de citaĵo ĉar la enhavo estas vikipedie menciinda.
Uzanto
Salatonbv (diskuto) 11:03, 30 Mar. 2014 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Ne forigita, sed alinomigita. --Tlustulimu (diskuto) 07:18, 19 Maj. 2014 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: La ĉefa aŭtoro (Uzanto:Autuno32) diris al mi, ke ankaŭ li proponis la vorton "ĥuko" kiel aldono al "La bona lingvo", do mi atendas lian respondo, sed mi kredas, ke li estas la aŭtoro de la du tekstoj. Li certe akceptos la permesajn kondiĉojn de vikipedio, kaj ĝi ne plu estos kontraŭ Vikipedio:C. NicoRay (diskuto) 09:36, 31 Mar. 2014 (UTC) -- Ĝisdatigo : La aŭtoro sendis al mi retmesaĝon dirante : "Rilate al la artikolo pri ĥuko en la Bona Lingvo, mi konfirmas, ke mi estas la aŭtoro de ka unua artikolo (en la bona lingvo), kaj mi konsentas senlime doni mian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL." NicoRay (diskuto) 11:06, 31 Mar. 2014 (UTC)
Mi ne tre scias, ke persona retmesaĝo estas bona fonto en Vikipedio, kaj ke eĉ se Autuno32 permesus la uzon de sia verko en Vikipedio, la bona lingvo, kiun li ("Annakajrenato" aŭ la uzanta nomo en la retejo) ne posedas, povus permesus tiel redakton, kiel unue krei artikolon tie kaj kopii kaj alglui ĝin al alia retejo. Vikipedio kaj La bona lingvo ne estas la samaj.--Salatonbv (diskuto) 22:57, 5 Apr. 2014 (UTC)

Post legado de la klarigo, mi plene konsentas kaj petas la administranton forigi mia artikolon el Vikipedio. Mi skribos alian tute malsaman artikolon pri tiu planto post serioza pripensado pri elekto de vikipedie akceptebla nomo de la planto (ne nepre devenanta de la vjetnama. Ĉu troveblas en la reto dokumento pri esperantigo de plantaj nomoj? Tia dokumento estus tre oportuna por mi. Dankon Autuno32 (diskuto) 09:21, 10 Apr. 2014 (UTC)

✔ Farite alinomigita. Administranto bonvolu fermi la diskuton.--Salatonbv (diskuto) 04:50, 2 Maj. 2014 (UTC)
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 9 majo 2014 9:25
Artikolo
P2P Fondaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Rubeca lingvonivelo, kiel aliaj artikoloj de tiu anonimulo al kiu ne ablas averti
Uzanto
--kani (diskuto) 20:17, 4 Maj. 2014 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
--KuboF (diskuto) 21:21, 9 Maj. 2014 (UTC)
Komento Komento: Mi tute ne emas solvadi tiajn aferojn en tiu ĉi diskuto. Laŭ mi pli bonus uzadi {{Urĝe korekti}} kaj en iu vizitata loko (ekz. lastaj ŝanĝoj) montradi avertojn. --KuboF (diskuto) 21:32, 4 Maj. 2014 (UTC)