Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Februaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne plu aktivaj (februaro 2023)[redakti fonton]

Ligiltabeloj pri francaj parlamentanoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Kategorio:Ligiltabeloj pri francaj parlamentanoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malaktualaj
Uzanto
Moldur (diskuto) 10:41, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Taylor 49 (diskuto) 10:09, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

En Kategorio:Ligiltabeloj pri francaj parlamentanoj resp. en Kategorio:Francaj deputitoj estas cento da navigiloj, ĉiuj nomataj "Ŝablono:Ligiltabelo Nunaj parlamentanoj de ...", kiuj ĉiuj estas malaktualaj kaj eble tute forigendaj. (Asertas listigi "nunajn" deputitojn, sed montras tiujn de 2014, kaj preskaŭ ĉiuj ligiloj estas ruĝaj.) Postrestaĵoj de iama, tro ambicia projekto komencita en 2014 kaj poste abandonita. Ne havas sencon konservi kolektojn pri "Nunaj" postenuloj se tiuj neniam estis aŭ estos aktualigitaj, kaj la artikoloj pri tiuj homoj mem ankaŭ ne ekzistas. - Moldur (diskuto) 10:41, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la ŝablonoj. Taylor 49 (diskuto) 20:25, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 18:09, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidente. Ankaŭ necesas forigi la ŝablonojn el ĉiuj artikoloj kiuj ilin uzas - jen taŭga laboro por roboto. - Moldur (diskuto) 07:39, 3 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La voĉdono jam klaras, kvankam ankoraŭ estas tempo ĝis 2023-02-07. Sed jam la fakto ke ĉi tie mankas la kutima kesto montras ke tiu ĉi projekto de forigo iom pli grandas ol la aliaj. Kiu povus post 2023-02-07 trovi robotiston kaj gvidi la laboron ĝis ĉio bonorde estos forigita?ThomasPusch (diskuto) 11:44, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi povas ataki tion per mia roboto (se ne alvenos miloj da voĉoj kontraŭ forigo ĝis tiam). Taylor 49 (diskuto) 12:45, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Taylor 49: Tre bone - antaŭdankon!
Ĉu vi eble, atendante tiun limdaton, emus laborigi vian roboton per iuj aliaj taskoj? Estas kelketaj proponoj por taŭgaj robotaj redaktoj en: Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#inter_alie_->_interalie. Helpo de vi kaj via roboto estus tre bonvena! - Sincere, Moldur (diskuto) 13:26, 6 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch: Mi afiŝis peton pri robota flago. Ĉu la roboto eklaboru, aŭ atendu la flagon? Taylor 49 (diskuto) 07:08, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 15:48, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

@User:RG72 Vi forigis nur tri alidirektilojn. Nun la robota laboro estas finfarita. @User:ThomasPusch Bv forigu:
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 07:26, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 07:31, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Taylor 49 (diskuto) 06:04, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

As-tempo[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
As-tempo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo
Uzanto
--kani (diskuto) 19:33, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 06:06, 16 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: - Klare. - Moldur (diskuto) 19:36, 12 feb. 2023 (UTC)[Respondi]


Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 februaro 2023 9:46
Artikolo
Listo de verkistinoj laŭ naskiĝjaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia signifo. RG72 (diskuto) 09:05, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:05, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
estas 2 voĉoj kontraŭ forigo kaj 1 voĉo por, de Taylor 49 kiu argumentis per noto kiu celis ion alian, kaj ne tre taŭgas kiel gvidlinio ĉi tie. Post pliaj 14 tagoj da atendado ne kolektiĝis pliaj esprimoj, kaj kiel notiĝis antaŭ du semajnoj "la opinioj estas malunuecaj, tia malunueca voĉdono ne sufiĉas por forigo". Daŭre senŝanĝe estas tiel, do ne forigita. --ThomasPusch (diskuto) 15:17, 10 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Iom domaĝe, ĉar la listo en 2010 ŝajnis esti zorge farita, per sia kronologio ofertas ion kion neniu kategorio povas anstataŭi (krom se oni kreus apartajn subkategoriojn pri "verkistinoj laŭ naskiĝjardekoj", kion mi tamen ne volas proponi, ĉar temus pri multe pli granda projekto ol lasi la liston), kaj krome ankaŭ pri tiu-ĉi listo validas la argumento, ke tiu listo povas kontribui al tio, ke tekstetoj ne restas "orfaj". Tial mi tute povus vidi enciklopedian signifon. Sed kompreneble tiaj listoj bezonas daŭran prizorgon, kaj bedaŭrinde la komence engaĝita kreintino nur verkis inter aŭgusto kaj oktobro 2010 (kiu scias kio okazis tiam, eble ŝi malsaniĝis, sed ĉiukaze ŝi ĉi tie ne plu estas). La lastaj 13 jaroj montris ke ne troveblis taŭga posteulo kiel prizorganto de la listo. Mi cetere en 16 jaroj da vikipediumado neniam vidis la liston, kion certe kaŭzas la fakto ke la listo mem estas tute orfa, do nur troveblas en tiu ĉi diskutejo pri eblaj forigoj, sed en neniu normala artikolo. Tial supozeble ankaŭ tre malmultaj aliaj vikipianoj scias ke ĝi ekzistas/is. Pri la lasta ĉi tie diskutita listo (Listo de usonaj inaj aktoroj, forigita ankaŭ laŭ mia voĉdono), kiu ankaŭ staris ĉi tie kvazaŭ la esperanta listo estus la sola en vikipedio, mi rapide sukcesis trovi aliajn kvar lingvoversiojn. Pri tiu ĉi listo mi vidas ke en la koncerna angla kategorio Lists of women estas nur en la suba nivelo jam 71 listoj, plus multegaj pliaj en diversaj subkategorioj - kiu scias kiuj armeoj de uzantoj flegas ĉiujn tiujn listojn?? Sed inter la multegaj listoj mi ne trovis ekzakte korespondan liston. Povas esti ke ĝi ekzistis en 2010 sed oni poste malfondis ĝin favore al multe pli detalaj listoj... Mi iom pensas ke la listo esperantlingva ne havis veran ŝancon esti vidata. Klare ĝi devas evolui, ĉar sendube jam estas verkistinoj de naskiĝjaro post 1964, kaj ankaŭ pli frue sendube ekestis pliaj biografiaj artikoloj post 2010. Tial mi nun voĉdonus kontraŭ forigo, proponus meti la liston al ĉiuj menciitaj artikoloj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ", kaj donus al la listo jaron por evolui (aŭ ne, tion oni povos juĝi post jaro). Mia tekstoredaktilo informas min ke nun estas ekzakte 142 nomoj. Tian kvanton la mencioj sub ĉapitrotitolo "vidu ankaŭ" oni ankaŭ povas mem enmeti en artikolojn, kvankam kompreneble helpo de roboto ankaŭ bonvenus. Sed mi pensas ke ĝis nun la povra listo ne havis ŝancon esti atentata, kaj opinias ke maljustus nun buĉi ĝin, ĉar la listo mem ne kulpis pri tio ke oni ne trovis kaj vidis ĝin. Nun la diskutejo pri eblaj forigoj unuafoje lumigas ĝin! ThomasPusch (diskuto) 17:42, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo Helpo:Kategorio#Sekso Taylor 49 (diskuto) 22:53, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iom panike nun tie amasiĝis 22 aldonoj de pliaj nomoj kaj aktualigoj fare de certe bonvolaj anonimuloj, kvazaŭ farus diferencon ĉu ni diskutas pri listo de 142 aŭ de 155 nomoj. Ĉiukaze la listo ŝajnas nun esti zorge aktualigita, ĉar ankaŭ ĉiuj intertempaj mortoj inter 2010 kaj 2023 ŝajne estas atente aldonitaj. Vere bedaŭrindus forĵeti tian liston ne senutilan, en kiu investiĝis tiom da laboro. Kaj la noto Helpo:Kategorio#Sekso "nur estas propono de Marcos, (kaj Roberto kaj Blahma konsentis) ke ni ne havu laŭseksajn kategoriojn, sed ja ĉiam permesu laŭseksajn listojn" (Helpo-Diskuto:Kategorio#Laŭseksaj kategorioj vidu tie). Tiu tuta diskuto jam okazis en 2006, malmultaj el la nunaj redaktantoj tiam jam estis, sed ĉiukaze en nia nuna disputo ne temas pri kategorioj, sed pri unu konkreta listo. La noto Helpo:Kategorio#Sekso ne estas kontraŭargumento teni tiun ĉi liston, kiu ne kiel la sube disputataj listoj pri francaj lokaj politikistoj estas plene malaktuala kaj plena de ruĝaj ligiloj (tial sencas voĉdoni pri forĵeto de tiom neutilaj listoj), sed male nur havas bluajn ligilojn, estas zorge kronologie ordigita, kion povus neniu kategorio, kaj ŝajnas esti tute aktuala (pro la anonimaj helpantoj de la lastaj tagoj). Mi intertempe estas forte Kontraŭ Kontraŭ: forĵeto, kvankam la pli grandaj vikipedioj ne havas tian liston, sed kompense la angla projekto havas multege pli ol 100 "Lists of women". Tiom da certe neniu volus ĉi tie, sed tiu unu listo laŭ mi estas aktuala, utila kaj post duba konsidero laŭ mi havas enciklopedian signifon (kiel la centoj da anglaj listoj). ThomasPusch (diskuto) 20:30, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Aidas (diskuto) 17:14, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun la opinioj estas malunuecaj, tia malunueca voĉdono ne sufiĉas por forigo. Tamen mi malvolonte simple finus la temon tiel, sed ŝatus ankoraŭ peti finan opinion de RG72 (kiu nur diskutigis la paĝon ĉi tie kaj ne formale kunvoĉdonis) kaj ankaŭ de Taylor 49, kiu argumentis per Helpo:Kategorio#Sekso, kvankam tiu noto celis ion alian, kaj ne bone taŭgas kiel gvidlinio ĉi tie... ThomasPusch (diskuto) 01:58, 27 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se diri sincere, mi simple ne vidas iun ajn utilon en tiaj listoj, sed eble mia imagopovo estas ne sufiĉe pova. Do se la komunumo opinius la artikolon savinda, mi ne kontraŭus. RG72 (diskuto) 11:24, 24 apr. 2023 (UTC)[Respondi]