Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Oktobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 12 oktobro 2023 18:00
Artikolo
Rasismo en la Esperanto-movado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo rompas postulojn de Vikipedio:Kontrolebleco: la tuta teksto ne havas fontojn, krom unu frazo. Ankaŭ la artikolo rompas VP:NOE.
Uzanto
VladimirPF (diskuto) 12:21, 28 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
post plilongigo de la atendotempo, ĉar oni komence malatentis formalaĵon, nun delonge eblas fini la atendadon: forigita kun 6 poraj kaj neniu kontraŭa voĉo. ThomasPusch (diskuto) 20:31, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi trafoliumis la artikolon kaj efektive vidas en ĝi multajn "neenciklopediajn" dubindajn, bigotajn kaj simple bizarajn asertajn. Jen ekzemplo:

Zamenhof mem sub influo de sia epoko esprimis rasismon: li mem sentis sin malfavorata en multetna urbo Bialistok.
t.e. (se mi ĝuste komprenas la frazon) la konstato de Zamenhof, kiu simple implicas, ke la hebreoj estis malfavorataj en la cara Rusujo, estas rasisma!?
Verdire, mi opinias, ke forigi tiun ĉi artikolon estus pli prudente, ol konservi ĝin en pli-malpli nuna formo. Amike, -Filozofo (diskuto) 00:24, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konsente kun VladimirPF kaj Filozofo. - Moldur (diskuto) 07:37, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La lastaj kvar redaktoj de anonimuloj, unu tute nova uzanto kaj uzanto Rughulo, kiu 91-foje ion skribis en vikipedio, ĉiukaze malakceptindas kaj ne estas aprobitaj, sed la demando estas, ĉu la stabila artikolo, kiel ĝi estis en julio 2022, pro tio tuj devus esti buĉita. En la stabila versio la stranga citaĵo "sentis sin malfavorata en multetna urbo Bialistok" ne estas, kaj ankaŭ ne enestas la draste neenciklopedia persona aserto "Sed mi havas malblankan esperantistan amikon." ("mi" estas anonimulo 2a01:e34:ec12:36c0:941c:45e3:652c:d53c, tio estas absolute malgrava persona eldiro). Do ĉiukaze mi pledas por malakcepto de la ankoraŭ ne akceptitaj kvar lastaj redaktoj, kaj alvokas poste juĝi la tekston de julio 2022. Probable la temo ankoraŭ ne estas plej ŝatata fare de publikrilataj aktivuloj en la E-movado, daŭre mankas referencoj, kaj povas esti ke teni la temon, sen tro protekti sed ankaŭ sen tro bati la Esperanto-movadon povas montriĝi multege pli malfacile ol simple forĵeti la tutan temon. Sed mi dirus ke sen la lastaj dubindaj kvar aldonoj, la teksto jam estas bazo por prijuĝo. Tial mi kompreneble estas kontraŭ konservo (do por forĵeto) de la teksto "en pli-malpli nuna formo", kiel statigis Filozofo, sed provizore estas
Kontraŭ Kontraŭ: forĵeto de la teksto en la stabila versio de julio 2022. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Mi ne volas diri ke mi plene entuziasmas pri la teksto de julio 2022. Ekzemple pri la frazo "se oni aŭdacas [en la E-movado] kritiki la politikon de la ŝtato Israelo aŭ la ideologion cionismo, tio sufiĉas.." mi nepre postulas referencojn, kaj proponas elmeti tiun frazon, kaj pri la antaŭa aserto ke esperantistoj kaŝas la judecon de Zamenhof, mi dirus ke tio estis fenomeno de la francaj, okcidenteŭropaj esperantistoj en la 1890-aj kaj 1900-aj jaroj, longe antaŭ la unua mondmilito, antaŭ pli ol 110 jaroj, kaj nepre necesas diferencigi inter la jaroj 1905 kaj 2015. Sed tio estas redaktaj konsideroj, kiuj laŭ mi ne signifas ke la tuta stabila artikolo estus venena. ThomasPusch (diskuto) 20:06, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi citu Vikipedio:Kontrolebleco: La sojlo por inkluzivado en Vikipedio estas ebleco de leganto por kontroli kaj verigi la enmetitajn informaĵojn. La artikolo ne plenumas la postulon. Nek unu versio plenumas ĝin. VladimirPF (diskuto) 20:14, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas pri la kritiko, ke draste mankas referencoj en la tre disputebla teksto, kaj mem en miaj frazoj dufoje postulis pli da referencoj. Tio kvankam mi substrekas el Vikipedio:Kontrolebleco la limigan duonfrazon: "...tamen praktike, ne ĉiu aserto bezonas subtenan citaĵon". Sed laŭ mi la kutima ago por tia kazo estas aldoni avertan kaj admonan ŝablonon {{Nesufiĉaj fontoj}} supre de la teksto, do
{{Nesufiĉaj fontoj||oktobro 2023}}
kiu alvokas al uzantoj alporti referencojn. Kaj mi ankaŭ ne kontraŭus doni limdaton ĝis kiam tiuj fontoj devas esti nomataj. Sed ĉar apenaŭ iu vikipediano sidas en Esperanta biblioteko kaj alporti fontojn por tia temo multe pli malfacilas ol pri "vastaj geografiaj aŭ politikaj temoj" pri kiuj amaso da referencoj tuj troveblas interrete en la angla, hispana, franca, germana, rusa ktp, limdato de kvin tagoj ne estas realisma, kaj tiom drasta limdato ne validas por iu ajn alia temo kiu havas avertan ŝablonon {{Nesufiĉaj fontoj}}. ThomasPusch (diskuto) 21:29, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉar la ideo de tiu ĉi paĝo estas laŭeble plibonigi kaj seeble savi dubindan tekston dum la metita tempo de sep tagoj, mi nun efektive malakceptas la kvar dubindajn redaktojn post julio 2022, kaj metas la avertan ŝablonon {{Nesufiĉaj fontoj}}. Cetere proponinto VladimirPF havis ankoraŭ la taskon meti ŝablonon ke la teksto proponatas por forigo supre de la paĝo, tion mi povas fari kiam mi metas la alian ŝablonon, kaj principe havas duan taskon atentigi la plej gravajn redaktintojn de la teksto pri la ebla forigo: Vladimir, ĉu vi povus vere transpreni tiun taskon? ThomasPusch (diskuto) 21:50, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Kial damne oni povas eviti, ke ĉiuj postaj diskuteroj ankaŭ ŝoviĝas dekstren? Mia enmetita {{-}} kaj <hr> evidente tute ne impresis la paĝon... ThomasPusch (diskuto) 21:52, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Eble tio dependas de la enmeto de la ŝablono pri nesufiĉaj fontoj. kani (diskuto) 23:39, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Sendube. Nur mia demando estis kiel eblas rejustigi la maldekstran randon, aŭ ĉu estas nevidebla fuŝeto en la ŝablono... ThomasPusch (diskuto) 14:52, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konsente kun VladimirPF, Filozofo kaj Moldur. Laŭ mi, la temo ne povas esti neŭtrala, sed ĉiam estos polemikiga; ĉio dependos de personaj vidpunktoj, kion oni konsideras rasismo ktp.; ĝi havus sencon en debato, forumo, babilrondo, eĉ gazeto, sed ne en enciklopedio.--kani (diskuto) 23:38, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Post pripenso mi pezakore aliĝas al la pora frakcio. Pezakore, ĉar per la forigo ni forprenas multajn utilajn informojn kaj komentojn pri la temo, kiu jes konsidereblas grava por juĝo de la Esperanto-kulturo. Sed mi baze aliĝas al la pora frakcio, ĉar mi mem tute ne havus tiom vastan biblioteko, ke mi povus provizi la multajn necesajn referencojn pri la temo, kaj mi dubas ĉu iu alia vikipediano havus tian provizon da informfontoj. Ĝuste pro tiu manko mi komence pensis, ke pli bonas meti tempon de eble duonjaro, eble jaro, kun admona ŝablono "nesufiĉaj fontoj" antaŭ la teksto, kiu ne kaŝas la mankon, kaj povi provi ĉu kolektive eblas kunkolekti la necesajn informfontojn. Sed klaras ke tiu espero ne nepre realiĝos, se oni ne amase varbas pri la teksto por eviti ke la tasko denove forgesiĝas. ThomasPusch (diskuto) 14:51, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen, ni ĉiuj malatentis ke la procedo de unusemajna diskuto pri ebla forigo de artikolo estas a) meti ŝablonon {{forigu}} al la teksto mem, kion mi tri tagojn post la propono ankoraŭ faris, kaj ke laŭ la ŝablono mem oni devas "averti la ĉefa(j)n aŭtoro(j)n de la artikolo" pri la diskuto: pri tio mi la 1-an de oktobro petis Vladimir, sed ŝajnas al mi ke li ankoraŭ ne sukcesis tion fari. Mi do proponas vastigi la diskutan tempon al plia semajno, post kiam mi nun ankoraŭ avertos la ĉefajn aŭtorojn de la artikolo - kompreneble anonimulojn mi probable ne povos kontakti, kaj ankaŭ iuj aliaj eksaj aŭtoroj de la artikolo ne vidos la noton ĉar ili dum la sekva semajno ne ensalutas. Sed tio ne gravas - gravas ke ni sekvas niajn proprajn regulojn kiujn ni mem fiksis. ThomasPusch (diskuto) 15:18, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mia nura aldono en 2004 estis nur, ke temas pri minoritato, se tio ekzistas. Mi jam tiam ne interkonsentis pri la enhavo.Narvalo (diskuto) 17:47, 5 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 6 oktobro 2023 7:26
Artikolo
Ridoyanul Hoq (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto markis ĝin kiel tutvikian spamaĵon. RG72 (diskuto) 07:15, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 07:15, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:16, 6 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Q114845544 d:Wikidata:Requests for checkuser/Case/Frryan404 Part of w:en:Wikipedia:Sockpuppet investigations/Gazakhordarsonik and w:nl:Wikipedia:Checklijst_langdurig_structureel_vandalisme/Gazakhordarsonik#Articles. See also w:nl:Wikipedia:Te_beoordelen_pagina's/Toegevoegd_20211103#Ridoanul_Haque_Siyam Specialaĵo:Protokolo/103.25.251.226. Tuj forigenda. Taylor 49 (diskuto) 20:59, 29 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Mi ne pridubas la menciindecon de la bangladeŝa filmproduktanto, juĝante la informojn en IMDb fidindaj. Sed la teksto en la nuna formo estas senespere fuŝa, kaj lingve kaj laŭ vikipedia strukturo. Estas centoj da aliaj menciindaj filmproduktantoj kiuj same ankoraŭ ne havas esperantlingvan paĝon, sed havas ruĝajn ligilojn en esperantlingvaj tekstoj pri filmoj. Bone faritaj tekstoj rajtu resti, se aliaj artikoloj postulas kreon de tiu artikolo. Sed tiu ĉi teksto estas tiom fuŝa ke ĝi ne saveblas. ThomasPusch (diskuto) 20:53, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 23:20, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Jacob Schwartz[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 8 oktobro 2023 0:24
Artikolo
Jacob Schwartz (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas neenciklopedieca membiografio kun interesoj, muzikaj gustoj, universitataj spertoj, ktp. Antaŭ unu semajno, mi metis noton ĉe lia uzanta diskutpaĝo, petante ke li aŭ forigu sian aŭtobiografian paĝon, aŭ movu ĝin al la uzanta nomspaco---sen respondo. (Ne surprize, ĉar li laste redaktis en 2009.)
Uzanto
Dotyoyo (diskuto) 00:14, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
laŭ 3 kontraŭaj voĉoj kaj 2 poraj, kvankam la 2 poraj voĉoj konsideris la unuan, neakcepteblan version, ne la prilaboritan --ThomasPusch (diskuto) 10:15, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de Jacob SCHWARTZ Diskuto:Jacob SCHWARTZ Jacob_Schwartz Diskuto:Jacob_Schwartz. Taylor 49 (diskuto) 17:22, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Provizore por: Legu ni Vikipedio:Menciindeco: temoj pri Esperanto-temoj atingu bazan nivelon de menciindeco aŭ graveco en la Esperanto-komunumo. Mi ne vidas signojn de graveco en la Esperanto-komunumo. Des pli mi ne vidas gravecon ekster E-movado. VladimirPF (diskuto) 20:20, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: post redakto: Kompreneble la teksto, kiel ĝin vidis Dotyoyo kaj Taylor 49, estis neakceptebla. Tion cetere jam en 2005 kritike komentis Narvalo per la frazo "La enhavo eble aperu sur la persona vikipediista paĝo." Sed ĉar artikoloj ne estas persona posedaĵo, ĉiu ajn povas kaj en kazo de neceso devas redakti ilin, kaj tial mi ĵus purigis la tekston. Ankoraŭ estas eta amara kromgusto, ke bazo de la informoj estas membiografiaj frazoj de la koncernato mem, sed mi trovis tri eksterajn referencojn, kaj persone certas ke la uzantokonto de J. Schwartz estas aŭtenta, do ankaŭ konsideras la informojn, kiujn la homo faris pri si mem, aŭtentaj. Do estas nur la demando, ĉu la aktivado por USEJ kaj ELNA / Esperanto-USA dum eble nur jardeko ekde 2001 sufiĉas por pravigi artikolan ĝermon esperantlingvan. Sed pri tio diskuti kiuj kriterioj necesas por ke esperantisto estas menciinda esperantisto - Ĉu 5 jaroj da aktivado sufiĉas aŭ ĉu 25 jaroj necesas, aŭ 40? Ĉu estraraneco en asocio kun malpli ol 1000 pagaj membroj entute estas menciinda estraraneco? Ekde kiu eldonkvanto da venditaj ekzempleroj esperanta libro estas libro? - mi opinias tre malfeliĉa kaj tre malsaĝa disputo. Tial mi pledas por tio, lasi la tekston Jacob Schwartz (en vikipedia formo, redaktite) aŭ en kazo de dubo ankoraŭ tranĉi ĝin redakte, kaj ne kiel Dio juĝi kiu esperantisto estas menciinda kaj kiu estas nur ridinda. ThomasPusch (diskuto) 20:30, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Estimata kolego, mi opinias same, nur necesas pridiskuti kaj meti vian opinion en la regulo. Se ni tion ne faros oni morgaŭ povos ataki multajn artikolojn. VladimirPF (diskuto) 12:39, 2 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ argumentoj de ThomasPusch, krom ke temas pri esperantisto kiu iam organizis kongreson. Laŭ mi tio estas grava kontribuo. Estontece oni povus ampleksigi la artikolon.--kani (diskuto) 23:27, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Sendepende ke la pli larĝa diskuto estas translokita al la Diskutejo/Diversejo, por fermi tiun konkretan peton pri forigo mi volas proponi novan ŝablonon {{Post diskuto ne forigita}} laŭ modelo de la germana vikipedio (nur ĉi tie programita pli simple, por ne komplikigi la uzon). Ĝis nun rekomendindas ke la administranto kiu finas disputon ĉi tie, en la diskutpaĝo de la ne forigita vikipediero ĉiam individue metas noton, ke la vikipediero post diskuto neforigendas (se oni ne forgesas tion...), kaj se oni metas tiun noton fine de la koncerna diskutpaĝo, ĝi eble malpli estas atentata. La germana ŝablono multfoje montriĝis helpa, kaj ion tian laŭ mi ankaŭ povus utiligi ni. ThomasPusch (diskuto) 10:32, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:reflisto, Ŝablono:fontoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 24 oktobro 2023 11:34
Artikolo
Ŝablono:reflisto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
{{fontoj}} kaj {{reflisto}} estas ambaŭ nenie uzataj (t.e., orfaj) alidirektoj al la ŝablono:referencoj. Mi preferas restigi nur {{Referencoj}}, ĉar la sekcio en kiu la ŝablono estas enmetenda titolas «Referencoj».
Uzanto
Supernabla🪰 11:59, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo de la senutilaj alidirektiloj. RG72 (diskuto) 04:31, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 24 oktobro 2023 18:31
Artikolo
Ŝablono:Portalo Pedofilio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La ŝablono estas malplena kaj nenie uzata en VP; mi sugestas ankaŭ protekti la paĝon (post forigo) por ke neniu rekros ĝin sen la konsento de nia komunumo.
Uzanto
Supernabla🪰 18:03, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo de la neuzata ŝablono. RG72 (diskuto) 04:32, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 24 oktobro 2023 20:50
Artikolo
Ŝablono:Citado de interneto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alidirekto nenie uzata en VP. Krome, mi dubas pri la ekzisto de la vorto «interneto». Krome, ankaŭ {{Citajxo el retejo}}, {{Citajxo el la reto}}, {{Citu TTT}} nenie estas uzataj (kaj estas, laŭ mi, forigindaj).
Uzanto
Supernabla🪰 20:18, 17 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alidirektilo el la malĝusta nomo. RG72 (diskuto) 04:32, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de {{Citajxo el retejo}}, {{Citajxo el la reto}}, {{Citu TTT}}, restu nur (NE FORIGU ->) Ŝablono:Citaĵo el la reto. Taylor 49 (diskuto) 14:01, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

{{Reflist}} (alidirekto)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 31 decembro 2023 21:01
Artikolo
Ŝablono:Reflist (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Laŭ mi la anglalingva Ŝablono:Reflist estas ne-necesa kaj konfuzinda: la sekcio kie ĝi estas uzinda titolas «Referencoj», kaj ni jam havas la alinomon Ŝablono:Referencoj (ĉi tiu Esperanta nomo estas tre facila por memori). Krome, nun Ŝablono:Reflist nenie estas uzata en VP (t.e., orfa kaj tuj forigebla).
P.S.: Alternative, ni restigu ĝin kaj se kelkaj redaktoroj uzos ĝin, oni anstataŭos ĝin per robotoj.
Uzanto
Supernabla🪰 21:46, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
laŭ la suba propono ĝi restos ĝis fino de decembro, por tiam vidi ĉu iuj homoj reuzis la nun tute orfigitan ŝablonon. forigita: ThomasPusch (diskuto) 23:23, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: Nun mi preferas restigi ĝin (estas facile anstataŭigi ĝin per robotoj). —Supernabla🪰 23:44, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 14:34, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne plu uzata. Taylor 49 (diskuto) 15:29, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Malforte por Malforte por: Mi certe ne uzos ĝin, sed preferas {{referencoj}}n, kaj bonvenigus unuecan uzon de la sama referenca ŝablono en ĉiu artikolo. Tamen mi ne havas ajnan ideon, ĉu estus aliaj homoj al kiuj tute mankus tiu ŝablono ... se ili ĉi tie en la diskutejo pri forigoj anoncus sin, oni havus impreson ĉu estus konsiderinda kvanto, sed tiun diskuton ene de du pliaj tagoj supozeble neniu "simpla redaktanto" trovos. Tial mi ne kontraŭus nun kiam la ŝablono estas tute orfa, lasi ĝin ankoraŭ ni diru du monatojn, ĝis kristnasko, kaj vidi ĉu signifa nombro de novaj uzoj kolektiĝos ĝis tiam (mi persone dubas ke estos imprese multe, sed tiam oni scios kaj ne devus intuicie diveni). Sed tendence mi ĉiukaze estas por forigo, kaj ne protestos se tio estos tuj (kvankam: du monatoj en la vivo de Vikipedio tiom rapide pasos...). ThomasPusch (diskuto) 19:30, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: {{Reflist}} povas esti utila nur por tutnovaj redaktantoj, kiuj tradukas plejofte el la angla, kaj ankoraŭ ne konas la Esperantan ŝablonon. Restigi ĝin ne estus grava damaĝo, ĉar ĝi estas/estos facile anstataŭebla. Mi esperas, ke spertaj redaktantoj neniam uzos ĝin, ĉar tiu estus entute sen senco kaj utilus nur por krei laboron al robotistoj. Notu, ke ekzemple it:Template:References ekzistas ankaŭ en la itala Vikipedio, kaj en la franca, kaj ankaŭ en la hispana; tamen, en ĉiuj kazoj ĝi aperas nenie en la enciklopedio (estas ĉiam anstataŭata). Je pli mi pripensas tion, des pli mi kredas, ke ja indas restigi ĝin. —Supernabla🪰 19:42, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ni povus simple vidi, post certa tempo, "kiom da muŝoj kolektiĝis en la poto de mielo". Mi dubos ke estos multaj, kaj tiam post iom da tempo oni tamen ankoraŭ povos forpreni la ŝablonon, sed oni havus statistikon kiel "la anglan ŝablonon en kvar monatoj uzis du komencantoj, kiuj ambaŭ kreis unu ĝermeton, kaj unu esperantisto de 11 paĝoj, kiun ni alskribis kaj atentigis pri la ŝablono referencoj, kiun ŝi/li tute ne konis kaj promesis uzi ekde nun." - se ni interkonsentus pri testa tempo de kvar monatoj ... laŭ mi du monatoj ankaŭ sufiĉas por havi ideon. Ĉiukaze estus objektiva eksperimento, kaj ne divena opinio. ThomasPusch (diskuto) 19:58, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Konsentite. —Supernabla🪰 22:37, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Inter-bilanco: Dum la lastaj kvar semajnoj unu lingva kaj vikipedia komencanto, per anonima konto, unufoje uzis la ŝablonon kaj la uzanto Arbarulo unufoje uzis ĝin, ambaŭ per senzorgaj tradukoj de la angla al Esperanto, la anonimulo probable helpe de aŭtomata tradukilo. La uzanton Arbarulo eblos ankoraŭ memorigi pri tio ke la anglalingva ŝablono ekde 2024 ne plu haveblos, kaj la tekston de la komencanto, Horton Hears a Who! (filmo), ĉiukaze necesis ĝustigi. Do ĝis nun ne granda rikolto... ThomasPusch (diskuto) 14:15, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: Ni diskutu se "reflist" taŭgas en tiu ĉi versio de Vikipedio. Laŭ mi, absolute ne. Tradukantoj devas ankaŭ traduki ŝablonojn. Ĉu ni kreos versiojn en ĉiuj lingvoj de Vikipedio? Por la jam ekzistantaj paĝoj kun {{reflist}}, robotoj facile povas anstataŭigi ilin. CasteloBrancodiskuto 19:40, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@User:ThomasPusch Tuj forigebla. Tempolimo pasis, ne uzata. Taylor 49 (diskuto) 22:34, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 25 oktobro 2023 20:26
Artikolo
Kanelonioj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Erara skribo: la ĝusta formo estas «Kanelonoj». Krome, la teksto en Kanelonioj estas la sama teksto de Kanelonoj (redundeco).
Uzanto
Supernabla🪰 20:32, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Teknika forigo. RG72 (diskuto) 05:40, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 14:34, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
por por forigo de la duobla teksto, sed kontraŭ kontraŭ forigo de la alidirektilo. Taylor 49 skribis, ke la fonto Kiel kuiri sen viando, en la malnova teksto misskribita, do ŝajne ruĝa ligilo, ne validas, sed kvankam PIV 2020 mencias la formonj "kanelonoj", PIV 1970, en paĝo 477 dekstra kolumno, uzis la vorton "kanelonioj": Mi bonvenigas la novan literumon de 2020, sed se 50 jarojn la unua literumo validis en Esperanto, tiam la alidirektilo sencas, sed noto kaj referenco kompreneble notiĝu en la oficiala paĝo, vikdatume ligita, kiu nun nomatas "kanelonoj", laŭ la nova kaj por ĉiuj rete videbla PIV. Se la antaŭa vorto estis oficiala inter 1970 kaj 2020, ne mirindas ke Kiel kuiri sen viando kaj aliaj publikaĵoj uzis ĝin. Kaj mia Grand Dictionnaire (Fr-Eo) de 1992 de J. Le Puil J.P. Danvy cetere ankaŭ listigas ĝin, kun "i", sur p. 133 dekstra kolumno. Mi principe havas la libron "internacie kuiri" de 1990, kie garantiite ankaŭ estis recepto kun titolo "kanelonioj" kun "i" kaj kiu devus stari bretare en la kuirejo, sed hodiaŭ mirakle ne estas tie. Tamen, la PIV 1970 sufiĉas por pravigi tenon de la alidirektilo (eble iu alia havas pli bonan ordigon inter siaj kuirlibroj kaj ankoraŭ povas aldoni referencon...). ThomasPusch (diskuto) 20:32, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Projekto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 27 oktobro 2023 0:01
Artikolo
Ŝablono:Projekto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La ideo pri Ŝablono:Projekto neniam kompletiĝis (la ŝablono ankoraŭ ne estas finita). Tamen, neniu uzanto okupiĝis pri ĝi ekde 20112014. Nun estas malfacile uzi ĝin en artikoloj (ekz., ĝi ne kapablas preni informojn el Vikidatumoj kaj bezonas multe da parametroj). Iom ridigis min la fakto, ke la dokumentado estas nur en la itala, kaj la ekzemploj nur en la slovaka. Ĉiukaze, ni povas forigi ĝin senprobleme, ĉar ni havas Ŝablono:Projektoj-n. Post iom da laboro, la Ŝablono:Projekto estas nun orfa kaj tuj forigebla. Jen listo de forigenda (sub)paĝoj:
Uzanto
Supernabla🪰 00:22, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa - eĉ se eble ankoraŭ daŭros tagon ĝis la paĝoj vere fizike estos forigitaj. ThomasPusch (diskuto) 23:54, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, ankaŭ paĝon Helpo:Projekto. Taylor 49 (diskuto) 14:34, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 19:09, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la aro de ŝablonoj kaj la menciita helpopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

✔ Farite: Tamen daŭris al mi malpli ol du horojn, tute ne "kvar tagojn", por apud aliaj taskoj fizike forigi ĉiujn paĝojn krom unu, kiu devos resti -
la diskutpaĝo restu por dokumentaj celoj:

    • Bonvolu atenti la diskuton Ŝablono-Diskuto:Projekto el 2008 kaj 2009,

• la postan diskuton Uzanto-Diskuto:ThomasPusch/Arkivo_2011#Anstataŭo_de_la_ŝablono_projekto_per_la_ŝablono_projektoj el 2011
• kaj la daŭrigan diskuton Projekto:Ŝablonoj/Petoj#Estonteco_de_Ŝablono:Projekto ekde julio 2013

SXablono:Ĝ (alidirektilo)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-10-29
Artikolo
Ŝablono:Ĝ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malfaciligas bontenadon, neuzata
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 15:32, 22 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun tri poraj voĉoj kaj unu sindeteno. Mi aplikas la proponon protekti la ekstreme malgrandan ŝablonotitolon per redaktado ne nur-administrantoj post forigo de la alidirektilo, por konsideri la dubon de la sindetena voĉo. ThomasPusch (diskuto) 23:47, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo - Skribi la vorton "ĝermo" el malpli ol ses literoj vere ne estas tro da laboro, tiel ke oni bezonus apartan mallongigan ŝablonon "ĝ". Bonas ke ĝi neuzatas. ThomasPusch (diskuto) 19:13, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:39, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: Mi ne vidas avantaĝon por forigi ĝin. La risko estas ke ĉi tiu «facila» alidirekto (ununura litero) estos rekreata kaj uzata por pli bagatelaj celoj. {{Ĝermo}} certe estas tre grava ŝablono kaj povas meriti "gravan" alidirekton. —Supernabla🪰 17:52, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ni ĝenerale ne havas multajn mallongigitajn ŝablonojn de nur unu litero, kaj estas tute sence uzi tiajn mallongigojn plej ŝpareme - {{a}}, {{b}}, {{c}}, {{d}} ktp ĉiuj ne ekzistas. Mi persone nur konas, aprezas kaj uzas la ŝablonon "ŝ|ŝablononomo" anstataŭ "ŝablono|ŝablononomo". Kvankam mi ĵus eksciis ke iu ŝblono "ĉ", al mi ĝis nun tute nekonata, ekzistas. Se iu timas rekreon de ŝablono "ĝ", ni povas post forpreno protekti ĝin per redaktado ne nur-administrantoj, tiam ne simple iu ajn sen diskuto povas kaŝe rekrei ĝin. Sed mi tamen pensas ke la unulitera ŝablono ne vere utilas. ThomasPusch (diskuto) 14:32, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 oktobro 2023 5:21
Artikolo
Belgorodo volontulas en Iĉkeria (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto petis forigi ĝin kiel tutvikian spamaĵon. RG72 (diskuto) 05:46, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:46, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:05, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Evidenta rubaĵo sen iuj ajn fontoj kaj sen reala historia bazo. RG72 (diskuto) 05:46, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: MNS ĉu ĝi estas menciinda, sed certe tiu informo ne meritas apartan artikolon por si. En la plej bona kazo, tio povas iĝi sekcio de kelka pli granda paĝo. —Supernabla🪰 17:46, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La ĉefa problemo de tiu ĉi teksto estas manko de fenomeno al kiu ĝi estas dediĉita. Estas same kiel verki artikolon Aborigenoj de Marso voĉdonas en Aŭstralio. Ĝi estas markita kiel forigenda eĉ en la ukraina vikio, kiu servis kiel fonto de la traduko. RG72 (diskuto) 04:07, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun en la artikolo estas uzata sola fonto Flagoj de la milito. Do, necesas esplori la artikolon laŭ postuloj de regulo VP:IND:
  1. Gravaj skribitaĵoj - la fonto ne traktas la temon "rekte kaj detalplene".
  2. Fidinda - la fonto ne havas trajtojn de fidinta: ni ne vidas klaran redaktan politikon, ni ne vidas nomon kaj titolon de ties redaktoro, kio aludas al manko de "sendependa verkontrolo".
Krom VP:IND ni devas esplori plenumecon de regulo VP:NOE: la fonto ne mencias aliajn esplorojn de la traktata temo, kio estas rekta aludo al rompo de VP:NOE.
Do, mi konkludas, ke temo de la artikolo ne meritas apartan artikolon en eo-viki: Forigu Forigu VladimirPF (diskuto) 06:34, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bv atenti ankaŭ, ke la redaktanto kiu petis forigon (KittenBroEeev) laŭ siaj propra uzanto-paĝo «Ne rekonas post-sovetajn ŝtatoj», do certe ria vidpunto pri la temo ne estas neŭtrala. —Supernabla🪰 10:28, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi atentas artikolojn, sed ne aŭtorojn. Mi vidas difektojn de la artikolo: la artikolo ne plenumas regulojn de nia vikio. VladimirPF (diskuto) 11:19, 25 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Forte por Forte por: Dubinda teksto sen ajna notita fonto de la teksto (la flagopaĝon kompreneble ne eblas konsideri "fonton de la teksto"). Neniu neŭtralulo povas ekscii ĉu estas reala historia bazo, se mankas ĉia utila referenco, kaj tial tute ne gravas eĉ se estas solida historia bazo: Estas bone ke ekzistas la paĝo Unua Ĉeĉenia milito (kiu mem estas nematura, nefinita, povra teksto, sed estas komenco). Mi pretas akcepti fontojn ankaŭ kiam ili troviĝas en vikidatumoj, aŭ en alilingvaj vikipedia tekstoj, sed ĉi tie estas tute nenio. Kaj jam la groteske troigita titolo "Belgorodo volontulas en Iĉkeria", do "la tuta urbo Belgorodo (supozeble celatas la tuta provinco) volontulis" en la gerila milito pri sendependigo de Ĉeĉenio, krias je propagando. KittenBroEeev estis la homo kiu enigis la tradukitan teksteton, ne tiu kiu petis forigon. Sed VladimirPF pravas ke tute ne necesas rigardi la aŭtoron, sed nur la tekston, kiu "ne plenumas regulojn de nia vikio" - tutegale, ke azera, ĉina, belorusa kaj ukraina tekstoj jam estas forigitaj. ThomasPusch (diskuto) 23:42, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

{{Galaksio}} (alidirekto)[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 oktobro 2023 10:40
Artikolo
Ŝablono:Galaksio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Orfa alidirekto. La titolo ne klarigas, ke tio estas informkesto.

Jen listo de forigindaj (sub)paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 10:14, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poro haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:04, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Bone ke la eksa kaj ekde somero 2008 al bona titolo {{informkesto galaksio}} ŝanĝita alidirektilo neniel uzatas. Tiel eblas bone forigi ĝin, kaj tiel sendube ankaŭ estas en la intereso de Tlustulimu kaj Maksim. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 oktobro 2023 10:16
Artikolo
Ŝablono:Komunejo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tre malnova ŝablono, orfa, ne ĝisdatigata ekde 2012 kaj sen dokumentado. Ekzistas dum pli ol dek jaroj, kaj neniu uzis ĝin. Ĝi ne kapablas preni infomojn el Vikidatumoj; ni jam havas {{Projektoj}}-n, kiu funkcias pli bone. Nuntempe ni ne scias precize kiel uzi {{Komunejo}}-n: mi kredas, ke se estontece ni bezonos ĝin por kelkaj specifaj celoj, oni povos rapide rekrei ĝin.

Forigendaj:

Uzanto
Supernabla🪰 10:49, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poro haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:03, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vere la ŝablono ne estas plilaborita ekde 2012, kaj la ideo estas funkcii simile kiel pli nova kaj hibridlingva ŝablono {{Commons linio}} de septembro 2019, kiu kvankam kun malfeliĉa nomo, ĉiukaze restos kaj principe pluuzeblos, kiel grafika variaĵo al la ŝablono {{Projektoj}}: Klaras ke {{Projektoj}} principe pli elegantas kaj konsideras ĉiujn rubrikojn de vikipedio, sed ĝi metas specifan keston tute maldekstre de la paĝo kaj foje interferas kiam estas multaj fotoj aŭ la informkesto, ankaŭ tute dekstre, estas eksterordinare pli granda ol miniatura teksto maldekstre. Mi forte supozas ke la ŝablono {{Komunejo}} en kaj post 2012 estis en uzo, sed kiam ĝi nun ĉiukaze jam estas orfigita, sencas entute formeti ĝin. Eblus konsideri renomi la hibridlingvan ŝablonon {{Commons linio}} al la post forigo libera titolo "komunejo", pli esperantlingva - kvankam klaras, ke eĉ la funkcianta ŝablono "commons linio" estas nun tre malmulte uzata, kaj malantaŭ la fasado aspektas tre komplika, eble nenecese komplika. Sed ĉiukaze ĝi funkcias. ThomasPusch (diskuto) 19:41, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 oktobro 2023 12:36
Artikolo
Ŝablono:For (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tre simpla anglalingva ŝablono, orfa, ne plu ĝisdatigata, kaj anstataŭta de la pli moderna ŝablono {{Iteraci}} (kiu uzas Lua-n). Laŭ la priskribo en Ŝablono:Iteraci/dokumentado, la ŝablono {{For}} estas «ne plu plene funkcianta» ekde almenaŭ 2008 (!).

Jen listo de forigindaj (sub)paĝoj:

Uzanto
Supernabla🪰 12:46, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:02, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiu malnovega kolekto de ŝablonoj tutcerte superfluas. Nur gravas, ke dum la forigo ankaŭ la subpaĝoj por la dokumentadoj estas forigataj. --Tlustulimu (diskuto) 16:49, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la malnovega kolekto de ŝablonoj, kompreneble kun ĉiuj rilataj subpaĝoj. Tamen la nova, funkcianta ŝablono {{Iteraci}} havas strangan nomon, ne estas Esperanto, sed ankaŭ ne iu alilingva vikipedia titolo. Mi tolerus la esperantigitan formon "iteracio", kvankam al mi la itala nomo "Ciclo formattato" aspektas pli komprenebla ol la treege faka termino "iteracio". Kial ne eblus io esperanta nomo kiel "ciklo formata". Ĉiukaze eĉ post forĵeto de la malnovega ŝablono "for" ne sencas reuzi la tiam liberan nomon por la nova, funkcianta ŝablono, ĉar en Esperanto iu ŝablono "for" tre miskomprenigi aspektas kvazaŭ alia nomo por ŝablono "forigu", kaj tio tute ne estas la celo de alilingvaj ŝablonoj "for" aŭ "for loop". ThomasPusch (diskuto) 19:11, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite: forigita ankaŭ la du dokumentadoj, kiuj ankoraŭ restis. ThomasPusch (diskuto) 22:19, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Multaj titoloj, neniu teksto 2023 10 18[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 25 oktobro 2023 20:57
Artikolo
Leiningen (gento) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La strukturo de la artikolo estas sensenca: nur titoloj, sed neniu teksto. Mi proponas, ke (A) aŭ ni forigu la artikolon entute, (B) aŭ ni forigas la multajn titolojn, restigante nur la enkondukon kaj la fontojn.
Uzanto
Supernabla🪰 20:57, 18 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 05:34, 10 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
kontraŭ kontraŭ forigo, do por propono B por propono B: la uzanto, kiu kreis ĝin, emis meti longegajn listojn, pli ol li mem aŭ pli ol iu alia iam povus plenigi (nun li mortas ekde 2 jaroj kaj neniu povas riproĉi lin ke li ne plulaboras). Sed Taylor 49 jam forprenis la multajn orfajn "ĉapitrotitolojn" (kiuj vere aspektis groteske), kaj mi ankoraŭ bluigis du ligilojn, metis pli kvalitan foton kaj sube metis ŝablonon {{ĝermo}}. Tiel la artikoleto utilas: 18 paĝoj ligas al ĝi, do ĝi ne sensencas - negrave ĉu ĝi ankoraŭ iam vastiĝos aŭ ĉu ĝi restos bona artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 19:46, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon. Nun Kontraŭ Kontraŭ: . —Supernabla🪰 22:36, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: cxar intertempe minimume riparita. Taylor 49 (diskuto) 21:23, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi rezignas la proponon, ĉar la artikolo pliboniĝis. —Supernabla🪰 10:44, 8 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Alidirektoj al «Bibliotekoj» 2023 10 24[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 31 oktobro 2023 17:02
Artikolo
Ŝablono:Normdaten (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ekzistas tri ne-Esperantaj alidirektoj al ŝablono {{Bibliotekoj}}:
Uzanto
Supernabla🪰 17:43, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per tri poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. La 3 alidirektiloj daŭre estas neuzataj, do neniu fuŝiĝos en forigo, kaj la kategorio ĉiukaze estas malplena. ThomasPusch (diskuto) 10:59, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: forigo de la restintaj alidirektiloj. Lauc vikidatumoj d:Q3907614 klaras, ankaŭ por ĉiu neesperantisto, ke la germanlingva ŝablono "Normdaten" egalas al la angla ŝablono "Authority control", al la franca ŝablono "Autorité", al la rusa versio "Внешние ссылки" kaj al la esperanta ŝablono "bibliotekoj". Tute ne necesas en Esperanto havi la nomojn de nacilingvaj ŝablonoj kiel alidirektiloj (se oni insistus havi ĝin nacilingve kaj havos ĝin en la germana kaj angla, oni konsekvence ankaŭ bezonus ĝin en la okcitana kaj estona ktp ktp). Ankaŭ vikipediistoj tute ne parolantaj Esperanton aŭ la rusan, hispanan, anglan, germanan, francan aŭ la estonan, okcitanan aŭ latvan ĉiuj scias kiel funkcias vikidatumoj kaj ne havos ajnan problemon trovi la ĝustan ŝablononomon. Kaj ŝablono:Bibliotekoj-- kun du streketoj vere tre misteras - sed ĝi estas helpilo de 2011, antaŭ pli ol 12 jaroj, kaj videble ne plu sencas. Ankaŭ ĝi tial foriru - ankaŭ ĝi ne havas propran vikidatuman eron kaj ne havas kompreneblan klarigon kiun sencon ĝi havus. Tamen: male al la eksaj fremdlingvaj ŝablonoj "Normdaten" kaj "Authority control" en la e-lingva vikipedio, la ŝablono "Bibliotekoj--" ankoraŭ uzatas (nun en 12 paĝoj, ne tro multaj), kaj iuj uzoj enhavas rubajn parametrojn, kiujn necesas permane forigi. Post kiam tio estos farita, ĉiuj tri strangaj kaj historie eksaj alidirektiloj foriru. ThomasPusch (diskuto) 18:59, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: Nun ankaŭ {{Bibliotekoj--}} estas orfa. Mi taksas ankaŭ Kategorio:Ligoj al bibliotekoj/Aldonu parametrojn foriginda. —Supernabla🪰 20:36, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
@Super nabla: Sendube ankaŭ Kategorio:Ligoj al bibliotekoj/Aldonu parametrojn forigindas. Sed: ĉu vi atentis mia frazon, ke "iuj uzoj enhavas rubajn parametrojn, kiujn necesas permane forigi"?? Mi fakte nur purigis unuajn 2 el tiam 14 restintaj uzoj, la paĝojn Ueda Tomohiko (kie el la ŝablono necesis forigi la signojn "TSURL=N/A") kaj Anna_Löwenstein (kie el la ŝablono mi forigis la ne helpajn signojn "|TSURL=viaf/N/A|MW_WIKIS=please add"). Do el la 14 paĝoj kun "--" restis 12. Ĉu vi vere kontrolis, ĉu en ili estis iuj fuŝaj parametroj en la ŝablono "bibliotekoj--"?? Aŭ se ne, ĉu vi povas retrovi, kiuj estis tiuj lastaj 12 paĝoj, en kiuj vi forprenis la du minusojn? ThomasPusch (diskuto) 20:53, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
En ĉi tiu kazo, mi simple forigis ĉiujn parametrojn (ne nur «please add», sed ankaŭ la ceterajn). Ili ne vere estas bezonataj, ĉar samas en Vikidatumoj. —Supernabla🪰 20:56, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
La listo de miaj modifoj troveblas ĉi tie (alklaku)Supernabla🪰 20:58, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉi tie (alklaku) mi forigis TSURL-on: mi tamen kredas, ke tiu parametro ne estas vere interesa, ĉar tio simple ligas al tekstoj prenataj de la germana Vikipedio (eble eĉ ne ĝisdatigataj). —Supernabla🪰 21:02, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
"Bibliotekoj" ja kolektu iujn diverslingvajn dosierujojn kiuj eble povas helpi pri identigo de persono. Do se ligilo funkcias, ĝi en kazo de dubo restu. Tio signifas ke en Ljudmila Rudenko dubokaze "TSURL=peende/435575" restu. Mi ĵus aldonas ĝin. Tio, kvankam la paĝoj ĉiuj estis tre malatentataj, kaj tre polvaj. Sed tia revizio estas bona okazo iom malpolvigi ilin. Dankon por la listo pri la lastaj 12 paĝoj kun la antikva signaro "--". Tiel eblas fermi la kontroladon. ThomasPusch (diskuto) 21:16, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe forigi Certe forigi la alidirektilo ne estas uzata. VladimirPF (diskuto) 07:36, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Multegaj fuŝaj alidirektoj el ns4 al ns0 2023 10 29[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 5 novembro 2023 22:20
Artikolo
VP:Bibliotekoj/VIAF:100165505 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Listo de alidirektoj kreataj antaŭ pli ol dek jaroj. Tiu listo estas absoluta sensencaĵo pro pluraj kialoj. (1) La alidirektoj el la nomspaco Vikipedio:___ (ns4) al la ĉefa nomspaco (ns0) estas ĉiam evitendaj en ĉiuj lingvaj eldonoj de Vikipedio, kaj certe ankaŭ en eowiki; (2) ili estas subpaĝoj de Vikipedio:Bibliotekoj, tamen tiu paĝo ne ekzistas; (3) la listo ne estas ĝisdatigata kaj enhavas malmulte da paĝoj kompare al la tutaj biografioj de la nuna VP; (4) iu skribis en Kategorio:Ligoj_al_bibliotekoj, ke la celo de ĉi tiu fuŝaĵo estus listigi paĝojn laŭ VIAF-numeroj; tamen, por tiu ĉi celo, oni povas komforte uzi Vikidatumojn! Ekzemple, se oni serĉas — ni diru — la biografion kun VIAF=2470550, sufiĉas demandi al la datumbazo (alklaku ĉi tie kaj vidu 😁)
Uzanto
Supernabla🪰 22:08, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 12:28, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: Laŭ la nuna vidpunkto, kiam vikidatumoj intertempe firme instaliĝis kaj ankaŭ esperantistoj signife kontribuis al tio plenigi ĝin, la ĝenerala paĝo ! kaj la 327 unuopaj paĝoj povas juĝiĝi "absoluta sensencaĵo". sed kiam la paĝoj kreiĝis en somero 2011, vikidatumoj ankoraŭ ne komenciĝis: la baza ero Galilejo (numero Q307, do inter la 400 plej unuaj) kreiĝis fine de aŭtuno 2012, kaj dum la postaj ses jaroj iom post iom ricevis plej multajn enhaverojn, poste ankoraŭ iujn. Do en somero 2011 la granda tiam komencita kaj neniam kompletigita laboro ankoraŭ ŝajnis senca. Tial ni iom mildigu niajn juĝojn. Sed ĉiukaze, nun estas fine de aŭtuno 2023, intertempe ĉiu laboro pri kompletigo de informoj ne nur por la ŝablono "bibliotekoj" okazas en vikidatumoj, kie ankaŭ la esperantista uzanto gangleri, kiu en 2011 komencis tiujn ĉi 327 alidirektilojn, dumtempe aldonis amason da informoj - kaj ĝuste tial la antikva konstruejo forlasitas. Mi preskaŭ certas ke mi neniam trovintus tiujn forgesitajn alidirektilojn. Dankon al Super nabla por elfosi ilin el la forgeso - efektive ili neniel plu utilas kaj estu forigataj. ThomasPusch (diskuto) 23:09, 29 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Prave. La listo estas sensenca nun; siatempe ĝi povis esti utila. Tamen la ideo organizi ĝin kiel granda aro de alidirektoj ĉiukaze ne sencas: oni povis simple krei malmultajn paĝojn kun listo de identigiloj. 22:38, 30 okt. 2023 (UTC) —Supernabla🪰 22:38, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: VladimirPF (diskuto) 07:28, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo de cxiuj Specialaĵo:Indekso_de_prefiksoj/Vikipedio:Bibliotekoj. Rimarku ke la cxefa pagxo Vikipedio:Bibliotekoj NE ekzistas, sed prezentigxas (dubinda) Projekto:Bibliotekoj. Taylor 49 (diskuto) 21:15, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon al RG72 pro la forigoj. —Supernabla🪰 18:37, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Projekto testa 2023 10 30[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 6 novembro 2023 0:57
Artikolo
Ŝablono:Projekto testa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La ŝablono estis provo anstataŭigi la plene fuŝan kaj fine de oktobro 2023 definitive forigitan ŝablonon "Projekto" per iu pli simpla kaj pli saĝa alternativo. Estis mi, kiu komencis tiun ŝablonon, ĉar mi nepre volis seniĝi de la fuŝa ŝablono "Projekto", sed mi mem persone tute kontentas pri la kapabla ŝablono "Projektoj", ekde jaroj ne antaŭenpuŝis kaj nepre ankaŭ nun ne volas investi plian tempon en la alternativan projekton: se la kritikantoj de la kapabla ŝablono "Projektoj" silentiĝis, mia provo "Projekto testa" ankaŭ ne plu bezonatas kaj miaflanke facile povas forpreniĝi.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 00:42, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 10:56, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: ĉar neniu uzis ĝin dum tre longa tempo, kaj oni ne scias precize en kiuj kazoj uzi tiun ĉi ŝablonon. —Supernabla🪰 22:41, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes ja "oni scias" kaj eblas rapide klarigi por kiuj kazoj uzi tiun ĉi ŝablonon, se ĝi estus preta: ĝi provizu alternativan dezajnon al la ŝablono {{projektoj}}, kiu ne konvenis al iuj uzantoj antaŭ pli ol 10 jaroj, ĉar ĝi kreas relative kompaktan keston tute dekstre de la paĝo, kiu foje grafike kolizias, kiam sur paĝo estas grandega informkesto same dekstre de la paĝo, kaj maldekstre estas apenaŭ teksto kaj bildoj. Tiam laŭ la kritikantoj pli bonus ligilo al ĉiuj aliaj vikipediaj projektoj en unu tekstolinio, simile al la ŝablonoj {{komunejokat}} nur por komunejaj kategorioj, kaj {{commons linio}} de 2019 (nun simple nomebla "komunejo" en bona Esperanto) nur por komunejaj galerioj, kun subteno de vikidatumoj simile al la ŝablono {{projektoj}}. La saman ideon havis la tute fuŝe farita {{Projekto}}, kiun ni bonŝance ĵus forĵetis, kaj {{projekto testa}} estis komenco de malfuŝa alternativo. Tamen mi, kaj ŝajne ĉiuj aliaj nunaj uzantoj, aŭ tute kontentas pri la ŝablono {{projektoj}}, aŭ uzas specialajn liniajn ŝablonojn kiel {{komunejokat}} kaj {{commons linio}} nun nomebla "komunejo", sen atendi ke unu ŝablono kapablu la samon kion povas {{projektoj}}. Se tiel estas, kaj ĉiuj jam kontentas, tiam ne necesas investi pliajn horojn en eltrovo de kapablega ŝablono alternativa al {{projektoj}}, kaj tiam eblas senhezite meti la malnovan projekton pri tio en la rubujon. ThomasPusch (diskuto) 22:09, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Jen aspektas ŝablono {{komunejokat}}:

(La diskuto estas ĉi tie iom ekstertema, sed interesa). @ThomasPusch: Ankaŭ mi, samkiel aliaj redaktantoj, pli ŝatas la «linian» version de la ŝablono, kiel aranĝata ekz. en la itala Vikipedio; vidu: it:Reptilia#Altri progetti; ĝi pli elegantas kaj facile legeblas. Fakte, ni en eowiki jam havas longegajn informkestojn ĉe la dekstra flanko, ofte tre pli longaj ol artikoloj mem; do mi ne taksas bona ideo aldoni eĉ la projektojn kaj la portalojn ĉe la dekstra flanko. Tamen, mi kredas ke nun ni havas pli gravajn problemojn por diskuti/solvi pri la projektoj. La nuna stato de la pri-projektaj ŝablonoj estas tre ĥaoza kaj preskaŭ senespera: ekzistas oblaj kaj redundaj ŝablonoj kiel {{Vikivortaro}}, {{komunejokat}}, {{Commons linio}}, {{Projektoj}}, {{Wikispecies}}, {{Commons}}, ..., nur por mencii kelkajn el ili; ili estas kaj Esperantaj kaj anglalingvaj, tre ofte uzataj mise (po multoblaj per unu paĝo; kun eraraj parametroj: ekzemple, {{Commons}} por la kategorioj de Komunejo, sed la ĝusta ŝablono estas {{Commonscat}}; {{Commons}} por galerioj kiuj ne ekzistas; {{Vikivortaro}} por vortaraj paĝoj kiuj ne ekzistas, ktp, ktp. La fantazio de esperantlingvaj redaktantoj estas preskaŭ sen-fina). Nun urĝas orfigi plejparton el ĉi tiuj polvaj kaj misuzataj ŝablonoj kaj restigi nun tre malmultajn, kiel ekz. {{Projektoj}}, bone faritan. Post ĉi tiu komenca «purigo», ni kiel komunumo diskutu kaj decidu ĉu indas re-aranĝi alimaniere la jam-ekzistantajn ligilojn al viki-projektoj (ekz., laŭ «linio»). —Supernabla🪰 11:42, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĝuste, kaj homoj ripete "reinventas la radon", kiel la homo kiu en septembro 2019 trikis novan ŝablonon {{commons linio}}, kvankam ekzistis tute funkcianta samcela ŝablono {{komunejo}} de 2012, kiun nur intertempe iu alia fervorulo maluzigis, kaj nun ni forĵetis la ŝablonon de 2012, kun argumento ke ĝi estas maluzata. Facile oni povas meti tute novan samcelan ŝablonon, de novembro 2023, kun minimume alia aspekto, forpreni la malmultajn uzojn de {{commons linio}} kaj tiam proponi la "malnovan ŝablonon" de septembro 2019 por forigo. Tio estus infaneca, sed tiel funkcias la entuziasmo pri kreoj de novaj similaspektaj ŝablonoj. Mi persone kontentas pri {{projektoj}} kun forta apogo de vikidatumaro, ĉar pri tio malpli facile eblas fuŝi ol pri la iom pli aĝaj ŝablonoj kun anglalingvaj nomoj. Mi tute samopinias pri prioritato "orfigi kaj post tio forpreni plejparton el ĉi tiuj polvaj kaj misuzataj ŝablonoj kaj restigi nur tre malmultajn". ThomasPusch (diskuto) 12:37, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe forigi Certe forigi ĉi ŝablono ne estas uzata VladimirPF (diskuto) 07:38, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de Ŝablono:Projekto testa kaj Ŝablono:Projekto testa/dokumentado. Neuzata kaj utilo ne videblas. Taylor 49 (diskuto) 21:19, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]