Vikipedio:Forigendaj dosieroj/Arkivo/2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

dosiero:Malto_mapo1.jpg[redakti fonton]


Artikolo
dosiero:Malto_mapo1.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi ne subtenas blokan forigon de ĉiuj restintaj bildoj el la kategorio, sed individuan juĝadon: Tutkonkrete mi tamen proponas forigi unu el la dosieroj el la kategorio: la bildo estas sen licenco ekde la alŝuto en 2005, havas avertan ŝablonon ekde 2008, kaj ĝis nun uzatis nur en unu diskutpaĝo, en neniu artikolo - en la diskutpaĝo eblis facile anstataŭigi ĝin.
Uzanto
Aidas (diskuto) 18:36, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Temas pri derivaĵo de la ĉeĥlingva mapo file:Malta mapa.PNG, kiu mem estas derivaĵo origine de file:Malta-CIA WFB Map.png el la Monda faktolibro de CIA el 2004, komplete libere licencata. La dosiero estas "pseŭdoesperantigita" per nura aldono de la maronomo "Mediteraneo" en kompare malbona grafika kvalito - do bonus grafika plibonigo, sed ĉiukaze ĝi licencigeblas ankaŭ sen helpo de la origina alŝutinto de la dosiero, kiu ne plu aktivas vikipedie. Ĉiukaze Aidas tute pravas, sed ĉi tie tamen eblis ankoraŭ trovi elturniĝon. La mapo kun licenco de la Monda faktolibro de CIA cetere ankaŭ povas senprobleme iri al la vikimedia komunejo. ThomasPusch (diskuto) 04:26, 14 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon. Aidas (diskuto) 04:33, 14 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Ses kompletaj tekstoj en Loĵbano[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 4 februaro 2017 19:01
Artikoloj
dosieroj Cmavo_sutkarda.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Gismu sutkarda.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Dzena vanbi.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Xrula cmana.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Le viktor zei daplu.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
La viktor zei grutrduriani.pdf (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forte dubindas ĉu tiu ĉi ses tekstoj, kredinde propraj verkaĵoj de Viktor Medrano, sed ĉiukaze ne en Esperanto (do baze ne komprenata) kaj krome ne uzata en ajna artikolo, havas bonan lokon inter la dosieroj de la esperantlingva vikipedio, kiuj estu bildoj, sondosieroj aŭ en malmultaj kazoj filmetoj klarigantaj esperantlingvajn vikipediajn artikolojn. Bona loko povus esti en la loĵbanlingva vikipedio, aŭ la komunejo, sed ne ĉi tie.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:53, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ŝovitaj al al komunejo kaj tial forigeblaj ĉi tie Aidas (diskuto) 08:24, 5 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Koncernatas la sekvaj ses fremdlingvaj tekstoj en formato PDF:

ThomasPusch (diskuto) 19:53, 21 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Viktor Medrano = Uzanto:Televido, vidu ankaux Specialaĵo:Listigi_dosierojn/Televido. Transigo al Komunejo? 78.55.214.84 06:10, 22 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes, alŝuto al la komunejo estas bona elturniĝo. Mi ne volus sendiskute meti la dokumentojn tien, se eble ili tie rapide forpreniĝas kaj poste komplete malaperis. Sed certe en la komunejo eblas neŭtrale diskuti ĉu la dokumentoj havas bonan lokon tie, kaj kompreneble la komunejo servu ankaŭ al la loĵbanlingva vikipedio, kontraste al la esperantlingva vikipedio, kiu ne servas kiel datumodeponejo por iu ajn alilingva vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 15:20, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Dosiero:Kate Sharpley.jpg[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 februaro 2017 14:17
Artikolo
Dosiero:Kate Sharpley.jpg (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Sencas diskuti ĉu permeseblas teno de la bildo aŭ ĉu necesas forigo. La dosiero venis ĉi tien tra la angla vikipedio kaj tie forpreniĝis pro manko de pruvoj, sed ĉar la foto farita de nekonata fotinto sendube aĝas pli ol 70 jarojn, tamen diskuteblas ĉu permeseblas teno de la bildo. Mi persone tendencas teni ĝin laŭ la licenco "PD-EU-sen aŭtora nomo", sed mi volus aldoni aliajn opiniojn.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 14:42, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
--ThomasPusch (diskuto) 14:23, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La foto venas de la retejo de la biblioteko Kate Sharpley. Mi ĵus en mia tagmeza paŭzo alskribis ilin kaj petis informon kaj al mi nome de eo-wiki kaj kopie al la OTRS-adreso permissions-commons@wikimedia.org, en kiu jaro kaj en kiu lando fariĝis la foto. Per tiu informo jam devus esti klare ke laŭ la leĝoj de EU ĝi estas publika havaĵo. Krome la tuta retejo de la biblioteko estas komplete publikigita je licenco de Krea Komunaĵo (Creative Commons) (la retejo nur ne precizigas, kiu versio de CC, kaj en la vikimedia komunejo tia maldetaleco jam povas kaŭzi problemon). Se en sia respondo ili detaligas, ke ilia tuta retejo estas sub licenco CC-BY-SA-3.0, tio estas aldona helpo (se hazarde la foto estas farita en Usono kaj post 1923, dum geedza vojaĝo post la anarkiista kariero, ekstreme malverŝajne sed ne maleble). Aldone mi ofertis ke se ili retpoŝtas pli bonkvalitan skanon de la foto, mi pretas alŝuti tiun pli bonan version. Se ili entute respondas (pri kio mi ne dubas), la problemo tiel aŭ tiel ĉi devus esti solvata. ThomasPusch (diskuto) 12:14, 30 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Konsiderante la tekston en la retejo "No commercial reuse, No derivative works", la permesilo estos io kiel https://creativecommons.org/licenses/by-nc-nd/4.0/ (kio estas nelibera, kaj do neakceptebla, permesilo por Komunejo). Ni atendu la respondon de la biblioteko pri la fotinto. Aliokaze, ni eventuale povus uzi Justan Uzon, ĉar la persono jam estas morta kaj ne eblas ŝin foti, eblas nur trovi materialon kun eksvalidiĝinta kopirajto. --KuboF (diskuto) 22:09, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
La biblioteko respondis, vidu en la dosiera priskribo, sed ankaŭ laŭ mia kompreno de la reteja priskribo la plej konvena licenco de krea komunaĵo estas CC BY-NC-ND 4.0 - do libera uzo ne-komerca en stato ne-modifita. Tiu licenco vere ne sufiĉas por la vikimedia komunejo, do mi proponas ke la preferata kialo daŭre estu la aĝo de pli ol 70 jaroj en Eŭropa Unio. Apliko de "justa uzo" ankaŭ eblas, sed mi nun lasas la ŝablonon {{PD-EU-sen aŭtora nomo}}. Ĉiukaze la dosiero teneblas ĉi tie, sed ne estas por la vikimedia komunejo. ThomasPusch (diskuto) 14:23, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 12 februaro 2017 15:31
Artikolo
dosiero:Agp.png (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dosiero sen indiko pri fonto kaj probable ne publika havaĵo. NMaja proponis tujforigon, tamen sencas doni iom da tempo por kompletigo de informoj. Mi kontaktis la alŝutinton P.Fiŝo.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 15:08, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ne estis donita licenca informo --KuboF (diskuto) 22:23, 18 feb. 2017 (UTC)[Respondi]