Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2023/Decembro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Listo de la deputitaj distriktoj en Francio[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 21 decembro 2023 17:13
Artikolo
Listo de la deputitaj distriktoj en Francio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj lige al ĝi Côtes-d'Armor 1-a, Ille-et-Vilaine 1-a kaj kaj 2-a

Pri tiu laŭ ideo ege laborintensa listo interesiĝis neniu alia ol uzanto Xian, kiu plantis ĝin en marto 2014, sed ankaŭ li foriris en februaro 2015 komplete el vikipedio kaj ne zorgis pri kreado de multegaj kromaj subtekstoj, tiel ke ekzistas nur tri (Côtes-d'Armor 1-a, Ille-et-Vilaine 1-a kaj kaj 2-a), TRI el 1 154 paĝoj kiuj necesus por ke tiu listo faru sencon. Sed bone ke li ne faris tion: la tri "testaj" paĝoj estas intertempe plene malaktualaj, kaj se estus pli da paĝoj, simple estus pli da malaktualeco. Tia absolute laborintensa listo pri lokaj deputitoj en la provinco de Francio povas esti senca en la franca vikipedio, se tie kvin uzantoj plentempe zorgas flegi la listaron, sed ĝi absolute ne sencas por la hispana aŭ portugala, la germana aŭ sveda, pola aŭ rusa vikipedioj, kaj tutcerte ne en Esperanto, kie tiom mankas laborfortoj ke daŭris 20 jarojn, ĝis paĝoj pri la departementoj kaj arondismentoj de Francio estis faritaj - tute ne parolante pri ĉiuj ankoraŭ mankantaj paĝoj pri urboj kaj komunumoj de Francio. Kompreneble la propono pri forigo inkluzivas la cititajn 3 "testajn" paĝojn.

Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 16:55, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 19:35, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de la 4 paĝoj laŭ argumentoj de la proponinto. Taylor 49 (diskuto) 17:12, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 08:54, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-25
Artikolo
Kategorio:Alinomitaj artikoloj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kategorio:Alinomendaj artikoloj kaj Kategorio:Alinomitaj artikoloj -- malplenaj kategorioj
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 19:02, 18 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 19:36, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ŝajnas ke la du kategorioj vere daŭre neuzatas. Aidas (diskuto) 22:55, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Malplenajn kategoriojn forigi estas en ordo, krom se iu ĵus arbitre kaj vandalisme malplenigis ilin, kaj suspekto pri tia persona malplenigo ĉi tie ne estas. ThomasPusch (diskuto) 18:45, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Rusi-ukrainia konflikto[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 26 decembro 2023 13:25
Artikolo
Rusi-ukrainia konflikto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉar estas erara titolo: ne ekzistas tia lando "Rusi" -- temas nur pri alidirektilo, ne pri artikolo
Uzanto
VladimirPF (diskuto) 13:33, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
laŭ la fina komento: kvar voĉoj esprimiĝis favore al fari nenion, nur du pledis por forigo de la alidirektilo ThomasPusch (diskuto) 19:16, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: sed nur post ke mi forprenis ĉiujn ligilojn tien. Taylor 49 (diskuto) 17:45, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ne tre gravas, sed kompreneble ekzistas la esperanta vortradiko Rusi'. Mi akceptas se Vladimir diras ke li ne tre ŝatas la kunmetitan vorton el du adjektivoj, kun elizio centre de la kunmetita vorto. Kompreneble mi ne defendas min mem: mi neniam tuŝis la titolon. Sed mi centprocente certas ke la vorto estas gramatike ĝuste farita kaj buĉi la alidirektilon ĈAR temus pri eraro estus komplete erara. Plej multaj alidirektiloj nur evitu ke iu hazarde tajpos titolon kiu sen alidirektilo rezultas en "malĝuste ruĝa ligilo". Sed preni nun iujn multajn alidirektilojn, maluzigi ilin kaj poste proponi ilian forigon estus nekompreni la sencon de alidirektilo kaj estus sen-sence laborigi Taylor 49 aŭ iun alian bonvolan helpanton. Ĉiu vortradiko en Esperanto estas la parto antaŭ la gramatikaj finaĵoj, kaj konstru-sisteme post tio oni povas aldoni gramatikajn finaĵojn, kaj povas kunglui ankaŭ du radikojn sen tiaj finaĵoj: radikoj labor' + hor' = vortoj laboro, labori, horo, hore; ekzempla kunmetaĵo laborhoro. Radikoj rusi', ukraini', konflikt'; ekzempla kunmetaĵo rusi-ukrainia konflikto. En la e-lingva Vikipedio ĝis nun nur ekzistas mizera artikolo normala radiko, kiun apenaŭ iu atentas, sed rigardu en PMEG 3.1 Vortospecoj: Radikvortoj, kaj vi senprobleme vidos ke en la de Vladimir atakita vorto absulute ĉio estas ĝusta. Aidas (diskuto) 22:51, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo de la alidirektilo surbaze de kialo "Ĉar estas erara titolo: ne ekzistas tia lando "Rusi". Se oni argumentas tiel, oni fundamente ne komprenas kunmetitajn substantivojn en Esperanto. Tiam oni ankaŭ devus buĉi artikolon tirkesto laŭ tute erara kredo "Ĉar estas erara titolo: ne ekzistas vorto "Tir" (kompreneble estas la vortoradiko tir/i). Aŭ eble pri la artikolo "tirkesto" eblas esti grandanima, ĉar la konfuzita L. L. Zamenhofo mem uzis la vorton, ne komprenante ke ne ekzistas vorto "Tir", kaj rezulte ankaŭ la konfuzita PIV asertas ke la vorto ekzistus. Sed ĉiujn kunmetitajn substantivojn en Esperanto kiuj ne detale dokumentiĝis en PIV, oni konfuzite povus serĉi por forigo aŭ por "pseŭdoĝustigo" al nove inventitaj formoj "tirokesto" aŭ "tirikesto"... Fakte, se oni havus maltro da distro oni povus diskuti kiom da alidirektiloj oni supozeble estonte bezonos, sed Aidas pravas ke alidirektiloj ne malhelpas kaj individue malinstali ilin estus grandioza fortomalŝparo. ThomasPusch (diskuto) 18:40, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --kani (diskuto) 23:26, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Taylor49 jam forigis ĉiujn menciojn de tiu ĉi vortumo kaj ĉiujn ligilojn al ĝi, aldoninte komenton Ne ekzistas virto "Rusi" (sic!). La diskuto okazas post kiam la decido jam estis (unupersone) farita kaj plenumita. RG72 (diskuto) 15:50, 1 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne (unupersone) decidis pri forigo. Mi nur ebligis forigon proponita de alia uzanto. Taylor 49 (diskuto) 16:01, 1 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Laŭ PMEG, en la tiel nomataj kunskriboj, t.e. kombinaĵoj de vortoj "kunlaborantaj por esprimi ion specialan", ĉiuj vortoj estas skribitaj kun dividostreko en sia plena formo, t.e. kun finaĵoj, kaj ĉiu el ili konjugacias aparte [1] La formo "Rusi-ukrainia", do, estas gramatike malĝusta laŭ PMEG, devas esti "Rusia-ukrainia" aŭ, eble, "Rusia-Ukrainia" (PMEG mencias la majuskligan kaj minuskligan manieron skribi vortojn devenajn de propraj nomoj kiel egalrajtajn,[2] kaj laŭ mia scio ne ekzistas vikipedia normo aŭ gvidilo pri tiu ĉi aparta demando). La demando, do, estas ne ĉu formo "Rusi-ukrainia" estas gramatike akceptebla (almenaŭ se ni agnoskas aŭtoritaton de PMEG, ĝi tutcerte ne estas), sed ĉu indas lasi gramatike malĝustajn aldirektilojn esperante ke iu iam serĉos por same malĝusta vorto. Mi, persone, ne havas fortan opinion pri tio ĉi kaj emas al la opcio kiu postulas malpli grandan laboron, t.e. fari nenion. Goren (diskuto) 10:28, 4 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mia kompreno de la esperanta gramatiko estas ke la vortoradikoj estas la bazaj elementoj de la leksiko kaj kune kun iuj vortofine aldoneblaj finaĵoj konsistigas la vortojn (PMEG konfirmas mian komprenon, klarigante "La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj kaj radikoj. Vortetoj povas uziĝi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas vortklasajn finaĵojn por fariĝi efektivaj vortoj.", kaj kompreneble pli detale en la ĉapitro "PMEG 3.1 Vortospecoj: Radikvortoj" jam indikita de Aidas). Mi sekve ne estus tiom radikala kiom la PMEG-interpreto de Goren, difinante la formon "rusi-ukrainia" malĝusta, kaj nur dirus ke aldona vokalo meze de vorto bonvenus se tio plikomprenigus la vorton, ekzemple se krome kvin konsonantoj amasiĝus - tio en "rusi-ukrainia" klare ne estas la problemo, kie estas pli da vokaloj ol da konsonantoj. Sed kompreneble la formo "rusia-ukrainia" estas same ĝusta, kaj ĉar kvar voĉoj esprimiĝis favore al fari nenion, nur du pledis por forigo de la alidirektilo, mi rezulte konstatas ke ni faras nenion. Sed kompleze al la opinio de Goren mi ankoraŭ faris plian alidirektigon "rusia-ukrainia konflikto" al la nuna titolo Konflikto inter Rusio kaj Ukrainio ekde 2014. Ke Taylor49 jam forigis ĉiujn menciojn de tiu ĉi vortumo kaj ĉiujn ligilojn al ĝi, estis eble tre rapida reago, kvazaŭ reflekso, sed mi tamen ne konsideras tion katastrofo, kaj proponas ankaŭ lasi tion kia ĝi estas nun. La baza ideo de alidirektiloj ja estas ke ĉiu alvenu al la ĝusta artikolo, kio antaŭe estis tiel kaj nun daŭre estas tiel. ThomasPusch (diskuto) 19:15, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kromsigno[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-23
Artikolo
Kromsigno (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
senenhava paĝo sen interwikioj, temo jam kovrita ĉe Diakrita signo kaj Alteraciilo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 17:30, 16 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
je du kontraŭaj voĉoj kaj la proponinto kompreneble voĉdonis por. ThomasPusch (diskuto) 19:20, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Forigu, alternative alifaru al apartigilo. Taylor 49 (diskuto) 17:30, 16 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: ne senenhava paĝo, kvankam ankaŭ mi ne jam trovis la koncepton en alilingva branĉo de Vikipedio, sed tio ne estas nepra kialo por buĉo. Al mi la paĝo aspektas senca, kaj la diversaj subgrupoj diakritaj signoj, vokalizaj signoj de konsonantaj skribsistemoj aŭ alteraciiloj respektive antaŭsignoj en notacio de muziko tiom malsamspecaj ke ne simple eblas al iu el ili direktigi alidirektilon. Mi ne protestus se la teksto havus ŝablonon ke serĉatas referencoj el la lingvoscienca literaturo. Sed mi nur akceptus forigon se pluraj fakuloj de lingvosciencaj katedroj kune postulus la forigon, ne ke simple iuj nefakaj studentoj kiel mi (aŭ, pardonu, Taylor) pensas se ili ne tuj trovas anglalingvan ekvivalenton en Vikipedio, plej bonas forigi temon. Aidas (diskuto) 23:48, 25 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La paĝo aspektas tute normala ĝerma artikolo. Ke eble ne troveblas la koncepto en alilingva branĉo de Vikipedio (aŭ ni ne scias kie necesas serĉi) estas strangeta - sed aliflanke ne estas leĝo ke nur permesatas esperantaj temoj kiuj estas en la alilingvaj branĉoj de Vikipedio. Facile povas esti ke antaŭe estis tia teksto en alia lingvo, kiun oni tie buĉis, sed tiun forigomanion oni tute ne devas kopii. Mi subtenas ŝablonon ke serĉatas referencoj el la lingvoscienca literaturo, ĉar se estas dubo tiam ili mankas. Kaj kompreneble, la teksto havu eron en vikidatumoj - sed tiun mi jam kreis antaŭ du tagoj, ĝi nun estas. @Filozofo, Lingvano, Arbarulo, kaj Sergio: aŭ iu ajn alia uzanto: ĉu iu el vi havas ideon pri vastigo kaj riĉigo de la eta teksto?? ThomasPusch (diskuto) 19:06, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Taylor, ne forgesu en la paĝo mem indiki ŝablonon {{forigu}}... ThomasPusch (diskuto) 19:33, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

"Ŝablono:Bio" kun akcesoraĵoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-26
Artikolo
Ŝablono:Bio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono:Bio kaj Ŝablono-Diskuto:Bio kaj Ŝablono:Bio/dokumentado -- nun temas nur pri alidirektilo, ne pri la ŝablono mem (Vikipedio:Kunigendaj_artikoloj#"Ŝablono:Informkesto_gravulo"_kaj_"Ŝablono:Informkesto_homo"_kaj_"Ŝablono:Informkesto_biografio")
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 20:45, 19 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun nur unu pora kaj unu sindetena voĉo, sed ĉar neniu alia kontribuis, tiu unu voĉo sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 17:45, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Sindetena Sindetena: La alidirektilo ŝajnas esti tre malnoveca, ĝi ne havas grandan utilon, sed ankaŭ ne havas grandan damaĝon. Laŭ mi eblas simple ignori ĝin, kaj estas fortomalŝparo aparte elserĉi kaj forigi la alidirektilon. ThomasPusch (diskuto) 18:50, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Alidirektado de ŝablonoj malfaciligas bontenadon, forigo kaj simpligo fakte ŝparas laboron, ne tuj, sed certe estonte. Taylor 49 (diskuto) 03:30, 1 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:TV.com titolo 2023 12 12[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2023-12-19
Artikolo
Ŝablono:TV.com titolo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj ankaŭ {{Tv.com nomo}} kaj {{TCMDb nomo}} (vaste uzataj, sed plene nefunkciaj)

La ŝablono TV.com titolo ekde ĝia kreiĝo en 2019 tute ne uzatas. Kial tio subite ŝanĝiĝu? Ŝablono sen ajna utilo estas nur balasto kaj forpreniĝu. Eĉ se oni eble iam volos uzi unusolan retan ligilon pri "tv.com" (se ĝi ankoraŭ funkcias), oni povas tion fari ankaŭ sen ŝablono, kiu sekve utilas nur, se vere MULTAJ paĝoj uzas ĝin... tiel mi skribis la 12-an de decembro.
Intertempe mi trovis ŝablonon {{Tv.com nomo}} (vaste uzate, sed plene nefunkcia), kaj trovis en angla versio de la paĝo TV.com la simplan frazon "Around July 2021, the TV.com website was quietly shut down", do ĉirkaŭ julio 2021, la retejo TV.com estis senbrue malŝaltita. Efektive, nenio plu funkcias en la retejo. Ne miraklo, ke nenio plu funkcias ĉe la ŝablono {{Tv.com nomo}}. Ĉe {{TCMDb nomo}} same: ankaŭ la retejo http://tcmdb.com estas morta. Mi do vastigas mian originan proponon pri forigo al la ŝablonoj {{Tv.com nomo}} kaj {{TCMDb nomo}}, kiuj, kvankam ili estas mortaj, ankoraŭ sidas en multaj paĝoj kaj devas esti robote forigitaj antaŭ ol eblas komplete forpreni tiujn ŝablonojn. - Jen la stato de la 14-a de decembro

Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 06:59, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 19:32, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 06:59, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Probable estas similaj neuzataj ŝablonoj el "sama serio". Mi ankoraŭ rigardos kaj se eble notos pliajn ekzemplerojn ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 08:24, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Efektive. Du pliaj mortaj ŝablonoj trovitaj, kiujn mi aldonas al la supra propono. ThomasPusch (diskuto) 21:21, 14 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 08:54, 15 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi nun forprenas la mortajn eksajn ŝablonojn. ThomasPusch (diskuto) 19:15, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ankoraŭ estas {{amg nomo}}, same ne plu funkcianta, sed ĉar ĝi ne jam menciiĝis en la propono, mi ne kun-forigas ĝin. Povas esti, ke aliaj lingvoj solvas la problemon per aŭtomata ligo al la interreta ligilo, sed tia ebla riparo ĉe ni ne estas instalita, nia ŝablono {{ŝ|amg nomo} simple fiaskas. ThomasPusch (diskuto) 19:29, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

2-a Kolombia Esperanto Tago - 1993 2023 12 27[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 januaro 2024 18:08
Artikolo
2-a Kolombia Esperanto Tago - 1993 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto estas ĥaosa, tute ne rilatas al la temo, sed estas nur subjektiva penso de iu pri "la movado" ĝenerale. La teksto Kolombia Kongreso de Esperanto ne bezonas tiun ĉi konfuzan personan noton.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 18:05, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 17:42, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 23:25, 27 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Por Por: postokaze... Aidas (diskuto) 12:13, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

ŝablono:!CRLF 2023 12 29[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 5 januaro 2024 19:55
Artikolo
ŝablono:!CRLF (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La ŝablono estis forigita laŭ komunuma decido en decembro 2015, "ĉar ĝi estis ne plu ĝuste funkcianta ŝablono, kiel videblis en la ekzemplo de la dokumentado, kaj krome jam ne plu estas uzata."
Vidu Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2015/Decembro#Ŝablono:!CRLF. La dokumentado kompreneble tiam estis kunforigita, sed en Ŝablono-Diskuto:Informkesto papo ankoraŭ estas spuro de la misfunkcio.
Tamen iu uzanto plene neglektis la decidon kaj simple reinstalis la ŝablonon, sen dokumentado kaj sen ajna diskuto. Nur li uzigis la ŝablonon en ekzakte ses tre specifaj paĝoj pri urbaj tramoj, kvin el ili en Ĉeĥio, eble por spiti: "vidu, nun la valora ŝablono uzatas en ses paĝoj, nun ĝi devas resti". Kaj aldone same tre specifa "Ŝablono:Informkesto fervoja akcidento" ŝajne uzas ĝin, kiu mem estas uzata en ekzakte du artikoloj pri tre specifaj fervojaj akcidentoj en Ĉeĥio. Mi ne scias ĉu la ŝablono nun pli bone funkcias ol en decembro 2015, mi supozas ke ne, ĉar neniu faris iun ajn indikon ke li kontrolus tion. Ĉiukaze la tuta ŝablono konsistas nur el la signoj kiu laŭ guglo faras iun "liniosalton", kvankam centmiloj da paĝoj ankaŭ sukcesas fari "liniosalton" sen {{!CRLF}}. Mi sume suspektas ke la ekzotika ŝablono estas simple persona kaprico, dubinde ĉu ĝi funkcias kaj eĉ pli dubinde ĉu ĝi necesas en tiuj ses paĝoj kaj unu preskaŭ orfa ŝablono.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:53, 29 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
ThomasPusch (diskuto) 17:41, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo, sed nepras ripari kelkajn sxablonojn kiuj uzas gxin. Por Por: forigo de nenecese kreita Ŝablono-Diskuto:!CRLF. Taylor 49 (diskuto) 03:13, 1 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jam forigebla. Taylor 49 (diskuto) 16:55, 1 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: postokaze... Aidas (diskuto) 12:14, 16 jan. 2024 (UTC)[Respondi]