Kolombia Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Maldekstre-dekstren:Luis Jorge Santos (Tiam Prezidanto de KEL), Stella Uribe (Tiam Sekretariino) kaj Juan Sebastian Quintero Santacruz (Tiam nur ajn esperantisto kolombia, poste Vicprezidanto de KEL dum 2011-2013) kun la Tradicia Flago, dum oktobro 2011.

La Kolombia Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de KEL. Unue KEL aranĝis la Kolombia Esperanto Tago, sed poste la nomo ŝanĝiĝis al Kolombia Kongreso de Esperanto. Tradicie ĝi okazas dum la lastaj monatoj de la jaro, ĉefe dum novembro.

La kongresa flago[redakti | redakti fonton]

Ekde la 17-a Kongreso komenciĝis nova kongresa tradicio, la organizantoj de la kongreso transdonas la esperantan flagon al la organizantoj de la venonta kongreso. Luis Jorge Santos-Morales, tiam prezidanto de KEL, estis la unua persono kiu transdonis la flagon, kiu ricevis ĝin estis Ruben Torres, la tiama nova prezidanto de KEL (Tamen li estis prezidanto plurfoje antaŭe) kaj ĉeforganizanto de la 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto.

Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

Kolombiaj Departementoj kiuj gastigis la Kolombian Kongreson de Esperanto ĝis 2012.

La sekva tabelo montras informojn pri ĉiuj okazintaj aŭ anoncitaj Kolombia Kongresoj de Esperanto kaj donas informojn pri la jaro, urbo, dato, kie okaziĝis, ankaŭ eblas vidi plian informon.

Jaro # Urbo Dato Plia informo
2016 22-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 5-a — 7-a de

Novembro

La kongreso okazis ĉe la "Biblioteca el Tintal" kiu troviĝas en Bogoto, Kolombio. Ĝi daŭris tri tagojn (ekde la 5-a ĝis la 7-a de Novembro) kaj ĉiu tago enhavis malsaman programon.

Dum la kongreso la ĉeestantoj povis aŭskulti diversajn prelegojn kaj vidi spektaklojn, eblis aĉeti Esperantaĵon (ĉemizojn, insignojn, librojn, ktp), kaj atestoj estis donitaj al la ĉeestantoj por ke ili povu voĉdoni la nova KEL-a estraro.

Afiŝo uzita por diskonigi la kongreson

Programo de la tuta kongreso

Filmeto de Jawuer Morales (Sekretario de la KEL) kie li montras al ni sian vidpunkton de la okazata kongreso.

2015 21-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto Ankoraŭ ne estas datoj
2014 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino 1-a — 3-a de

Novembro

2013 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto Buga 2-a — 4-a de

Novembro

2012 18-a Kolombia Kongreso de Esperanto Kalio 3-a — 5-a de Novembro
2011 17-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 1-a — 5-a de

Decembro

2010 16-a Kolombia Kongreso de Esperanto
2009 15-a Kolombia Kongreso de Esperanto
2008 14-a Kolombia Kongreso de Esperanto Ibageo
2007 13-a Kolombia Kongreso de Esperanto Neiva 3-a — 5-a de Novembro
2006 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto Perejro La kongresejo estis la Teknologia Universitato de Perajro (Universidad Tecnologica de Pereira). Antaŭ la inaŭguro de la 12ª Kongreso Profesoroj Luis Jorge Santos-Morales kaj Carlos Castrillon gvidis prelegon pri Esperanto kaj Literaturo dum Kongreso de Profesoroj de Literaturo kiu okazis samtempte ĉe la sama universitato.
2005 11-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto
2004 10-a Kolombia Kongreso de Esperanto Popajano 13-a — 15-a de Novembro
2003 9-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino 6-a — 8-a de Decembro
2002 8-a Kolombia Kongreso de Esperanto Kalio 13-a — 15-a de Oktobro
2001 7-a Kolombia Kongreso de Esperanto Fusagasugao 10-a — 12-a de Novembro
2000 6-a Kolombia Kongreso de Esperanto Armenia 11-a — 13-a de Novembro 37 partoprenantoj
1999 5-a Kolombia Kongreso de Esperanto Ibageo 16-a — 18-a de Oktobro
1998 4-a Kolombia Kongreso de Esperanto Tuluo Novembro
1997 3-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino Novembro
1996 2-a Kolombia Kongreso de Esperanto Bogoto 9-a - 11-a de Novembro
1994 3-a Kolombia Esperanto Tago Kalio 12-a - 14-a de Novembro
1993 2-a Kolombia Esperanto Tago Medeĝino 13-a - 14-a de Novembro
1992 1-a Kolombia Esperanto Tago Medeĝino Novembro
1976 1-a Kolombia Kongreso de Esperanto Medeĝino 10-a - 12-a de Decembro

Viku ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]