Tirkesto
Aspekto

tirkestoj
Tirkesto estas parto de meblo por stokado. Ĝi ofte estas parto de ŝranko aŭ komodo aŭ simple de tirkestmeblo en kiu estas pluraj tirkestoj.

Tirkestoj en biblioteko
Plejofte ĝi havas tenilon aŭ anson por eltiri ĝin. Ekzisto de diversaj apartaĵoj (apartejoj, apartujoj) utilegas por faciligi la lokigon de diferencaj aĵoj ene de sama meblo, ekzemple en komodo internaj vestaĵoj, ŝtrumpoj, ktp.

Tirkesto kun tenilo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- skribotablo
- komodo, ankaŭ nomata "tirkestaro"
- la vikipedia ŝablono Teksto en skatolo iom funkcias kiel ordiga tirkesto