Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2016/Marto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 aprilo 2015 18:28
Artikolo
[[::Kategorio:Dancoj laŭ landoj]] (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar jam ekzistas Kategorio:Danco laŭ landoj kun intervikioj (mi proponas forigi ĝin kaj poste alinomi la ekzistantan kategorion al Kategorio:Dancoj laŭ landoj por ne umi pri intervikioj kaj jam metitaj en ĝin artikoloj).
Uzanto
--RG72 (diskuto) 18:00, 27 Mar. 2015 (UTC)
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Laŭ la diskuto sencas ambaŭ kategorioj. Tamen daŭre atendatas pli klara alinomigo de kategorio "danco" al "dancado"! ThomasPusch (diskuto) 19:56, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas ankaŭ grandaj kategorioj nomataj "Kategorio:Danco" kaj "Kategorio:Dancoj", kiuj estas kunigendaj. Singulara aŭ plurala? Ni eble konsideru "Kategorio:Muzikoj laŭ landoj" kaj "Kategorio:Artoj laŭ landoj".--Salatonbv (diskuto) 01:11, 15 Apr. 2015 (UTC)
Komento Komento: Ĝenerale en nia Vikipedio estas uzata pluralo.--RG72 (diskuto) 13:15, 15 Apr. 2015 (UTC)
Sed vi proponis forigi la pluralan {{{1}}}--Salatonbv (diskuto) 03:57, 16 Apr. 2015 (UTC)
Komento Komento: Ĉu vere kategorio estas uzata pluralo? Laŭ la angla en:WP:NCCAT:
"Notu, ke en multaj kazoj topika kategorio kaj ara kategorio havas similajn nomojn: la tema kategorio estu singulara kaj la ara kategorio estu plurala. Ekzemple, Opero (angle Opera) estas tema kategorio (enhavanta ĉiujn artikolojn rilatajn al la temo), dum Operoj (angle Operas) estas ara kategorio (enhavanta artikolojn pri specifaj operoj). Atentu por elekti la bonan, kiam categorigi artikolojn.". Ĉu ni sekvu tion?--Salatonbv (diskuto) 00:59, 17 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: @ThomasPusch: vi forigis tion. Ĉu vi vidis ĉi tiun diskuton? Amike,--Salatonbv (diskuto) 22:28, 27 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: Ne, mi preteratentis tiun-ĉi diskuton, kaj en la kolekto de forigendaj kategorioj simple vidis la indikon {{forigu|jam ekzistas Kategorio:Dancoj laŭ landoj kun intervikioj--RG72 (diskuto) 17:57, 27 Mar. 2015 (UTC)}}, kiu ŝajnis al mi senca. Sed mi ne bone atentis, ke jam en la indiko "forigu la eron "dancoj laŭ landoj", ĉar estas ero "dancoj laŭ landoj"" estas logika eraro, se oni ne sekvas pli komplikan strategion, forigi unu eron kaj poste alinomigi la alian al la unua titolo, por savi la kreohistorion (sed tiam necesas esprimi la planon en la forigopeto).
Pri la temo: Laŭ mi sencas havi pli ĝeneralan kategorion "danco en LANDO" (=dancado en LANDO), kiu povas kolekti ĉion rilate al dancado kaj tiu-ĉi lando, ekzemple subkategoriojn "LANDaj dancistoj", "baletoj en LANDO" aŭ "lernejoj pri danco en LANDO", kaj al mi ne ĝenas ankaŭ havi specifan subkategorion "dancoj en LANDO", kiu kolektas nur unuopajn specojn de dancoj kiuj devenas el tiu lando (ekzemple Sambo el Brazilo). Tia diferencigo inter dancado ĝenerale kaj specifaj specoj de dancoj kompreneble ankaŭ ekzistas en aliaj lingvoj, ekzemple en la germana vikipedio la tegmenta kategorio pri dancado ĝenerale nomatas "Tanzen" (Q7216239) kaj pri specifaj specoj de dancoj nomatas "Tanz" (Q8361402).
Do la unua ideo de la diskuto, nepre kunigi la kategoriojn "dancoj" kaj "danco", ne ĝustas. Mi alvokas havi subkategoriojn "danco en LANDO" (=dancado en LANDO) en kolekta kategorio "danco laŭ landoj" (Q7317486), kaj laŭ bezono tute eblas havi ankaŭ subkategoriojn "dancoj en LANDO" pri unuopaj specoj de dancoj el tiuj landoj. Ĉu oni lasas aŭ forigas apartan kolektan kategorion (unuopaj specoj de) "dancoj laŭ landoj", kiu en tiu ekzakta vortumo ne ekzistas en aliaj vikipediaj lingvoj, sed bone ligeblus al Q8361090, kiu en la angla estas "dancoj laŭ etno aŭ regiono", en la franca aŭ germana "dancoj laŭ kontinento", kun subkategorioj "aziaj dancoj", "eŭropaj..." ktp., aŭ ĉu pro interlingva kompareblo oni pli bone ŝanĝu la kategorion "dancoj laŭ landoj" al "dancoj laŭ kontinentoj" kaj kreas subkategoriojn "aziaj dancoj", "eŭropaj..." ktp., estas malpli grava demando. Laŭ mi ne necesas forigi ion ajn, prefere krei mankajn landokategoriojn (se en la e-lingva vikipedio por tia kategorio estas ajna enhavo, alikaze tia landokategorio ne sencas). Provizore mi restarigas la hieraŭ tro rapide forigitan kategorion "dancoj laŭ landoj", ĉar vere mi tiam misgvidiĝis per la "forigu"-markilo... ThomasPusch (diskuto) 10:16, 28 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: Dankon,ThomasPusch por restarigi tion. Ideale, oni povus disigi la du kategoriojn sed ĝenerale en nia vikipedio uzantoj ŝajnas esti "lacaj" pri diskuti malsamecojn "Rusaj dancistoj", "Dancistoj en Rusio", "Dancoj en Rusio" ktp. Antaŭ krei malgrandajn ĝermajn/malplenajn kategoriojn, mi preferas atendi pliajn artikolojn pri danco/dancoj. -Salatonbv (diskuto) 11:42, 28 Maj. 2015 (UTC)
Komento Komento: Kara ThomasPusch fakte vi defendis kun bona argumento la pluekizston de la kategorio "Danco", samtempe kun "dancoj" (kaj "danco en XXX-ujo" kaj "dancoj de XXX-.ujo"), sed tio ja ĉiam kaŭzos konfuzon. Cetere rialte al kategorio la angla sistemo al ni ne taŭgas, ĉar tiam ni devus komplete refari niajn kategoriojn, same ne la germana sistemo. Ni havas jam nian propran esperantan kategorian sistemon, ni restu kun ĝi. Laŭ ĝi nepre ekzistu "Kategorio:Dancoj" laj "Kategorio:Dacoj laŭ landoj" --> La aliaj kategorioj tamen laŭ mi ne estu "danco" ktp. sed "dancado" por eviti ĉian dubon, ke temas pri la verba ideo kaj ne pri "dancoj", kio ja kaŭzus amason da misenkategorigioj. Kion vi opinias pri la propono, ke mi anstataŭ kategorion "Danco" per "Dancado" ktp. kaj forigu post transigo de la artikoloj laŭenhave aŭ al Dancado aŭ al Dancoj la nunan kategorion "Danco" ktp. Amike DidiWeidmann (diskuto) 19:17, 5 Jan. 2016 (UTC)
Vi pravas ke "dancado" pli klarus ol "danco" - mi ja mem uzis la vorton "dancado" supre en klarigo, por diferencigi la konceptojn de "danc(ad)o (ĝenerale)" kaj "(unuopaj) dancoj". Do mi neniel kontraŭus la alinomigon de "danco" al "dancado". ThomasPusch (diskuto) 21:31, 5 Jan. 2016 (UTC)

Immagine & Poesia‎[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 14 marto 2016 19:11
Artikolo
Immagine & Poesia‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La artikolo laŭ informo sur la tiea diskutopaĝo celas promocii movadon. Eĉ rilata bildo estas taksata kiel hoakso. - Tio bone videblas ĉe la tute maldekstra, fona persono, se oni alklakas ĝin por vidi ĝin tute grande.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:59, 7 Mar. 2016 (UTC)
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la mankoj ne estis forigitaj, mi ĵus forigis la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 18:43, 15 Mar. 2016 (UTC)

Komento Komento: Jen la rilata bildo, kiun mi transprenis el la diskutopaĝo kaj por kiu jam estas propono je forigo en la Komunejo. --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 7 Mar. 2016 (UTC)

  • Por Por: Mi eĉ dirus, ke ni tuj forigu, kiel reklamo, sed se jam estas malfermita diskuto pri forigo... La artikolo havas neniun bonan sendependan referencon; en la angla Vikipedio estis longa diskuto pri tio kaj neniu kapablis trovi bonan fonton. Por mi klara forigo. --KuboF (diskuto) 17:49, 8 Mar. 2016 (UTC)

Esperanto-kongresoj dum la jaro 2006[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30-a de marto 2016
Artikolo
Esperanto-kongresoj dum la jaro 2006 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La listeto "Esperanto-kongresoj dum la jaro 2006" estas eraroplena, neniel aktuala kaj plej manka. Sola duonutila informo estas la mencio de UK kaj urbo Florenco en unu linio, sed ankaŭ tie mankas la utila artikola ligilo, kiu estus simple UK 2006. La linio "Internacia Seminario: ?" jam estas nulinforma, ĝi ja okazis, kaj pri la kunvenejo Wewelsburg eĉ kreiĝis aparta vikipedia artikolo. Ne valoras la tempon ĝustigi tiun liston al artikolo, kaj por sekvaj jaroj tiaspeca listo ne plu kreiĝis. Utilas la kategorio Kategorio:Esperanto-renkontiĝoj en 2006, al kiu aldoniĝu ĉiuj rilataj artikoloj, sed mi ne proponas investi la tempon por levi la nun senesperan liston "Esperanto-kongresoj dum la jaro 2006" al savinda nivelo. Kompreneble, se iu volas plenumi tiun taskon, kaj en horo aŭ du farus el ĝi liston informplenan, plej bone kun iom da referencoj, mi ĝoje reprenus la proponon pri forigo. Sed mi ne atendas tian savon.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 19:54, 23 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
neniŭ kontraŭas, forigita per la propono. --Ochilov (diskuto) 12:30, 30 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 marto 2016 18:36
Artikolo
Ŝablono:Informkesto/Opcia linio koordinatoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia ne bone alĝustigita ŝablono el alilingva vikipedio, kiu eĉ aperas en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:28, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar neniu kontraŭis kaj la kreinto ne reagis sur sia uzantopaĝo, mi ĵus forigis la neuzatan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 21:00, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉar ĝi jam ekde ĝia kreo aperas en la nomita kategorio, neniu ĝis nun ŝanĝis ĝin, tiel ke la fuŝo malaperus kaj la ŝablono nenie estas uzata, ĝi estas eĉ superflua. --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 24 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Christian Orlandi[redakti fonton]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 marto 2016 18:36
Artikolo
Christian Orlandi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝokas ke temas pri itala aktoro kiu ne aperas en la itala vikipedio. En Esperanto estas apenaŭ nenio, nur du vortoj: itala aktoro. Ŝokas ankaŭ ke tiu aktoro aperas nur en ne grandaj vikipedioj, kiaj la latina (kun retejo, kiu ne estas klarigata) kaj la eŭska. Nur en la portugala estas pli da informo, kie oni lernas ke temas pri iu kiu faris ion en Jutubo. Ĉu tio estas jam enciklopedieca? Krome en tiu versio estas fuŝoj (fuŝaj vortoj, kiaj en la franca), informo pri aperoj en televido, malfacile konstateblaj (sen referenco) kiaj de azerbajĝana televido aŭ de 2012, tio estas kiam la aktoro estis nur 13jaraĝa. Laŭ la montrita aĝo temas pri iu kiu estas ankoraŭ ne plenrajta, minora; ĉu tio inkludas eblajn problemojn? La artikolon metis anonimulo, kiu faris nur tiun kontribuon en Vikipedio. Ĉio ŝajnas mempropagando aŭ eĉ ludaĵo de adoleskulo, eĉ se ĝi povus iĝi pli serioza artikolo, sed ĉu la koncerna ulo estas serioza? Mi dubas.
Uzanto
--kani (diskuto) 23:24, 26 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
neniŭ kontraŭas, forigita laŭ la forigpeto. --Ochilov (diskuto) 06:36, 31 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mankas referencoj kaj fontoj. Tiaj artikoloj jam estas tro multaj. --Tlustulimu (diskuto) 06:49, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Anonimulo forigis averton pri ebla forigo de la artikolo. Plej verŝajne la sama aŭtoro kiu zorgas pri sia verko. Mi avertis ke li komentu ĉi tie.--kani (diskuto) 10:27, 27 mar. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Se la aŭtoro kreskigos la artikolon almenaŭ ĝis la sama nivelo kiel la artikolo en la portugala, mi subtenos ĝian konservon. Persone, mi pensas ke ni ne tiom zorgu pri "menciindeco" de la pritemata persono kiom pri tio ke la artikolo estu sufiĉe profunda kaj en bona Esperanto. Se tamen ĝi restos unu linio, tion certe endos forigi.--Goren (diskuto) 17:33, 30 mar. 2016 (UTC)[Respondi]