Vikipedio:Forigendaj artikoloj/2010/Oktobro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kreis la pli korektan Kategorio:Bazidiofungoj. Ĝi estas pli bona ĉar Kategorio:Askofungoj jam estis kreita --pino 19:17, 9. Okt 2010 (UTC)

Evidenta eraro.--RG72 14:13, 5. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite. Evidentega eraro. – Umbert' 19:53, 9. Okt 2010 (UTC)

Estas pli unueca Kategorio:Usonaj lingvistoj --RG72 14:09, 5. Okt 2010 (UTC)

✔ FariteUmbert' 12:34, 23. Okt 2010 (UTC)

Paranimo

Neenciklopedieca, malsufiĉa, dubinda...--kani 15:14, 3. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite, ĉar ne estis uzebla enhavo. --Tlustulimu 15:20, 3. Okt 2010 (UTC)

Malplenaĵo.--kani 17:51, 11. Okt 2010 (UTC)

Arno proponis forigon, ĉar "ne enciklopedia". La artikolo, verkita de anonimulo, konsistas el tri iom banalaj frazoj, kiuj komence eĉ estis gramatike malbonaj. – Umbert' 09:42, 9. Okt 2010 (UTC)

Tamen ekzistas en la angla vikipedio. Mi iometete plibonigis ĝin.--kani 23:53, 10. Okt 2010 (UTC)

Kategorio:Bolivianoj kantistoj

Jen nova kategorio kun malĝusta titolo. Mi proponas anstataŭigi ĝin per "Boliviaj kantistoj". Amike --Tlustulimu 17:51, 5. Okt 2010 (UTC)

# Por Por: Mi konsentas. – Umbert' 19:54, 9. Okt 2010 (UTC)
# Por Por: Mi konsentas. --kani 23:53, 10. Okt 2010 (UTC)
✔ Farite --Tlustulimu 20:17, 13. Okt 2010 (UTC)

Anglalingva vandalaĵo.--kani 21:35, 16. Okt 2010 (UTC)

Vi tute pravas, sed laŭ la regularo necesas atendi ankoraŭ duonhoron por forigi la artikolon (trihora tempolimo). Tiam estos por mi plezuro forigi ĝin. – Umbert' 22:11, 16. Okt 2010 (UTC)
✔ Farite tri horoj pasis, kaj jen ĝi for. – Umbert' 22:43, 16. Okt 2010 (UTC)

:Dosiero:Main 01.gif

Mankas permesilo. -- Robert Weemeyer 13:14, 16. Okt 2010 (UTC)

  1. Por Por: kaj krome la alŝutinto ne plu partoprenas la vikipedion ekde januaro 2010. Do tial ne eblas demandi lin. --Tlustulimu 12:33, 17. Okt 2010 (UTC)
✔ Farite --Tlustulimu 16:42, 26. Okt 2010 (UTC)

La vorto estas ĉi tie uzata kun alia signifo ol en PIV. La vorto tute ne estas uzata en la Tekstaro de Esperanto, kaj ankaŭ ne aperas en ReVo, do ĝi certe ne estas vorto kiu vere enradikiĝis en Esperanto.

La ĉi tie uzata signifo ŝajnas esti inventaĵo de Vikipediisto Arkadio, kiu ekverkis la artikolon. Por prijuĝi la lingvan nivelon de Arkadio, oni notu la tekston sub la bildo: "Flasko por milko". Tio simple ne estas Esperanto!

La franclingva artikolo, al kiu la artikolo ligas, fakte temas pri metalaj bareloj (almenaŭ laŭ la bildo), do pri alia speco de ujo.

En sia nuna stato kaj kun la nuna titolo ĉi tiu artikolo certe pli malutilas ol utilas al la Vikipedio, do mi pledas por forigo. Marcos 14:38, 13. Okt 2010 (UTC)

Mi subtenas forigon. --Surfo 18:56, 13. Okt 2010 (UTC)
Eble ni ja povus savi la artikolon, alinomante ĝin al kruĉego. Krome la bilda teksto ĉe la laktujo povus fariĝi aŭ "laktujo" aŭ "lakta kruĉego" aŭ io tia. Kion vi pensas? --Tlustulimu 20:12, 13. Okt 2010 (UTC)
"Kruĉo" estas nomo por ujo kun tenilo kaj plej ofte ankaŭ kun elverŝilo (vidu la difinon en ReVo). La laktujo sur la bildo tamen ne havas tenilon, do "kruĉego" ne vere taŭgas por ĝi. Marcos 09:10, 14. Okt 2010 (UTC)
  1. Por Por: Kun la titolo flasko, kiu evidente respondas nek al la lingvouzo nek al PIV, la artikolo ne povas resti. Ŝanĝante la nomon al "laktujo" oni devus ŝanĝi ankaŭ la enhavon, ĉar en laktujo oni certe ne transportas oleon. Kaj necesus forigi la intervikiaĵojn, ĉar la franca bidon estas uzata ekzemple ankaŭ por benzinujo. Kio do restus? "Laktujo estas ujo por transporti lakton" + bildo? Tiajn artikolojn ni ne bezonas. – Umbert' 20:26, 13. Okt 2010 (UTC)
Mi nun forigis la artikolon. Marcos 21:54, 20. Okt 2010 (UTC)

nur unulinia teksto kaj ekstera ligilo al anglalingva retejo pri planlingvo enmetita de la aŭtoro de la planlingvo mem. Arno Lagrange @ 06:33, 12. Okt 2010 (UTC)

  • Forigu. Verŝajne plejparte en la priskribo-retejo mankas gramatiko. -- Yekrats 19:19, 13. Okt 2010 (UTC)

Vandalaĵo aŭ ŝercaĵo. Du vortoj en Esperanto.--kani 22:12, 22. Okt 2010 (UTC)

✔ FariteUmbert' 12:43, 23. Okt 2010 (UTC)

Tiu paĝo ankoraŭ ĉeestas sed havas malmultajn informojn kaj necesas plivastigo.--Fiorix F1  15:08, 26. Okt 2010 (UTC)

Precize, ĝi ne "ankoraŭ ĉeestas", sed ĝi estis rekreita post kiam mi forigis ĝin. Nun ĝi almenaŭ estas en Esperanto. – Umbert' 21:14, 27. Okt 2010 (UTC)

Edward laham

Vandalaĵo. Malplenaĵo.--kani 22:18, 19. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite--Tlustulimu 15:45, 21. Okt 2010 (UTC)

Tajperaroj pri komunumoj en Bistrița-Năsăud

Mi proponas forigi ("-omuj" anstataŭ "-umoj"):

Temas pri pludirektiloj, kaj nenio ligiĝas al ili (escepte de tiu ĉi paĝo). -- Aisano 19:01, 19. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite --Tlustulimu 15:46, 21. Okt 2010 (UTC)

Preferinda nomo estas Kategorio:Germanaj biciklistoj. Mi ŝanĝis la ununuran artikolon, kiu estis en la kategorio. – Umbert' 22:25, 17. Okt 2010 (UTC)

  1. Por Por: ja estas gramatike malĝusta titolo. Mi antaŭ kelkaj tagoj jam forigis simile malĝustan kategorion. Krome mi ĵus trovis similajn kategoriojn:
La kreinto estis Uzanto:Gaudio. Jam kelkaj uzantoj atentigis lin pri eraroj. Kion ni faru? Amike --Tlustulimu 10:21, 18. Okt 2010 (UTC)
  1. Por Por: La kategorioj estas malplenaj, do ili iru for, por ke ili ne rekresku. Cetere ni esperu, ke kolego Gaudio estonte laboros pli zorgeme. -- Aisano 19:01, 19. Okt 2010 (UTC)
✔ Farite --Tlustulimu 16:39, 26. Okt 2010 (UTC)

Kial tiu titolo? Ĉu havas hungarlingvan signifon? Iru al hungaran vikipedion.--kani 23:16, 22. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite La vorto en la hungara signifas proksimume "ekskremento". Ĝi jam estis forigita kaj rekreita. Mi do forigis la artikolon sen atendotempo kaj protektis ĝin kontraŭ rekreado. Ĉu en Hungario oni tiel nomis la ruĝan ŝlimon, ne gravas por vikipedio, eĉ malpli, se ne estas klarigo pri tio. – Umbert' 12:07, 23. Okt 2010 (UTC)

Nadjenjed

Ĉu eraro?--kani 18:30, 24. Okt 2010 (UTC)

✔ Farite, ĉar ĝi fakte ligis al si mem. --Tlustulimu 16:26, 26. Okt 2010 (UTC)

Anonimulo kreis la artikolon antaŭ semajno, sed ŝajne ne intencas aŭ kapablas plibonigi ĝin. La lingvaĵo kaj ortografio estas, hm, malaltnivelaj. La strukturo estas terura aŭ eble ne ekzistas. Laŭ la eksteraj ligiloj la priskribita organizaĵo ja ekzistas, sed ŝajne ne havas artikolon en iu alia vikipedio, verŝajne, ĉar temas pri komerca entrepreno, kiu volas uzi Vikipedion por reklami.

Ĉar la sama anonimulo kreis plurajn tiakvalitajn artikolojn kaj emas lasi ilin al aliaj por plibonigo, mi kontraŭas pledojn de la speco "eble ĝi pliboniĝos". La seriozaj vikipediistoj okupiĝu pri seriozaj aferoj kaj ne malŝparu sian tempon plibonigante tiajn aĵojn.

Ne pensu, ke mi volas fortimigi komencantojn. Sed mi ne akceptas, ke iu kondutu, kvazaŭ ĉiuj aliaj estas liaj/ŝiaj servistoj.

Umbert' 21:00, 11. Okt 2010 (UTC)

  1. Por Por: ne estas enciklopedia artikolo, sed varba rubo. Do nur eblas forigi tion. --Tlustulimu 20:15, 13. Okt 2010 (UTC)
  1. Por Por: ne estas enciklopedia artikolo. Mi dediĉas al Vikipedio multajn horojn kaj tio ne estas peno, ĉar mi fieras de la kolektiva laboro kaj ties rezulto. Tamen ofte mi tute seniluziiĝas pro fuŝoj kaj aliaj malbonaĵoj de Vikpedio. Dum la lasta jaro 9 fojojn el ĉiu 10 tio okazis pro la fuŝaĵoj de tiu ĉi anonimulo, pri kiu mi petas al iu administranto revizion de kiom da liaj artikoloj restis nekorektitaj kaj eventualan forbaron. Mi proponas tion ĉar mi jam dediĉis multajn horjn al eblej plibonigoj de la fiaĵoj de tiu fuŝulo kiu eĉ ne penas ĝuste tajpi. Mi samopinias kun Umbert ke tiu sklavigas nin. Ĉu ni ne povas aŭ ne devas seniluziigi tiun fuŝulon kaj li nin jes?--kani 23:20, 15. Okt 2010 (UTC)
Mi ĵus rigardis, de kie venas la IPulo. Verŝajne li estas el Svisujo. Tamen la IP-adreso apartenas al tuta bloko de "129.132.0.0 - 129.132.255.255". Mi ne scias, ĉu ni eble bloku la tuton. Se jes, por kiu tempo?
Alternativa ebleco estus peti ĉe Meta pri la aktivigo de la misuza filtrilo, kaj tiam difini, ke la IPulo ne plu povus krei novajn artikolojn. Mi jam foje aranĝis tian filtron en la malsuprasoraba vikipedio, ĉar tie iu ulo kreis artikolojn pri urboj, kies nomoj oftege estis inventitaj. Amike --Tlustulimu 12:36, 16. Okt 2010 (UTC)
✔ FariteUmbert' 20:59, 23. Okt 2010 (UTC)