Uzanto-Diskuto:Kummallinen tyyppi

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Du tagojn jam pendas la kritika ŝablono pri ne-neŭtraleco super la artikolo Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando. La kritika ŝablono kun pli da premo baze ripetas tion, kion mi jam pli frue postulis: neŭtralajn kaj facile kontroleblajn eksterajn referencojn pri ĉiuj eventuale diskuteblaj temeroj, kaj kompreneble prezento en formo de enciklopedia stilo de elekstera, neŭtrala vidpunkto. Do klare ne bezonatas pli da multvorta konvinka disputado, sed bezonatas konkretaj eksteraj referencoj, ĉar post maksimume du semajnoj ĉio sen klara referenco devas esti forigita. Oni ankaŭ povus pli draste postuli, ĉion sen referencoj tuj forigi ĉi-sekunde kaj ĉiun novan frazon sen referenco tuj malakcepti kvazaŭ vandalismo. Tial havi tempon de ĝis du semajnoj estas privilegio. Klaras ke germana, hispana aŭ usona vikipediano ne povas multe helpi pri la alporto de referencoj, kiuj probable ĉiuj estas en la sveda aŭ la finna - lingvoj kiujn nek mi nek uzanto Kani nek plej multaj aliaj eksterlandanoj parolas. Uzanto Taylor 49 proable parolas la svedan, ri povintus helpi trovi taŭgajn referencojn, sed ĉar vi obstine malatentis riajn alvokojn ĉesi disputi kun ri sur ria diskutpaĝo, ri probable nun ne pretas helpi al vi. Mi supozas, ke vi, kiu investis tiom da disputadoj en la temon, volos teni laŭeble multon el la teksto. Tial la ripeta alvoko estas, ne aldoni pliajn retorikajn alineojn al "pamfleta" teksto, sed atenti trovi laŭeble multajn referencojn al laŭeble multaj frazoj el la teksto - simplaj listoj de eksteraj ligiloj ne sufiĉas, devas esti klara rilato inter unuopa frazero el la teksto kaj klare difinita parto de la ekstera referenco, tiam ĉio sen neŭtrala referenco estos for post maksimume du semajnoj. Mi esperas ke vi nun komprenas tion, ĉar ne nur vi, ankaŭ mi jam investis plurajn horojn en tiun tekston kaj estus domaĝe perdi grandan parton de tio. Espereble vi sukcesos! ThomasPusch (diskuto) 00:41, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

OK. Mi ne plu redaktas tiun artikolon. Sed rakontu, ĉu menciu en la artikolo Juice Leskinen tio, ke li estis kalvulo kaj tamen havis longajn harojn. Laŭ uzanto:Surfo ĝi estas kvazaŭŝerco (en finna puujalkavitsi), sed ĝi estas fakto. Kummallinen tyyppi (diskuto) 00:59, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
En la artikolo, mi uzas mian propran formulon de tio, kion mia amiko asertis. Li ne uzis la esprimon, ke frateto ne povas kolerigi sian grandfraton (tiu speco de retoriko ne estas karakteriza por Aarni Virtanen). Kummallinen tyyppi (diskuto) 05:01, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi skribis en esperanta Vikipedio pri sveda rasismo, sed certe estas rasistoj ankaŭ en Finnlando. Mi petas, ke vi rakontu opinion pri tiu artikolo: Tatu Vanhanen. Kummallinen tyyppi (diskuto) 02:06, 24 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes mi bone parolas la (devigan) svedan. Taylor 49 (diskuto) 15:41, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Globala forbaro -- gantopupumado -- "LTA pakkoruotsi"[redakti fonton]

Vi estas globale forbarita. Gantopupo de globale forbaritaj kontoj User:Nenoniel, User:Jaakkolei, nova konto User:Outo suomalaisukko, kaj pliaj. Pruvo: [1] [2] [3], "LTA pakkoruotsi". Taylor 49 (diskuto) 15:38, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]