Juice Leskinen
| Juice Leskinen | |
|---|---|
Juice Leskinen ĉe sia antaŭlasta koncerto la 1-an de aŭgusto 2006 en Tampere | |
| Persona informo | |
| Naskonomo | Pauli Matti Juhani Leskinen |
| Naskiĝo | 19-an de februaro 1950 en Juankoski |
| Morto | 24-an de novembro 2006 (56-jaraĝa) en Tampere |
| Mortokialo | diabeto, rena malfunkcio kaj cirozo |
| Tombo | tombejo Kalevankangas en Tampereo |
| Lingvoj | finna |
| Ŝtataneco | Finnlando |
| Okupo | |
| Okupo | poeto kantaŭtoro verkisto diskografa artisto folkmuzikisto kantotekstisto kantisto kantoverkisto ĵurnalisto popmuzikisto |
Juhani Juice Leskinen [juise leskinen] (origine Pauli Matti Juhani Leskinen; naskiĝis la 19-an de februaro 1950, mortis la 24-an de novembro 2006) estis elstara kantisto kaj verkisto en Finnlando. Li aktivis dum la fina parto de la 20-a jarcento ĝis sia morto en 2006. Li estis konata simple kiel Juice Leskinen pro sia artista nomo Juice, kiun li poste igis sia oficiala antaŭnomo.
Li faris mezlernejfinan ekzamenon en 1968. Poste li transloĝiĝis al Tampereo.
Ekde la 1970-jaroj li publikigis 30 longajn albumojn de sia muziko kaj kontribuis dekojn da kantotekstoj por aliaj kantistoj en la lando. Pluraj liaj kantoj iĝis klasikaĵoj de la Finnlanda populara muziko, ekzemple Viidestoista yö (la dekkvina nokto) kaj Syksyn sävel (aŭtuna melodio). La fruajn diskojn el lia kariero oni konsideras kerna parto de la tiama Finnlanda Manserock-movado (Manserock, ’rokmuziko el Tampereo’). Krom la muzikado, li aktive poeziis kaj verkis por la teatro. Entute li publikigis naŭ poemkolektojn kaj sep teatraĵojn.[1][2][3]
Referencoj
- ↑ Biografio de Juice Leskinen ĉe All Music Guide (en la angla)
- ↑ artikolo pri Leskinen en la Nacia Biografia Kolekto de la Societo por Finna Literaturo (en la finna)
- ↑ Heikkinen, Antti: Risainen elämä. Juice Leskinen 1950–2006 ('Disŝirita vivo. Juice Leskinen 1950–2006'). Helsinki: Siltala, 2014. ISBN 978-952-234-189-1. Biografia verko (en la finna)
Vidu ankaŭ
- Bluesia Pieksämäen asemalla (bluso en haltejo de Pieksämäki), kanto de Juice Leskinen
- Rakkauden haudalla

