Esperantigo de vortoj el japana fonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperantigo de vortoj el japana fonto temas pri la varieco kaj karakterizo de japanaj fontaj vortaj plene adoptitaj en la nuntempa Esperantolingvo. La substantivoj finiĝas kun la litero “O” samkiel aliaj fontaj vortoj. Ne konfuziĝu kun la maniero por latinigi la japanlingvon per Esperantan alfabeton, kiu eble uzas aliajn literojn kaj signojn (kiel "ō" kaj apostrofo), kaj ne estas koncernata kun Esperanta gramatiko pri vortofinaĵo aŭ pri la limo de esperantaj literoj (kiel “Ŭ” en la komenco aŭ poste "O").

Radiko[redakti | redakti fonton]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

La baza maniero por esperantigi la japanan vorton estas plejparte sama kiel la transskrib-tabeloj per la Esperantajn literojn, kiuj estis konsiderataj de kelkaj japanaj esperantistoj. Alivorte, la uzataj literoj ĉi tie estas multe transliterumebla kun la transskribado Hepburn, ekzemple, Hepburn-sisteme sa estas Esperante "sa", shi = "ŝi", ta = "ta", chi = "ĉi", tsu = "cu", fu = “fu”, ktp. Ankaŭ, malgraŭ la alofonoj de R-sonoj en la japana, kaj trilo estas malofta, Esperantigita vortoj nepre uzas "R"-on tiel kiel aliaj Rōmaji-oj.

Ŭ kaj V (W)[redakti | redakti fonton]

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de W en la japana, oni povas uzi Ŭ-on. Tamen, se oni plene Esperantigas, oni ne povas tiel uzi Ŭ,[1] ĉar la Fundamento diras, ke “Ŭ estas uzata nur post vokaloj”.

N kaj M[redakti | redakti fonton]

Esperantigi la sonon/literon de hatsuon estas malsame kun "Transskribado Hepburn por Trafiksigno" (HT), sed samkiel "Transskribado Hepburn por Stacidom-signo" (HS).

Pri silabfina "N", bonvolu vidi sube.

J (Y)[redakti | redakti fonton]

La sono/litero de yōon (ekzemple kyo) kutime ne estas transskribata en Esperanto (ne "kjo", sed "kio").

Malgraŭ la komuna radiko en multaj eŭropaj lingvoj, iuj vortoj direkte transskribas la nuntempan japanan sonon.

Kiam la vokalo i sekvas konsonantojn kiel "k", "n", "h", ktp, samkiel aliaj Rōmaji-sistemoj, la Esperantalitero ne tre zorgas pri la fonta sono.

Z (Z) kaj Ĵ (J)[redakti | redakti fonton]

Tiuj literoj iomete estas elektitaj ne laŭ japana literumo (yotsugana), nek laŭ sonoj ĉe la komenco aŭ meze de vorto.

Duobla konsonanto[redakti | redakti fonton]

Duobla-konsonantoj (sokuon) emas esti ignorataj.

Vokaloj[redakti | redakti fonton]

Baze la transskribo de vokaloj estas sama kiel aliaj sistemoj de Rōmaji: a = a, i = i, u = u, e = e, o = o.

Pri silabfinaj vokaloj, bonvolu vidi la sekvan sekcion.

Longaj vokaloj[redakti | redakti fonton]

La longeco de vokaloj (Chōon) ofte estas ignorataj samkiel de HT.

Diftongo[redakti | redakti fonton]

Samkiel japana-cirila transskribado de Sistemo de Polivanov, Esperantigita vorto emas rigardi la kombinacion de iuj vokaloj kiel diftongo.

  • 俳句, haiku / rusee: Хайку = hajko[3]
  • 北海道, Hokkaidō / Хоккайдо = Hokajdo, Hokkajdo

Tamen, ankaŭ estas ekzemplo de 合気道, aikidō = aikido.

Silabfino[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la litero/sono de nacia vorto, Esperantigita formo de la substrantivo nepre havas O-finaĵon. Jen estas la ekzemploj de japanaj fontaj vortoj, kiuj origine havis en silabfino nur la literon de A, I, U, E, O, aŭ N.

A[redakti | redakti fonton]

a --> ao
  • 漫画, manga = mangao (Japana bildliteraturo)
  • 歌, uta = utao[3]
a --> o

I[redakti | redakti fonton]

i --> io
i --> o
  • 火鉢, hibachi = hibaĉo
  • 津波, tsunami = cunamo[3]
i --> jo

U[redakti | redakti fonton]

u --> uo
u --> o
  • 俳句, haiku = hajko/hajkaro

E[redakti | redakti fonton]

e --> eo
e --> o

O[redakti | redakti fonton]

o --> oo
o --> o
ō --> oo
ō --> o
  • 柔道, jūdō = ĵudo
  • 合気道, aikidō = aikido

N[redakti | redakti fonton]

Kvankam la finsono de N en la japana havas plurajn alofonojn, ĝi nepre estas transskribata nur per la litero "N" samkiel aliaj Rōmaji-oj.

n --> no

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Jenaj ekzemploj povas esti konsiderataj kiel superfluaj vortoj.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo Wennergren, 2005
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Poŝatlaso de la Mondo (Prago, 1971)
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 3,21 3,22 3,23 3,24 3,25 3,26 3,27 3,28 3,29 3,30 3,31 3,32 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 4,7 4,8 4,9 Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 5,7 Esperanto-Japana Vortaro (JEI, 2006)
  6. Verbo "Harakiri" aperas en PIV.
  7. Superfluaj Vortoj listigita de UEA