Japana lingvo per latinaj literoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Latin-litera transskribo de japana lingvo estas japane nomata ローマ字 (IFA: [ɽóːmadʑi], hepburn-sisteme rōmaji, kunrei-sisteme rômazi, esperanto-sisteme romaĵiromaĝi).

Estas du ĉefaj manieroj: Hepurn-sistemo kaj Kunrei-sistemo. Estas ankaŭ normoj difinitaj japane kaj internacie. Sed en diversaj praktikaj okazoj multaj emas sekvi Hepburnan transskribon. Tial la latin-litera transskribado de japana lingvo ne estas sufiĉe bone unuigita.

Normoj[redakti | redakti fonton]

Japana eduka normo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kunrei-sistemo.

Aperis en 1954 [1]. Tiu ĉi normo (Nihon-siki) konsistas el du tabeloj. La Unua Tabelo montras la principan transskribon. Kaj la Dua Tabelo montras Hepburnan transskribon, kiel la kompromisa suplemento por malfacile ŝanĝeblaj transskribaĵoj jam kutimaj.

La Unua Tabelo estas pli bone akorda al la japanlingva sistemo kaj facile komprenebla por japanoj, kvankam ĝustaj prononcoj de iuj transskribaĵoj estas nediveneblaj por tiuj sensciaj pri la japana lingvo. Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Unua Tabelo kiel "Kunrei-Siki" (訓令式, "dekreta sistemo").

Oni ĝenerale nomas la transskribadon laŭ tiu ĉi Dua Tabelo kiel "Hebon (Hepburn)-Shiki (ヘボン式, "sistemo fare de Hepburn"). Sed kiam oni ĝenerale parolas pri tiu ĉi Sistemo Hepburn, la transskriba sistemo ne strikte sekvas al la Dua Tabelo. La normo permesas la uzon de Hepburnan sistemon "kiam oni devas uzi en internacia konteksto aŭ ne povas ŝanĝi konvencian praktikon".[1]

Internacia Normo[redakti | redakti fonton]

Estas ankaŭ internacia normo ISO3602, kiu baziĝas sur la Dekreta Sistemo supre menciita.

Propono en 1985 [2]. Oficiala nomo estas proponata ĉe [3].

Japana pasporta/stacia/vojsigna normo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Hepburn-sistemo.

La transskribo de japana nomo en pasporto estas principe la hepburna. Oni povas peti por alia latina literumo kiam oni unue kreas pasporton kun certa kialo. Ankaŭ oni ne povus havi samtempe kreditkartojn kaj pasportojn kun malsamaj literumoj.

Historio de la transskribado[redakti | redakti fonton]

  • 16jc - Portugala transskribado
  • 17jc - Nederlanda transskribado
  • 1867 - Transskribado de Hepburn
  • 1885 - Transskribado Nihon-siki

Nun ekzistas diversaj transskribaj sistemoj krom la supre menciitaj "normoj".

Sed antaŭ la dua mondmilito la transskribado estis iusence unuigita per japaneca regulo. Sed post la Dua Mondmilito usona armeo tiam reganta Japanion ŝanĝis la transskribon al pli angleca.[mankas fonto] Kaj paralele kun la prospero de Usono post la Dua Mondmilito la influo de la angla lingvo pli kaj pli fortiĝis ankaŭ en Japanio.

Tiele en nunaj praktikaj okazoj en Japanio, ekzemple ĉe voj-indikiloj troveblaj sur stratoj, en stacidomoj, kaj en aliaj publikaj lokoj plej parte da transskriboj baziĝas sur la t.n. Sistemo de Hepburn -- "t.n.", ĉar iliaj transskribaj reguloj estas ne bone unuigitaj pri longaj vokaloj kaj la N-sono "ン". Sed tia hepburna varianto estas multe pli malgranda ol la malsameco inter individuaj manieroj kiujn asertas kelkaj japanaj esperantistoj (Vidu sube).

Japanaj esperantistoj kaj la transskribado[redakti | redakti fonton]

Multaj (sed ne ĉiuj) japanaj esperantistoj sekvas la Dekretan Sistemon pli japanecan, ĉar tio estas pli oportuna por "esprimi japanan lingvon".[Dubinda teksto] Sed ilia sinteno ne estas plimulta tendenco en Japanio, ĉar la Sistemo de Hepburn estas pli uzata en la reala mondo. Ili emas aserti, ke la hepburna transskribo estas la granda influo de angla lingvo. Tamen la konsonanta paro "ch" (por [ĉ]), kiu estas la karaktero de la hepburna kaj kritikita kiel "angleca", estas ankaŭ uzataj en la vjetnama, svahila, okcitana kaj ĉefa transskrib-sistemoj de la korea kaj ĉina; "sh" (por [ŝ]) en la svahila, albana kaj lingala; kaj "j" (por [ĝ] aŭ [ĵ]) estas ankaŭ uzata en la indonesia, turkmena kaj portugala.

Esperanta alfabeto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Transskribo de la japana lingvo en Esperanton.

Iu esperantistoj asertas uzi Esperantan alfabeton (Esuperanto-ŝiki romaĵi, エスペラント式ローマ字) por skribi japanajn nomojn. Tio klopodas montri la prononcon de la japana. Sed ĝi malsukcesas unuigi jenajn variantojn.

  • Singulara kaj plurala moraoj. Ekz. "o"/"oo"/"oŭ" kaj iu eĉ miksas esperantan alfabeton kun la hepburna makrono "ō".
  • "i" aŭ "j" en duoblaj vokaloj
  • "ĝ" aŭ "ĵ" por "ジ".

Ekzemplaj vortoj skribataj laŭ diversaj transskribaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto Kutima japana Rondaj kanaoj (Hiragana) Transskribo
Esperantaliterumoj Hepburn-sistemo Kunrei-sistemo
Romaj literoj (latina alfabeto) ローマ字 ろーまじ romaĵi/roomaĵi/romaĝi/roomaĝi rōmaji rômazi
Monto Fuĵi 富士山 ふじさん Fuĵisan/Fuĝisan Fujisan Huzisan
Speco de verda teo 抹茶 まっちゃ matĉa/maĉĉa matcha mattya
Guberniestro 知事 ちじ ĉiĵi/ĉiĝi chiji tizi
mallongiĝi 縮む ちぢむ ĉiĝimu/ĉiĵimu chijimu tizimu (kunrei)/tidimu (nihon)
daŭri 続く つづく cuzuku tsuzuku tuzuku (kunrei)/tuduku (nihon)
tempo 時間 じかん ĝikan/ĵikan jikan zikan
ilustrita enciklopedio 図鑑 ずかん zukan/dzukan zukan zukan
trajno 列車 れっしゃ resŝa/reŝŝa ressha ressya
doĝbolo (anlge: dodgeball) ドッジボール/ドッヂボール どっじぼーる/どっぢぼーる doĵĵibooru/doĝĝiboor(u) dojjibōru dozzibôru (kunrei)/doddibôru (nihon)
lasta poŝtelefono 最新携帯電話 さいしんけいたいでんわ saiŝin keitaidenŭa / sajŝin kejtajdenŭa saishin keitaidenwa saisin keitaidenwa
ĉeriza suko サクランボジュース さくらんぼじゅーす sakurambo ĵuusu/sak(u)rambo ĝuus(u) sakurambo jūsu sakuranbo zyûsu

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 「国際的関係その他従来の慣例をにわかに改めがたい事情にある場合」