Kunrei-sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Kunrei-sistemo (Dekrata Sistemo) estas sistemo por skribi la japanan lingvon per la latina alfabeto, kiu pli obeas historiajn rilatojn inter sonoj ol la nuntempan prononcon. Tiu sistemo baziĝas sur la Nippon-sistemo, kiun en 1885 proponis la japana fizikisto Tanakadate Aikitsu kaj estis en 1937 kun kelkaj malgrandaj modifikoj deklarita de la japana kabineto kiel la "oficiala sistemo" por latinigo de la japana. Dum la usona okupado la konkuranta angla-orientiĝa Hepburn-sistemo estis deklarita oficiala, sed en 1954 la Kunrei-sistemo estis reinstalita kiel "oficiala sistemo". En 1989 la Kunrei-sistemo de latinigo estis normata kiel ISO 3602:1989.

La Kunrei-sistemo estas pli praktika por japanoj, ĉar ĝi similas pli al la japana skribo kaj enhavas malpli da malregulaĵoj ol la Hepburn-sistemo, sed estas pli malfacila por ĝuste legi al anglalingvanoj, kiuj ĝin ne konas. Por ne-anglalingvanoj la Kunrei-sistemo kaj la Hepburn-sistemo ambaŭ bezonas lernadon kaj estas akcepteblaj. Sed tiel longe kiel la japana registaro nur deklaras la Kunrei-sistemon la oficiala sistemo sen decidi leĝon pri tio, ĝi ne sukcesos disvastigi la uzon de la Kunrei-sistemo ene de Japanio, kaj la eksterlandaj japanologoj daŭrigos preferi la uzon de la nun jam instalita angla Hepburn-sistemo.

La Dekreto[redakti | redakti fonton]

Kabineta Avizo la Unua
Ni jene decidas pri la latina literumado de japana lingvo
9/decembro/1954

Ĉefministro YOSIDA Sigeru

Antaŭskribo

  1. Oni uzu literum-sistemon montritan en la Unua Tabelo.
  2. Oni povas uzi la literum-sistemon montritan en la Dua Tabelo, nur kiam ekzistas kialo, ke oni ne povas ŝanĝi la literumon pro internaciaj rilataj aŭ aliaj ĝisnunaj kutimoj.
  3. Ĝenerale apliku la Postskribon rilate al la supraj du punktoj ambaŭ.

La Unua Tabelo ( () estas jam uzita ankaŭ por alia tabelero.)

  (拗音)
a i u e o  
ka ki ku ke ko kya kyu kyo
sa si su se so sya syu syo
ta ti tu te to tya tyu tyo
na ni nu ne no nya nyu nyo
ha hi hu he ho hya hyu hyo
ma mi mu me mo mya myu myo
ya (i) yu (e) yo  
ra ri ru re ro rya ryu ryo
wa (i) (u) (e) (o)  
ga gi gu ge go gya gyu gyo
za zi zu ze zo zya zyu zyo
da (zi) (zu) de do (zya) (zyu) (zyo)
ba bi bu be bo bya byu byo
pa pi pu pe po pya pyu pyo

La Dua Tabelo

しゃ sha し shi しゅ shu しょ sho
つ tsu
ちゃ cha ち chi ちゅ chu ちょ cho
ふ fu
じゃ ja じ ji じゅ ju じょ jo
ぢ di づ du
ぢゃ dya ぢゅ dyu ぢょ dyo
くゎ kwa
ぐゎ gwa
を wo

Postskribo

Sekvu jenajn regulojn krom la supraj tabeloj.

  1. Skribu ĉiam “n” por la saltanta sono “ン”.
  2. Metu “’” (apostrofon) post la “n”, kiam necesas dividi “n”, kiu montras saltantan sonon, disde la postsekvanta vokala litero aŭ “y”.
  3. Ripetu la unue sekvantan konsonantan literon por montri la ŝtopita sono.
  4. Metu “ˆ” (cirkumflekson) por montri longan vokalon. Kaj oni povas ripeti vokalan literon, kiam ĝi estas majuskla.
  5. Oni povas libere esprimi pri specialaj sonoj.
  6. Uzu majusklon por la komenca litero de frazo kaj de propra substantivo. Kaj oni povas majuskle skribi la vortan komenciĝon de la substantivoj krom propra substativo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]