Utao

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En japana poezio, la utao[1] (japane  (うた), uta, japane  () (), waka, japane 大和 (やまと) (うた), yamato uta) estas fiksforma poemo, konsistanta el mallongaj versoj, kies longoj estas kvin aŭ sep moraoj alterne.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Je japana lingvo, la poezia metro estas kalkulata laŭ moraoj, ne silaboj; unu silabo povas esti unu morao (se la vokalo estas mallonga kaj la fina nazalo mankas) aŭ du (se la vokalo estas longa aŭ la fina konsonanto ĉeestas), kaj rimo ne ekzistas. Por la utao, ĉiu verso devas konsisti el kvin aŭ sep moraoj.

Diversaj formoj de la utao ekzistas, klasifikitaj laŭ longo:

Nomo Origina nomo Metro Priskribo
utaeto japane  (かた) (うた), katauta 5–7–7 La plej mallonga formo de utao. Troviĝas en la libro Manjoŝu.
tankao japane  (たん) (), tanka 5–7–5–7–7 La plej ofta formo de utao
kapripeta utao japane  () (どう) (), sedōka 5–7–7–5–7–7 Konsistas el paro de utaetoj; ofte en la formo de dialogo inter du geamantoj
budhopiedsigna utao japane  (ぶっ) (そく) (せき) (), bussoku seki ka 5–7–5–7–7–7 Tankao, kun kroma sepmoraa verso ĉe la fino; nomita laŭ la monumento de la Piedsigno de la Budho (japane 仏足 (ぶっそく) (せき) () (), Bussoku Seki Ka Hi) en la bikŝuejo Jakuŝiĝi (japane  (やく) () (), Yakushi-ji), en Nara, Japanio, sur kiu estas gravurita 21 utaoj de tiu formo
longutao japane 長歌 (ちょうか), chōka 5–7–5–7–⋯–5–7–7 La plej longa formo de utao. La longo varias, sed la lastaj du versoj ĉiam finiĝas per po sep moraoj. La longutao estas kelkfoje sekvata de reutaoj (japane 反歌 (はんか), hanka), mallongaj “postskribaj” utaoj, ofte verkita de alia utaisto.

Utaoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

La formo de la utao adaptiĝis al Esperanto, kun la modifo ke la poezia metro estas kalkulata laŭ ordinaraj silaboj, ne moraoj, konforme al la fonetiko de Esperanto.

En Esperanto, la japana poeto Miyamoto Masao verkis multajn utaojn; ekzemple, lia longutao “Pri enotero (Kun du reutaoj)”[2] gajnis la Unuan premion de poezio de la Belartaj Konkursoj de la Universala Esperanto-Asocio en 1965. Ĉi tiu longutao konsistas el 27 versoj, de kvin aŭ sep silaboj, krom la du reutaoj, kiuj estas tankaoj. Krome, Miyamoto ankaŭ tradukis utaojn en fikssilaban Esperanton; ekzemple, li tradukis serion de tankaoj de la poetino Yosano Akiko (japane 与謝野 晶子) en Esperanton.[3]

Krome, ankaŭ verkistoj kiel Sibayama Zyun'iti, Kuroda Masayuki, kaj Geraldo Mattos[4] verkis utaojn en Esperanto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: uta/o
  2. Plena teksto troveblas jen: [1]
  3. Ekzemploj troveblas jen: [2]
  4. Ekzemple: Utaoj de Geraldo Mattos

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]